Hispana reĝa familio

La Hispana reĝa familio estas aktuale formata de la titolhavulo de la Krono, kiu havas la postenon de Reĝo de Hispanio, lia edzino, filinoj kaj gepatroj.

Hispana reĝa familio
Dinastio
Blazono
Blazono
reĝa familio
Lando Hispanio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉoj Filipo la 6-a de HispanioLetizia OrtizLeonor de Borbón • Sofia de Hispanio • Johano Karlo la 1-aSofia de Grekio • Infanta Elena, Duchess of Lugo • Felipe de Marichalar y Borbón vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La pli rekta familio de la reĝo Filipo la 6-a, nome li kun sia edzino Letizia Ortiz kaj iliaj du filinoj en junio 2019. Ankaŭ liaj gepatroj, nome la iamaj gereĝoj, formas parton de la reĝa familio.
Ankaŭ la iamaj gereĝoj formas parton de la reĝa familio.

Post la procezo de la abdiko de Johano Karlo la 1-a kaj sekva sukcedo fare de lia filo Filipo la 6-a en 2014, la grando de la reĝa familio malpliiĝis al ses membroj: la reĝo Filipo la 6-a kaj lia edzino, nome la reĝedzino Letizia Ortiz; iliaj filinoj, nome la princino de Asturio Leonor kaj la infantino de Hispanio Sofía; kaj liaj gepatroj, nome la emerita reĝo Johano Karlo kaj la reĝedzino Sofia.[1]

En Hispanio, ne ĉiuj kiuj havas rajton al la sukcedo al trono estas membroj de la reĝa familio. Estas diferenco inter reĝa familio kaj familio de la reĝo. Tiu diferenco ne tuŝas la rajton de la sukceduntoj al la trono eĉ se tiuj ne posedas nobelan titolon. Ekzemple estas membroj de la familio de la reĝo la du fratinoj de la reĝo kun siaj respektivaj familioj nome la jenaj:

  • Elena de Borbón y Grecia, infantino de Hispanio kaj dukino de Lugo (pli aĝa fratino de la reĝo),
    • Felipe Juan Froilán de Marichalar y Borbón, grandulo de Hispanio
    • Victoria Federica de Marichalar y Borbón, grandulo de Hispanio
  • Cristina de Borbón y Grecia, infantino de Hispanio (pli juna fratino de la reĝo), kaj ŝia edzo Iñaki Urdangarin (bofrato de la reĝo),
    • Juan Urdangarin y Borbón, grandulo de Hispanio
    • Pablo Urdangarin y Borbón, grandulo de Hispanio
    • Miguel Urdangarin y Borbón, grandulo de Hispanio
    • Irene Urdangarin y Borbón, grandulo de Hispanio

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Junquera, Natalia (3a de junio 2014). «Las infantas saldrán de la familia real cuando reine Felipe VI». El País. Alirita la 16an de aprilo 2020.

Bibliografio redakti

  • Cortes Generales (27a de decembro 1978). «Constitución Española». Boletín Oficial del Estado. ISSN 0212-033X. BOE-A-1978-31229. Alirita la 16an de aprilo 2020.