Hispania Citerior estis la nomo de unu el la du provincoj per kiuj estis komence dividita Hispanio post la konkero fare de la Romia Respubliko post la konkeroj en la sudo kaj oriento de Iberio. Ĝi konsistis el la orienta bordo, el la Pireneoj ĝis Kartaĥeno).

Oranĝkolore, Hispania Citerior en la unuaj jaroj.

La administrado de Hispania Citerior estis efektivigita ekde Tarako (nuna Taragono), dum tiu de Hispania Ulterior troviĝis en Kordubo (nuna Kordovo). Etendiĝinte ĝia teritorio en la internon de la duoninsulo Iberio, Hispania Citerior fine konvertiĝis en la provinco Hispania Tarraconensis de la Romia Imperio, kiu etendiĝis de la Mediteraneo ĝis Galegio.