Hispania Ulterior (Hispania «la fora») estis unu el la du romiaj provincoj de Hispania post ĝia konkero en 197 a.K. Ĝi konsistis komence el la depresio de Gvadalkiviro, kvankam poste inkluzivis ankaŭ la okcidetan parton de la Iberia duoninsulo.

Verdkolore, Hispania Ulterior, sur mapo de Iberia duoninsulo

Ĝi estis regata de prokonsuloj elektitaj extra ordinem (Liv. XXVIII. 38; XXIX. 13, XXXI. 20), kaj poste de du pretoroj invstitaj per la potenco de la prokonsuloj kaj la insigno de la 12 faskoj (Liv. XXXII. 28, XXXIII. 26, Liv. XXXVII. 46, XXXIX. 29).

En la jaro 171 a.K. ĝi estis kunigita al la provinco Hispania Citerior dum la milito de Makedonia regno, sed poste denove disigita en 167 a.K.

En 27 a.K. Cezaro Aŭgusto dividis la provincon Hispania Ulterior en du provincojn: Betiko (Baetica) kiel senata provinco kaj Luzitanio kiel imperia provinco.

Unu legio establiĝis en la provinco. La ĉefurbo estis Kordovo (Corduba) kaj eventuale Kadizo (Gades).

Vidu ankaŭ redakti