Hispano-Suiza estis hispana entrepreno por fabrikado de aŭtoj de lukso kaj kurkonkurenco, kiu havis ankaŭ branĉon por la dezajno kaj fabrikado de motoroj de aviadiloj, motoroj de ŝipoj, vehikloj de transporto kaj militaj, same kiel de armiloj.

Hispano-Suiza
Hispano-Suiza Fábrica de Automóviles, S.A.
varomarko • aŭtomobilo-faranta firmao • engine manufacturer • aircraft manufacturer vd
Dum 14-a de junio 1904 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Castro vehicles
Sekvanto Safran Aircraft Engines
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Damià Mateu Bisa • Marc Birkigt vd
Sidejo La Sagrera
Lando Francio
Agokampo aviada motoro • automotive engine • aŭtomobiloaviadiloarmilo
filiaj kompanioj Pegaso • La Hispano-Suiza • Société Française Hispano-Suiza vd
Posedataj kompanioj Ballot vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Hispano-Suiza Alfonso XIII (Hispanio) de 1908.

La firmao estis fondita en Barcelono en 1904 fare de la hispanaj entreprenistoj Damián Mateu Bisa, Francisco Seix Zaya kaj la svisa inĝeniero Marc Birkigt. La entrepreno havis grandan disvolvigon dun la dua kaj tria jardekoj de la 20a jarcento.

Ties branĉo de aŭtoj estis ŝtatigita fare de la Instituto Nacional de Industria (INI) en 1946. Post la ŝtatigo oni kreis ENASA, kiu dediĉis sin al la fabrikado de aŭtoj de lukso kaj kamionoj sub la marko Pegaso.[1] En 1920 okazis la ŝtatigo de la branĉo de motoroj por aviadiloj kun sidejo en Francio fare de la franca registaro, kiu kreis la Société Française Hispano Suiza, S. A., poste absorbita de Snecma, filio de la franca grupo SAFRAN en 1968.[2]

Notoj redakti

  1. Hispano-Suiza (1904 - 1946) «Hispano-Suiza (1904-1946)». Autopasion18.com.Alirita la 18an de januaro 2019.
  2. «History». Web Hispano Suiza SA. Alirita la 18an de januaro 2019.