Histono

grupo de proteinoj

Histono[1] estas komuna nomo de bazaj proteinoj, de malgranda molekula maso kaj tre konservitaj en la evoluo de eŭkariotoj kaj kelkaj prokariotoj. Ili estas la ĉefa komponanto de la kromatino, kaj okopo de histonoj agas kiel bobenoj, nomitaj nukleosomoj, por paki la DNA-on.

Ekzemplo de kerno-histono, farita de kvar histonoj, ĉirkaŭ kiuj turniĝas la DNA.

Alia grava funkcio de histonoj estas reguli la kromatinon per post-tradukaj modifoj, tiel ke ili helpu en biologiaj procezoj, kiel regulado de genoj, riparado de DNA, aŭ mitozo (per densiĝado de kromosomoj).

Referencoj redakti