Historia judismo estas unu el la fazoj de hebreismo. La historion de judajmo oni igas tradicie komencanta kun la deportado al Babilono de la 587 a.K. (la tieldirita "ekzilo babilona"), kiu malaperigis la regnon de Jehuda (la norda izraela reĝlando en kiu jam malmulte tuj post la morto de Salomono estis komnciĝinta la procezo de sinkretismo kun la religioj de la kanaanaj popoloj, estis detruita jam 135 jaroj antaŭe, en 722 a.K., iniciate de Salmanassar la 5-a, asira imperiestro.)

Ilustraĵo pri la eldetruo de Jerusalemo, el Nuremberga Kroniko.

Kun la babilona okupo de la regno de Jehuda, do, kompletiĝas la hebrea disporo de la dek du izraelaj triboj komenciĝinta kun la asira okupo de la Norda Regno. Nur parto de tiuj havis poste la eblecon reveni patrujon kaj rekonstrui la Duan Templon.[1].

La restaĵo de Izraelo kaj la perditaj triboj de Izraelo rekonstruiĝintaj post la reveno el la babilona ekzilo, inkluzivis parton de iuj triboj kaj la tutan t[Tribo de Jehuda|tribon de Jehuda]], nome la sola restanta fidela al la mitzvot, nome al la hebreaj preceptoj. El la nomo de tiu tribo, Jehuda, devenas la termino judismo.

La hebreoj de Palestino kaj tiuj vivantaj fore (en Aleksandrio, en Babilono ktp) formis religian komunumon unuigitan de la monoteisma kredo, la studo pri la Leĝo (Torao) kaj la mesia espero: kelktempe post la reveno el la ekzilo, la religia aktiveco rekomenciĝis en la Templo de Jerusalemo, sed la palestina judismo provizas al si novajn instituciojn: la Sinedrio kaj la sinagogo, kie skribistoj kaj leĝdoktoroj akiras ĉiam pli altan pozicion.

Periodigo de judismo redakti

Bibliaj esploristoj [2] periodigas judismon per la sekva sinsekvo:

  • antikva judismo', ekde Ezra (5-a jarcento|5-a jarcento a.K.]] ĝis la 3-a/2-a jarcento a.K.
  • meza judismo, de la 2-a jarcento p.K. Kiu esprimiĝa laŭ la sekvaj formoj:
  • rabena judismo (aŭ talmuda judismo), ekde Yehudah HaNasi ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Fariseismo kaj judismo redakti

Kile oni vidis, la postekzila judismo estas polimorfa mondo, dispecigita laŭ nombraj fluoj: ankaŭ kristanismo estas konsiderita, nek pli nek malpli, fluo de hebreismo.

Post La dua templo, la centro-simbolo de la rezisto kaj opono al la romianoj, estis detruita en la jaro 70-a kaj komenciĝas la dua kaj definitiva diasporo:-la judoj, la unikaj heredantoj de hebreismo, estas disaj tramonde.

Post la 70, inter la diversaj judaj skoloj la sola pluekzistanta estis tiu de la fariseoj, la unika grupo restinta fidela al Tradicio. La farisea medio inkluzivis la skribistojn, tio estas ĉiuj instruantoj de la Leĝo; sed la skribistoj ne necese etis fariseaj.

Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj, la termino fariseismo neniam estis aŭreoligita per abundo de bonakcepto, dum altrudiĝis la pli antikva judismo, eble por tio ke ĝi entenas aludojn al la jehuda tribo, do al “frateca grupo”, kaj ne al simpla pensfluo.

Dum la diasporo, el fariseismo formiĝis la diversaj rabenaj skoloj (Yeshivoth), fundamentaj en la evoluo de la juda kulturo.

Antaŭ al historiaj situacioj, nome al novaj persekutoj kaj al skolaj disdividoj, estis necese devenigi el Torao, skriba kaj buŝa, la praktikajn decidojn: ĉe la komenciĝo de la 3-a jarcento estis kodigita la Miŝno (kiu signifas ripetenda instruaĵo), skribita kompendio de la Torao, ĝis tiam buŝe transdonita, kaj destinita esti parkerigita.

Notoj redakti

  1. Sacchi, p. 53.
  2. Paolo De Benedetti, «Il Giudaismo Talmudico» in Ebrei e cristiani: duemila anni di storia, Ancora, Milano, 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Paolo Sacchi, «Il giudaismo del Secondo Tempio», in Ebraismo, ed. Laterza, Roma-Bari, 2007, ISBN 978-88-420-8366-5.
  • JewishEncyclopedia
  • Riccardo Calimani, Storia del pregiudizio contro gli Ebrei - Antigiudaismo - Antisemitismo - Antisionismo, Arnoldo Mondadori Editore, Milano 2007 ISBN 88-04-56979-4
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia