Historia Naturalis Brasiliae

Historia Naturalis Brasiliae (latine, "Natura Historio de Brazilo"), originale verkita en la latina lingvo, estas la unua medicina libro traktanta pri Brazilo, verkita de la nederlandano Willem Piso, parte surbaze de rimarkoj faritaj de la germano Georg Marggraf kaj aliaj esploristoj, kaj eldonita de Franciscus Hackius en Leiden kaj de Lodewijk Elzevir en Amsterdamo en 1648.

Historia Naturalis Brasiliae
Posta versio, kun kolorigita ilustraĵo
Posta versio, kun kolorigita ilustraĵo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Willem Piso, Georg Marcgraf
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1648
vdr
Kovrilo de Historia Naturalis Brasiliae.

La originalo konsistas el unu sola volumo, longa 40 centimetrojn, kaj ĝia kompleta titolo, kun subtitolo, estas: Historia Naturalis Brasiliae ... : in qua non tantum plantae et animalia, sed et indigenarum morbi, ingenia et mores describuntur et iconibus supra quingentas illustrantur[1]. Kvankam la libro tute temas pri Brazilo, la aŭtoro verdire pritraktas nur la marbordan zonon de la brazila nordorienta regiono, tiam okupita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio.

La unuan eldonon de tiu verko la aŭtoro dediĉis al la Grafo Johann Moritz von Nassau-Siegen, tamen la verkon mem li dediĉis al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau.

Eldoninformo redakti

Historia Naturalis Brasiliae estis eldonita laŭ sia frontpaĝo en Lugdun. Batavorum : Apud Franciscum Hackium; et Amstelodami : Apud Lud. Elzevirium[2]. F. Hackium (Franciscus Hackius) kaj L. Elzevirium (Lodewijk Elzevir) estis tiam tre aktivaj presistoj.

Enhavo redakti

Historia Naturalis Brasiliae estas dividita je du partoj. La unuan, nome De Medicina Brasiliensi ("La brazila medicino"), verkis Willem Piso mem. La dua, nome Historia rerum naturalium Brasiliae ("Historio pri la naturaj aferoj de Brazilo"), konsistas el tekstoj de Georg Marggraf kaj aliaj aŭtoroj, inter ili Gralitzio kaj Johannes de Laet.

La unua parto, De Medicina Brasiliensi, estas subdividita je kvar libroj kun jenaj titoloj:

La dua parto, Historia rerum naturalium Brasiliae, konsistas el ok libroj, kiuj traktas la jenajn temojn:

Ĉi tiun lastan libron verkis Joannes de Laet, kiu traktas etnografiajn kaj lingvistikajn trajtojn de tiu brazila regiono. Ĝian verkadon helpegis la tupia vortaro farita de José de Anchieta.

Dediĉo redakti

Kvankam la verko estas oferita al la Grafo de Nassau-Siegen, ĝi verdire estas dediĉita al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau, kiu permesis ĝian publikigon. Al li Piso parolas:

Vi estas niaj delicoj; gviditaj de viaj prauloj, ni konsistigis tiun Provincon, kien la navigacio per si mem estas grandioza laboro; kaj tiuj maroj, kiuj estis nur minaco fera kaj mortiga, tiel ni ilin navigacios, por ke ĝi ne nur nin riĉigu per donacoj el oro kaj valorplenaj varoj, sed ankaŭ donu solidan ekzistecon al la vivo de niaj korpoj.

En la antaŭparolo al la legantoj Piso rememorigas pri la laboroj de sia kolego Marggraf kaj informas, ke tiu ĉi vaste kontribuis dum sia libertempo rilate al la rigardado de la naturo. Li diras ankaŭ, ke la laborojn pri geografio, astronomio kaj natura historio parte faris la germana matematikisto Gralitzio. Ambaŭ jam estis mortintaj ĉe la verka publikigo. Pri la kampo de la Natura Historio aŭ Natura Scienco, nome la tiama studo de la naturo ĉirkaŭ la homoj kompare al la kondiĉo de naturaj bestoj, kontribuis per rimarkoj fizikaj, ĥemiaj, astronomiaj, geologiaj kaj biologiaj Joannes de Laet, tiam ankaŭ jam forpasinta.

Piso diras:

Kaj por ke oni donacu al la cindroj de la forpasintoj la meritajn premiojn, mi volis, ke iliaj postmortaj verkoj ne miksiĝu, sed aldoniĝu al miaj traktatoj.

Libro 1-a: Pri la aero, la akvoj kaj la lokoj de Brazilo redakti

 
Frontpaĝo.
Brazilo, certe la plej valorplena parto de la tuta Ameriko, se profunde konsiderata, elstaras ĉefe pro sia agrabla kaj saniga karaktero, tiom ke ĝi konkuras en justa komparo kun Eŭropo kaj Azio pri la indulgemeco de la aero kaj de la akvo.

Jam en tiu unua libro, la laŭdado de la sanpleneco de la brazila lando kvazaŭ atingas la eŭropan imagopovon pri tiu ideala loko. Alie ne eblas klarigi la grandan volon konkeri tiun teron, la elspezojn tiam faritajn kaj ankaŭ la propran tenadon de tiu konkero, ĉiam kun klara indiko pri la ecoj pluvivigaj kaj rejunigaj de Brazilo:

(...) la loĝantoj frue atingas la puberecon kaj malfrue maljuniĝas; pro tio ili transpasas cent jarojn da vivo kaj ĝuas verdan kaj longan maljunaĝon, ne nur la brazilaj, sed ankaŭ la eŭropanoj.

La libro krome informas pri la manko de aŭtuno kaj vintro kaj ankaŭ de tertremoj. Ĝi registras la malsukcesan provon antaŭ la sklavigo de la indiĝenaj gentoj kaj iujn el ties moroj, tute strangajn kaj malsamajn al tiuj de la aliaj popoloj (eŭropaj kaj aziaj):

Ili forte inklinas al danco kaj al trinkado kaj ignoras regulajn tempojn de manĝado.

La kanibalismo estas rigardata kiel kutima ago, kaj la morto donita al la malsanuloj, kiam fiaskas ĉiuj provoj resanigi:

(...) per komuna konsento, kvazaŭ pro rezigno pri la resanigo, ili feroce mortigas la malsanulon per klaboj el ligno, kaj ili gratulas unu al la alia, eĉ al la malsanulo, pro tio, ke li permesis al si mem morti virkuraĝe kaj tiel ĉerpi la suferojn el la koro de ĉiu. Pro tio ili sin trovas ĝojaj, eĉ dum la momento de la morto. Kaj kun aplaŭdo ne pli malgranda ol tiu kontraŭ la mortinta parenco, ili ekscitiĝas kontraŭ la venkita malamiko.

Tiu unua libro parolas ankaŭ pri la nutraĵoj, la klimato, la akvoj, la fiŝoj kaj aliaj manĝaĵoj kaj traktas la procedon por teni la sanon dum manĝado en tiu regiono tiam nekonata de la plimulto de la eŭropanoj.

Propraj rekomendoj por la loka klimato, ekzemple eviti dormi sen satmanĝi kaj ankaŭ ofte manĝi citrajn fruktojn, abundaj en tiu tero, naskis la portugallingvan proverbon "ne eniras kuracisto en hejmojn, kies salono havas oranĝajn ŝelojn".

Libro 2-a: Pri la malsanoj endemiaj kaj oftaj en Brazilo redakti

La dua libro komenciĝas per prezento de la medicinaj artoj de la indiĝenoj:

(...) ĉar, kiel ni devas konfesi, la bazoj de pluraj artoj venis al ni de la brutoj mem (kiujn la naturo, tiu bona patrino, ne volis senhavigi precipe rilate al tiu natura arto kuraci malsanojn).

Tiu libro havas 22 ĉapitrojn, titolitaj:

Ĉiu el tiuj malsanoj estas konsideritaj laŭ siaj evoluo, organismaj reagoj, flegmetodoj kaj efektoj. Interesas rimarki, ke la lasta ĉapitro traktas i.a. malsanon tiam apartenantan nur al Brazilo, la "pied-besto" (Tunga penetrans), tipo de pulo, kiu atakas "precipe kaj prefere tiujn, kiuj iras nudpiede kaj iradas sur sablaj grundoj". Ĝi parolas ankaŭ pri vespoj kaj pri moscites (esperantigebla kiel "moscitoj"), tipo de moskito, pri kiu la aŭtoro registras, ke sekve de atako "niaj vizaĝoj ŝvelis, pleniĝis de ulceretoj kaj ruĝiĝis, tiel ke niaj amikoj ne povis rekoni nin".

Libro 3-a: Pri la venenoj kaj ties kontraŭvenenoj redakti

 
Surukukuo
 
Boigvasuo
 
Ĵararako

La tria libro de Historia Naturalis Brasilae komencigas la ilustritan parton de la verko, per naŭ bildoj. En tiu libro Piso traktas pri venenoj kaj registras ties uzon kiel armilon por mortigi malamikojn. Li ankaŭ rakontas, ke ofte sklavoj per ili memmortigis:

La sklavoj, venintaj de Afriko al ĉi tie, kiam ne sukcesis la teruran taskon finigi la vivon de siaj sinjoroj, antaŭ la nekapablo toleri la malfacilegan juĝon de la sklaveco, malsato kaj aliaj suferoj, uzis tiun solan rimedon por libereco, al neniu neebla. Per la veneno trovata ĉie, ili feroce agas kontraŭ si mem, kontentaj pro tio, ke ili rezignas la vivon kaj sin liberigas de sinjoroj severaj pli ol kiom la justeco.

Piso ankaŭ analizas la venenecon de plantaĵoj, kia la manioko, kaj proponas, ke por ĉiu venena substanco estu iu responda kontraŭveneno. Plue li registras, ke iuj bestoj estas en Brazilo venenoportantaj, dum antaŭe oni ilin ne pensis tiaj, kiel ekzemple bufoj kaj ranoj.

Li enlistigas diversajn speciojn de serpentoj kaj prezentas por ĉiu el ili la nomon per kiu oni ilin konas inter portugaloj kaj indianoj, kun klara prefero al la maniero indiana. Tiel li parolas pri la jararaca (botropo):

Mallonga, tiu serpento malofte transpasas la longon de duona ulno (...). Ties venena pikmordo ne prezentas malpli gravajn sintomojn ol tiuj de la pikmordoj de aliaj serpentoj, krom tio, ke ĝia veneno konsumas la vivon malrapide kaj kaŝe. Post la pikmordo, oni tiras el la serpento la haŭton, la voston, la kapon kaj la viscerojn, kaj ĝin kuiras en akvo kun radikoj de iurupeba, salo, oleo, poreo, aneto kaj similaj spicaĵoj. La pikmordito ĝin manĝas, kaj tio kutimas esti al li tre helpema. Sed oni rimarku, ke super ĉio pli utilas la caatia, prave nomata "herbo de la serpentoj"; uzata ekstere kaj interne ĝi facile kuracas la pikmordon de tiu kaj aliaj serpentoj (...).
 
La bufo kururuo, unu el la plej venenaj bestoj laŭ Piso.

En tiu libro Piso faras kuriozan priskribon de la meduzofizalio, kiun li nomas per la indiana vorto moucicu. Li registras, ke li mem suferis la atakon de tiu besto, kies lezon li kuracis per ekstrakto de nuksoj de akaĵuo.

El la bestoj pli venenaj registritaj estas la bufo cururu, kiu havas organoj veneno-ekskreciantaj:

El la venenoj pli detruipovaj estas tiu de la cururu, monstra kaj ŝvela bufo (...), kiu infektas ĉiel ajn: kaj ekstere, per urino kaj salivo, kaj plej malbonege, per manĝado de ties sango aŭ galo.

Laŭ Piso, el la cururu oni ekstraktas povegan venenon, kiu ofte estas kaŝe uzita de la "kruelegaj barbaroj".

La libro fine ankaŭ parolas pri pliaj venenaj plantaĵoj, fiŝoj kaj insektoj kaj pri ties respondaj eblaj kontraŭvenenoj kaj flegmetodoj.

Libro 4-a: Pri la ecoj de la plantaĵoj redakti

Same riĉe ilustrita, tiu ero de la verko traktas la kulturojn taŭgajn al la brazilaj teroj, kaj elstarigas la temon sukero, tiam la plej valora riĉaĵo de Brazilo.

Nuntempe oni vidas ĉi tie multe da tiaj sukerfabrikoj, kaj de portugaloj, kaj de nerderlandanoj. Ne estas aliaj produktaĵoj en tiu lando, kiuj donas pli da gajno al ŝakristoj. Ĉar alitempe sukero de la tuta Brazilo antingadis unu milionon da aroboj, ĉiujare alportita al Eŭropo kaj vendita kun certega profito.
 
La sukerkano muelata en sukerfabriko

Tiu 4-a libro larĝe priskribas la plantadon de sukerkano kaj preparon de sukero el la sukerkana likvaĵo.

Ĝi estas la plej ampleksa parto de la tuta verko kaj enhavas 104 ĉapitrojn kaj 110 bildojn. La ĉefaj plantaĵoj kun ia interesa uzo aperas en la libro, kelkaj kun tiutempa scienca nomo aŭ kun terminoj en indiĝenaj lingvoj (iuj skribitaj mise aŭ kun tipografiaj misaĵoj): manjoko, sovaĝa mielo, copaíba, cabureíba, acajá, icicariba, ietaíba, palmoj, skino, urucu, umbu, murici, ananaso k.a. estas inter la studataj specioj.

Pri la specio manacá, ekz-e, estis registrite, ke ĝiaj radikoj havas medicinan uzon, kvankam limigatan al sufiĉe dikaj homoj, pro ĝia fortega efekto. La libro aldone traktas ĝian ornaman valoron:

Ĝi kuŝigas etajn florojn, el kiuj unuj montras brilan bluemon kaj aliaj, neĝeman (kio estas des pli bela, ĉar ju pli malofta). Oni ĝin trovas bele florplenan kaj tre viglan en januaro, kiu simile al narciso, etendas al la tuta arbaro sian florodoron.

Graveco redakti

Historia Naturalis Brasiliae figuras kiel la unua medicina verko pri Brazilo pro ties grandparta traktado pri malsanoj kaj kuracartoj. Tamen tiu verko ankaŭ estas historia, biologia, kultura kaj geografia ĝenerala priskribo pri tiu lando. Ĝi estis la unua priskribinta kaj la faŭnon kaj la flaŭron de Brazilo, servanta kiel referenco kaj influanta postvenintajn sciencajn laborojn, kia tiu de Linnaeus, en ties Systema Naturae[3].

Tradukoj redakti

La verkon tradukis en la portugalan José Procópio de Magalhães, en 1942, sub la titolo História Natural do Brasil. Ankoraŭ ne aperis traduko en Esperanton.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Traduko: Natura Historio de Brazilo ...: en kiu estas priskribite ne nur la plantaĵoj kaj la bestoj, sed ankaŭ la malsanoj, teknikoj kaj moroj de la indiĝenoj, kaj kiu estas ilustrita per pli ol 500 bildoj.
  2. Traduko: Leiden, Nederlando: ĉe Francisko Hack; kaj Amsterdamo: ĉe Lud. Elzevir.
  3. Obras raras da Biblioteca do Instituto Manguinhos, BORTOLETTO, Maria Élide. Casa de Oswaldo Cruz, 2007, konsultita la 15-an de septembro de 2007, 16:12 (portugallingve)

Eksteraj ligiloj redakti