Historiaj nekristanaj fontoj pri Jesuo

La Historiaj nekristanaj fontoj pri Jesuo estas ero de la fontoj utiligitaj en la Esploro pri la historieco de Jesuo: temas pri tekstoj de aŭtoroj grekaj, latinaj kaj hebreaj, ĉiuj datigeblaj je la 2-a jarcento.

Portreto de Jesuo, fino de la 4-a kaj komenco de la 5-a jarcentoj (Katakomboj de Commodilla, Romo.

La antikvaj nekristanaj fontoj estas ĝenerale malpli nombraj kaj detaligaj ol la kristanaj tekstoj pri Jesuo, sed ili samtempe konsentas ke oni atingu sendependajn informojn kaj dokumentu la sintenon de samtempuloj rilate la vivon de Jesuo [1]

Tekstoj Hebredevenaj redakti

Jozefo Flavio , "Judaj Antikvecoj" redakti

 
Eldono de 1552 de "Judaj Antikvecoj"

Referencoj al Jesuo kuŝas en iuj pasaĵoj de la Judaj Antikvecoj, verko estiginta de la hebrea historiisto Jozefo Flavio (ĉ. 37 - ĉ.100) en 93 kaj pritraktanta la historion de la hebrea popolo ekde la origino ĝis al la jaro 66.
En la teksto tradicia troviĝas tri referencoj al Jesuo kaj al la kristanaro; la unua koncernas la morton de Johano la Baptisto (XVIII, 116-119), la dua la morton de Jakobo la Justulo, kiun Jozefo Flavio kvalifikas “frato de Jesuo nomata la Kristo” (XX, 200), la tria, la plej fama, estas konata per Testimonium Flavianum (XVIII, 63-64).

Aparte interesas la dua kiu recitas:
”Tiel (la ĉefsacerdoto Anano) kunvokis la juĝistaron de la Sinedrio kaj enkondukigis antaŭ ilin homon nomatan Jakobo frato de Jesuo, kiu estis kromnomita Kristo, kaj iujn aliajn, kun la akuzo ke ili malobeis la leĝon, kaj transdonis por ke ili estu ŝtonigitaj”. (XX, 200)

La teksto, kiu entenas iujn sintezajn informojn pri Jesuo (pri la nomo, la titolo per kiu li estis konata, la nomo kaj la sorto de liaj frato), sin prezentas senartifika kaj ne suspektigas apartajn historiajn problemojn. Iom pli komplika estas, male, la taksado de la tria peco, famigita per la kromnomo Testimonium Flavianum, kiu asertas:
”Estis ĝuste tiuepoke Jesuo, viro saĝa, ‘se eble justas lin nomi homo’: li estis, fakte, estiganto de eksterordinaraj faroj, majstro de homoj pretaj ricevi plezure la veron, kaj altiris ĉirkaŭ si multajn hebreojn, kaj multajn el la grekaj rondoj. Li estis la Kristo. Kaj kiam Pilato, pro denunco de eminentuloj inter ni, lin punis per kruco [2], ne ĉesis tiuj kiuj ekde la komenco lin estis sekvintaj. Li, fakte, aperis al ili la trian tagon denove viva, estante ke la diaj profetoj estis jam anoncintaj tiaĵojn kaj milojn da aliaj mirindaĵoj lin koncernantaj. Ankaŭ hodiaŭ ne malaperis la tribo de tiuj kiuj, pro lia nomo, estas nomataj Kristanoj. (XVIII, 63-64. La kursivo indikas la precipajn pasaĵojn kiuj povintus esti aldonitaj postepoke al la originala teksto).

Rilate la trian pasaĵon, la Testimonium Flavianum, la juĝo de fakuloj estas jam de longe varia.[3]. Diversaj tekstkritikistoj opinias ke la “atesto” estas interpolaĵo de mezepokaj kopiistoj por ĝin konformigi kun la kredo de kristanismo jen rilate la diecon de Jesuo jen rilate lian resurekton.[4]

Aliaj studuloj taksas, ĉiukaze, ĝin integre aŭtenta [5] aŭ, male, integra objekto de interpolado[6]. En la unuaj 70-aj jaroj, tamen, danke al filologiaj studoj de Shlomo Pines, profesoro ĉe la Universitato de Jerusalemo, estis trovinta la originan formon de la “Testimonium Flavianum”, nome malsama formo, kuntestigita ene de la “Universala Historio” de Agapio el Ierapolo, arablingva historiisto vivinta ĉirkaŭ en la 10-a jarcento. Tiu citaĵo de la “testimojum = atestaĵo”, kiu, nek pliigata nek interpolata, evidentigas kiel Jozefo Flavio, sen eniri la problemon de lia dieco, pri Jesuo parolas kiel historia persono reale ekzistinta.[7].

Justino Martiro en la "Dialogo kun la judo Trifono" redakti

Justino el Nabluso (100-162/168), en la Dialogo kun judo Trifono, raportas pri skriba admonaĵo kiu estus sendita de hebreoj de la Izraela Lando al tiuj de la diasporo:[8]

”Naskiĝis herezo sendia kaj senleĝa pere de iu Jesuo, Galilea trompisto; post kiam ni lin estis krucumintaj, liaj disĉiploj lin dumnokte forŝtelis el la tombo kie lin oni, dekroĉinte el la kruco, deponis, kaj trompis homojn dirante ke li resurektis el la mortintoj kaj supreniris al la ĉielo (CVIII, 2).

Eblas ke Jusrino sin servis je retorika artifiko por konigi la opiniojn de hebreoj de sia tempo rilate kristanojn. Sed eblas ankaŭ ke li raportis pri vera dokumento.

Babilona Talmudo redakti

 
Modernaj volumoj de la Talmudo de Babilono

La Talmudo Babilona, hebrea librego, kolektas tradiciojn ege antikvajn kaj enskribigitan en la 5-a/6-a jarcento, entenas referencon al Jesuo, en kiu oni diras ke li estis ekzekutita antaŭtage de la paska festo “ĉar li praktikadis sorĉarton”. Tio ŝajnus komfirmi ke Jesuo plenumis mirindaĵojn, kiuj liaj kontraŭuloj atribuis al interveno de la diablo.
Restas, aliflanke malmultege da historiaj dokumentoj de la epoko de la Dua Templo. Flanke de la verkoj de Jozefo Flavio, la plej antikva dokumento estas la Miŝno kiu ĉiukaze similas pli al leĝa kodo ol al registro de juĝaj procedoj aŭ tekstoj de ĝenerala historio.

El la hebreaj dokumentoj, kaj voĉaj kaj skribaj, estis kompilita la Talmudo, kolekto de prileĝaj debatoj kaj anedoktoj plenigantaj 30 volumojn. En ili neniam estas menciata la hebrea nomo “Jesuo” (hebree: Yehoshuah): la referenca nomo pli proksima estas Jeŝu kiu en la Babilona Talmudo uzitas kiel referenco al iu ĝenerala ulo kun eventualaj indikoj aŭ titoloj.[9]

La priskribo pri Yeshu ne korespondas, tamen, al tiu kristana pri Jesuo; oni inklinas pensi ke la vorto prefere estus akronimo de “yemach shemo vezichro ("estus forstrekitaj lia nomo kaj lia memoro") kiu indikas “tiun kiu provas deŝiri la Hebrearon el Hebreismo. Plue, la vorto ne aperas en la Jerusalema Talmuda teksta versio: oni atendus ke, tie ĉi ne povus manki mencio al Jesuo pro la senpera alproksimo de la jesuaj eventoj.

Ĉu tio dependis el la fakto ke, kiam oni kompilis Talmudon kristanismo ankoraŭ ne altiris sufiĉe da atento (Talmudo fakte atentigas pli pri la leĝo ol pli la historio), aŭ ĉu tio estus signalo ke Jesuo ne meritas atenton? Tamen, kaj fine, hodiaŭ se kristanoj daŭrigas rekoni en tiu figuro, plurfoje malamikige pentrita, Jesuon, Judoj inklinas subteni la neindividueblecon de la nomo kaj de la homo, kaj tiusence purigitaj eldonas modernajn Talmuderojn.

La dekok malbenoj redakti

En unu el la redaktoj de la “Dekok Malbenoj”, liturgia juda teksto, vidiĝas referenco al kristanoj (aŭ “nazaretanoj”):
”Ke por la apostatuloj ne plu estu espero; haste elŝiriĝu en niaj tagoj la regado de la uzurpo, kaj pereu abrupte kristanoj (nôserîm) kaj herezuloj (minim): ili estu forstrekitaj el la libro de la vivo kaj ili ne estu registritaj kun la justuloj. Benedikta estas vi, Sinjoro, kiu dispremas la arogantulojn”.[10]

La preĝo, nomata Birkat Ha Minim, datiĝas je la fino de la 1-a jarcento, sed ne klaras la epoko en kiu estis enŝovita la referenco al la kristanoj, se konsideri ke la aliaj samtekstaj redaktoj mencias nur herezulojn.[11]

Sepher toldos jeschut redakti

Per la sintagmo Sepher toldos jeschut (aŭ ankaŭ Toledot Jeschu/Yeschu)[12] estas indikataj literaturaj verkoj pri la vivo de Jesuo. La unua estas anonima verko de la romia imperia epoko skribita en judaj rondoj por kontrasti la naskiĝantan kristanismon; la dua, publikigita en 1705, estas bazata sur la unua, eksplicite citata.

Tekstoj latindevenaj redakti

Korespondaĵo inter Plinio la juna kaj la imperiestro Trajano redakti

Ĉirkaŭ en 112, en letero [13] inter la imperiestro Trajano kaj la provinestro de Ponto kaj de Bitinio, Plinio la Juna, estas referenco al kristanoj. Plinio petas la imperiestron kiel sin konduti antaŭ kristanoj rifuzantaj adori la imperiestrajn statuojn kaj male preĝas “Kriston” kiel dion.

“La kristanoj... asertis krome ke ilia tuta kulpo aŭ eraro konsistis en la kutimo kuniĝi antaŭ ektagiĝo kaj kanti laŭvicĥore himnon al Kristo kvazaŭ al dio, kaj perĵure engaĝiĝi eviti ĉiuspecan krimon, nome plenumi nek ŝtelojn, nek fraŭdojn, nek adoltojn, fideli al la donita vorto kaj ne rifuzi la redonon de deponaĵo se repetita” (Plinio al Trajano 10.96 – 97).

La teksto limiĝas indiki “Kriston” kiel personon (veneritan “kvazaŭ Dion”), sed ne liveras kromajn informojn pri Jesuo: tutsole tiu dokumento ne utilas por precizigi la historian figuron de Kristo.[14] Prefere ĝi dokumentas la disvastiĝon de la praaj kristanaj komunumoj kaj la sintenon de la romia administrado rilate ilin.[15]
En sia respondo al Plinio, kiu ilin konsideras kulpaj pri “bedaŭrinda superstiĉo” [16], Trajano dispozicias ke la kristanoj ne estu serĉataj iniciate de la aŭtoritatuloj, sed ke ili povu esti persekutataj nur se denuncitaj de civitano, kondiĉe ke la denunco ne estus anonima, escepte se, oferante al la dioj de la imperioj, ili neu sian kredon.

Suetonio en la “Vivoj de la dekdu Cezaroj” redakti

Historiisto Suetonio (70-122), en sia verko De vita Caesarum[17] (112), skribas pri “judoj kiuj, instigitaj de Cresto (tiel!) dum la regno de imperiestro Klaŭdio estis provokintaj tumultojn, kaj ke pro tio la imperiestro ilin estis elpelintaj el Romo. Tiu pasaĵo, ĉiukaze, atestas pri la ĉeesto de kristanoj en Romo jam en tre antikva tempo (Klaŭdio forpasis en 54)[18], ankaŭ se la utiligo de la termino “Kristanoj” por indiki la sekvantaron de Jesuo en Romo estas probable plimalfruas.[19]

Chrestus estas ĝenerale interpretita kiel distordo de la nomo Christus (Kristo) kaj do kiel referenco al Jesuo.[20]. La vorto Chrestus aperas, fakte, en tekstoj postaj: skriba eraro, do, eblas, ankaŭ pro la fakto ke la du vortoj en la antikva greka lingvo estis eldirita samsone: tio povis influi en la redakto de la teksto. Cetere tiutempe “Krestanoj” kaj “kristanoj” estis kutime samsence uzataj. Tio estas dokumentite en Tertuliano [21]

Laŭ iuj esploristoj la elekto de la vortoj en la pasaĵo de Suetonio ŝajnas supozigi la ĉeeston de Kresto en Romo en la jaro 54 post Kristo: tiukaze malfacilus identigi Krestus kun Jesuo. Fakte, la nomo Krestus en romo tiuepoke estis ofte nomo de sklavoj, kaj signifis “bona” aŭ “utila”. Tiu kazo la tuta pasaĵo aludus al tumulto de sklavoj.[22][23] Krom en tiu pasaĵo, Suetonio en alia verko, la “Vivo de Nerono”, mencias “kristanojn” skribante ke “(Nerono) submetis al mortopuno la kristanojn, homojn pratikantajn novan kaj malbonportan” (Vita Neronis XVI, 2). Kaj tio faris ilin akuzigante pri la incendio de Romo, laŭ Tacito.

Tacito en la "Annales" redakti

 
Publio (aŭ Gaio) Kornelio Tacito, plisimple Tacito (55 - 117), oratoro, advokato kaj Roma senatano, estas konsiderata unu el la plej gravaj historiistoj de la antikveco.


La nomo de Kristo estas citita de la latina historiisto Publio Kornelio Tacito (56-123) en la 15-a libro de liaj ”Analoj” kiam li rakontas pri la persekutoj de la Nerono: li konigas ke la kristanoj estis originitaj de Kristo, kiu estis mortokondamnita sub Poncio Pilato[24].

Tacito, mencianta en du paragrafoj Kriston kaj kristanojn, skribas en la jaro 116. Li unuas en la asertado laŭ kiu iuj kristanoj ĉeestis en Romo jam en epoko de la imperiestro Nerono (54 al 68) kaj ke tiu ĉi, por eviti esti akuzata pri la incendio de Romo de 64, ilin kulpigis:

”Iujn el ili li prezentis kiel kulpulojn, kaj persekutis per tre rafinitaj torturoj kiujn la popolo, malamikante, ilin pro iliaj krimoj nomadis “Krestanoj” (latinlingva: subdidit reos et quaesitissimis poenis adfecit, quos per flagitia invisos vulgus Chrestianos appellabat. (Annales, XV, 44”.
La dua asertas ke la kredo kristana estis vaste konfesata en Romo kaj Judeo kaj ke Kristo estis mortokondamnita de la “prokuratoro Poncio Pilato”:

“La aŭtoro de tiu nomigo, Kresto, dum la regado de Tiberio (imperiestro ekde 14 ĝis 37), estis mortokondamnita de la prokuratoro Poncio Pilato; sed, malaperinta pormomente, la mortokaŭza superstiĉo denove eksplodis ne nur en Judeo, origino de la malbono, sed ankaŭ en la Urbo, kien el ĉiuloke kunfluas ĉiuj kruelaĵoj kaj hontaĵoj (Annales, XV, 44). (Laintinlingve: Auctor nominis eius Christus Tiberio imperitante per procuratorem Pontium Pilatum supplicio adfectus erat; repressaque in praesens exitiabilis superstitio rursum erumpebat, non modo per Iudaeam, originem eius mali, sed per urbem etiam, quo cuncta undique atrocia aut pudenda confluunt celebranturque”.

Temas, certe, pri priskribo pri kristanismo decide negativa, markita kiel “mortokaŭza superstiĉo” do “malmorala”, tiel ke malpli probablas ke ĝi estas interpolaĵo de la kristana epoko.

Tacito registras simple Kriston – grekaĵo el la hebrea Mesio – anstataŭ Jesuon, kaj atribuas al Poncio Pilato la ŝarĝon de prokuratoro, ŝarĝon malsaman ol tiu de prefekto kaj reganto atribuita al la sama persono en la Evangelioj kaj atestita en arkeologiaj evidentoj (Skribaĵo de Pilato).

En la du paragrafo estas eksprimata negatina juĝo pri la disvastiĝo de kristanismo.

Iuj esploristoj opinias ke Tacito sin bazis sur kristanaj fontoj, dum aliaj, inter kiuj Karl Adam, opinias ke Tacito, historia malamiko al la kristanoj kaj historiisto, rigore esploris pri la ekzekuto de Jesuo antaŭ ol pri tio registris. Eta malplimulto de fakuloj hipotezas ke la pasaĵo rilatanta al Poncio Pilato estas interpolaĵo flanke de tiuj kiuj celis surŝarĝi la tuta responson al Pilato.

Tiberio laŭ la raporto de Tertuliano redakti

Tertuliano (150-220) aludas en la “apologeticum” al la fakto ke la imperiestro Tiberio estus proponinta al la romia senato agnoski Jesuon kiel dion (la romianoj ofte enkorpigis en ilia Panteono diaĵojn de la popoloj venkitaj.
La propono estus malaprobita, kio, laŭ la raportisto, konstituigis la juran bazon por la postaj persekutoj kontraŭ kristanoj, sekvantoj de “kulto nelica”.

Fragmento de vekto de Porfirio [25]; konfirmas la informaĵon de Tertuliano.
Ne ĉiuj historiistoj, tamen, konsentas kun ĝia aŭtentikeco: Tertuliano, arda apologiisto kaj polemikisto povintus ĝin elpensi por apogi kelkajn siajn tezojn kaj plue li supaperigis nur post 160 jaroj. Laŭ aliaj, male, inter kiuj la juda Edoardo Volterra, Tertuliano, ĝuste ĉar kristano en jaroj de persekuto, ne havis intereson elpensi senatokonsulton kiu estis deklarinta kristanismo “superstiĉo nelica”. Eĉ, male, li havus la malan intereson ĉar ĝuste tiu senatokonsulto igis leĝaj la persekutojn kontraŭ kristanajn.
Se tio estus, kiuj konsilis kaj influis sur la senatatoj por ili tiel dekretis?

Reskripto de la imperiestro Hadriano redakti

Eŭsebio de Cezareo, en sia Prieklezia historio gastigas la responson de la imperiestro Hadriano al la prokonsulo de la provinco de Azio Quinto Licinio Silvano Graniano (aŭ al ties sekvulo Gaio Minucio Fundano) kiu en letero estis petinta kiel konduti antaŭ kristanoj anonime denuncitaj.[26] Hadriano respondas:
”Se tial la provincanoj kapablas klere subteni tiun petskribon kontraŭ kristanoj, en kondiĉoj en kiuj ili povu ankaŭ repliki en tribunalo, oni utiligu nur tiun proceduron, kaj ne opiniojn aŭ amaskriojn. Estas, fakte, ege oportune ke vi esploru la veron per proceso, se iu volus formaligi la akuzon. Tiam, se iu ilin akuzas kaj pruvas ke ili estis agantaj kontraŭ la leĝoj, vi decidu laŭ la graveco de la krimo; sed, vivu Herkulo, se iu kalumnie denuncas, pri tio esploru la gravecon kaj zorgu lin puni (IV.9, 2-3)”.

Imperiestro Marko Aŭrelio “Al si mem” redakti

Marko Aŭrelio Antonino, imperiestro ekde 161 ĝis 180, en verko titolita “Al si mem” enirigas flugan aludon al kristanoj [27]:
”Ho, kiel belas la animo kiu pace sintenas, kiam tempo estas ke ĝi malligiĝu el la korpo, aŭ estingiĝu, aŭ dissolviĝu aŭ transvivu! Sed tia dispozicio devenu el persona juĝo, kaj ne el simpla opozicio, kiel okazas por la kristanoj; ĝi estu, male, pripensita kaj inda tiel ke ankaŭ aliaj povu pri ĝi persvadiĝi, sen teatreco”. (M. Aŭrelio)

Letero de Publio Lentulo redakti

La letero de Publio Lentulo estus supozita raporto de romia prokuratoro de Judeo, en kiu li informus imperiestron Tiberion pri Jesuo, pri tiu priskribante ankaŭ la fizikan aspekton. Ĉiuj historiistoj konsentas pri ĝia apokrifeco. Pri tiu persono, fakte, neniu scias, eble li ne ekzistis.

Oracio de Fronto redakti

Marko Minucio feliĉo, en sia Octavius de fino de la 2-a jarcento), citas Oracion kontraŭ kristanoj de Marko Kornelio Fronto, difinante tiun lastan "nevidatestanto kiu liveru sian atestaĵon, sed nur deklamanto kiu volas lanĉi ofendegon"[28], pro siaj senhonorigaj akuzoj kontraŭ la kristanaro. La atakparolo, kiu celis inciti la popolon kontraŭ la sekvantaro de la nova religio, eble meritas esti enkadrita inter la persekutoj lanĉitaj kontraŭ la kristanaro sub la regno de Marko Aŭrelio (161-180)[29]. Reiras al tiu epoko, aparte, la epizodoj de popola perforto kontraŭ la kristanoj de Izmiro, Vieno kaj Liono[30].
La oracio povas esti rekompilita, grandlinie, sur la bazoj de citaĵoj:[31].

”Ili kolektante el la plej malhonora popolaĉa feĉo la plej sensciulojn kaj la etklasajn virinojn, troinklinajn ekmordi pro la febleco de ilia sekso, amalgamas bandon de malbonega konspiro, kiu kolektiĝas en noktaj klikoj aŭ nehumanaj bankedoj, ne kun la celo plenumi riton, sed por kanajlaĵo; genttipo kiu emas sin kaŝi kaj fuĝi de la lumo, silenta en la publiko kaj babilema en la sekreto. Ili malŝatas sammaniere la altarojn kaj la tombojn, mokas la diojn, ridindigas la sanktajn ritojn; kompatas la sacerdotojn (se licas tion diri), preterlasas la publikajn ŝarĝojn kaj la honorajn purpurojn, ili kiuj estas preskaŭ senvestaj! [...] Ili sin rekonas en distingiloj kaj signoj kaj reciproke sin amas preskaŭ antaŭ ol ili sin konatiĝas: regnas, fakte, inter ili speco de religieco senbrida, kaj ili sin nomas sendistinge fratoj kaj fratinoj, tiel ke, sub la mantelo de la sankta nomo, ankaŭ la kutima seksemo fariĝas incesto. Tiamaniere ilia vana kaj stulta superstiĉo fieras pri krimoj. Rilate ilin, se ne estus almenaŭ io da vero, ne cirkulus insistega onidiro tiel terura, pri kiu oni pardonpetu antaŭ ol oni pri ĝi parolu. Mi aŭdas diri ke ili veneras konsekritan kapon de maldeca besto, azeno, mi ne scias pro kia konvinko: religio inda kaj prospera inter tiaj kondutoj! Aliaj rakontas ke ili veneras kaj adoras la generilojn de la sacerdote celebranto mem, kvazaŭ por adori la naturon de tiu kiu ilin generis: mi ne scias ĉu la suspekto estas pravigita, sed certe oni detaligas pri ilia kaŝitaj noktaj ritoj! Kaj kiu al ni diras ke ilia kulto koncernas viron punitan per la supera torturo de la lignoj de la kruco, kiuj konstituas la funebrajn substancojn de ilia liturgio, tiu ankaŭ alskribas al tiuj kanajlaj kaj koruptaj uloj la altarojn kiuj plej al ili konvenas por ke ili adoru kion ili meritas. Rilate la inicadon de la novadeptoj, komuna onidiro estas tiom abomenekscita kiom diskonata:
”Infano surŝutita per faruno, por trompi la nelertulojn, estas metata antaŭ tiuj kiuj devas esti inicitaj al ritoj. Invitita trudi batojn kvazaŭ ili estus senofendaj, la infano estas mortigita de iniciatito per fendoj provokitaj hazarde kaj senscie pro tio ke supre staras la faruno. Horordirende, ili el la mortigito suĉas la sangon, ili dividas avide inter si la membrojn, kaj sur tiu viktimo fiksas pakton, reciproke engaĝiĝas observi la sekreton motivite de la kompliceco en tiu krimo. Tiaj iliaj ritoj, la plej damaĝaj inter la sakrilegiaj. Ilia bankedo, estas sufiĉe konata: ĉiuj parolas pri ĝi diversenhave, kaj tion klare atestas oracio de nia retoro de Cirta. Ili banketcele kuniĝas en solena tago kun ĉiuj gefiloj, fratinoj, patrinoj, personoj de ĉiu sekso kaj ĉiu aĝo. Tie, post abunda bankedo, kiam la festenantoj jam varmiĝis kaj, inter la vinfumoj, febro de incesta volupto ilin bruligas, hundo legita al kandelingo estas incitita per lanĉo de kuko por ke ĝi unusalte sin lanĉu trans la limon al ĝi permesitan.
”Tiel, post estingo de la lumilo kiu egaligis ĉion kperceptitan, ili ekglonĝas en kuniĝojn de pereiga avido en la tenebroj kiuj nuligas la pudoron, hazarde partneriĝante kun incestuloj, almenaŭ konsente, ĉar en la dezirego ĉiuj celas al tio kio povas prezebtiĝi al ĉiu. (Octavius VIII,4-IX,7; Ed. J. P. Waltzing, Louvain, 1903).[32]

Satyricon de Petronio redakti

Ne estas akordo inter la historiistoj pri la eblaj aludoj al la kristanoj kaj al la Evangelio laŭ Marko en la Satyricon de Petronio[33]
”Portu ankaŭ unkventon kaj gustindaĵon el tiu amforo, per kiu mi volas ke estu lavataj miaj ostoj” [...] Tuj li malfermis la vazeton da nardo, unktis nin ĉiujn kaj diris: “Mi esperas ke ĝi povu tiom plaĉi al mi, morta, kiom al mi, viva”. Poste ordonis ke estu surverŝita vino en la kruĉo kaj diris: “Agu kvazaŭ vi estus invititaj al miaj funebroj”.
Tiuj pasaĵoj montras similaĵojn kun la Evangelio laŭ Marko (14,3-9): 3 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon. [34]

Alia pasaĵo povus havi evangeliajn referencojn: “Dum li diris tiaĵojn, malsovaĝa koko kantis, Malkvietigita pro tiu voĉo, Trimalciono ordonis ke oni verŝu vinnn sub la tablon kaj ke ankaŭ la lucerno je ĝi estu surŝutita. Poste pasigis la ringon al la dekstra mano kaj diris: “Ne senkiale tiu trumpetisto donis la signalon; fakte aŭ eksplodas incendio, aŭ kelka el la najbaroj devas morti. Foriĝu ĝi el ni! Pro tio, kiu kunportos al mi tiun akuzanton ricevu premion”. Rapide oni portis kokon el najbara hejmo, kiun Trimalciono kuirigis en poto”. (Satyricon LXXIV, 1-4)
Ci tie la koko estas vidata kiel signo de misŝanco, kontraŭe ol ĉe la greka kaj roma tradicio en kiu la kokkanto simbolas la venkon: kaj similas al la epizodo de la perfido de la apostolo Petro, priskribita en la kvar Evangelioj (Mt 26,69-79; Mk 14,66-72; Lk 22,54-62; Jo 18,25-27).

Ankaŭ la rakonto de la matrono de Efeso ŝprucas suspekton de aludo: ”Efesa matrono, [...] fariĝinte vidvino, [...] loĝe sekvis la forpasinton eĉ en la tombo. [...] Samtempe la provincestro ordonis ke estu krucumitaj friponegoj ĝuste apude de la tombo en kiu la matrono priploradis la ĵuse kadavriĝintan edzon. La sekvan nokton, kiam soldato kiu gardadis la krucojn por ke neniu forprenu la korpojn por ilin entombigi, rimarkis lumon brilantan inter la tomboj kaj aŭdis la ĝemon de plorantino [...] Li volis scii kiu li estus kaj kion li farus, malsupreniris, do, en la tombon. [...] Tial ili kuŝis kune ne nur tiun nokton en kiu estis plenumita ilia himeno, sed ankaŭ la sekvan kaj la trian tagon, certe zorgante teni fermitaj la pordojn de la tombo. [...] Sed la parencaro de unu el la krucumitoj, konstatinte malpliigita la gardadon, malaltigis la alkroĉiton kaj lin honoris per la ekstrema ofico. Kaj kiam, la sekvan tagon, la soldato [...] vidis krucon senkadavran, terurite pro la puno, ekrakontis al la virino la okazintaĵon. [...] Ŝi tiam diris ke oni prenu la korpon de sia edzo el la kesto kaj ĝin pendigu sur la kruco igita senkorpa. La soldato profitis de la talento de la lertega virino, kaj la sekvan tagon la popolo miradis sin demandante kiel tiu mortinto sukcesis supreniri la krucon”. (Sat. ĈI-ĈII)

Tamen, ĉiuj tiuj pasaĵoj povas esti interpretitaj sendepende de la Evangelioj, aŭ eblas, ekstremmale, interpreti la Evangeliojn dependaj de Petronio; ĉiukaze se oni akceptas ke esploriĝas rilaton inter Satyricon kaj kristanismo, multaj ties pasaĵoj povas esti legita sammaniere.

Tekstoj grekdevenaj redakti

Epikteto en “Disertacio” de Arriano redakti

En la “Disertacio” de la stoika filozofo Arriano (95 ĉirkaŭ – 175 ĉirkaŭ) estas raporto pri unu el la instruaĵoj de la majstro Epikteto, kiu parolaqante pri la morto, indikis la “galileojn” (aludante eble al la kristanoj) kiel ulojn kiuj pri ĝi ne timas:[35] ”Ankaŭ pro frenezo iu povas rezisti kontraŭ tiaĵoj (agoj plenumitaj de tiranoj, ndt) aŭ pro obstino, kiel okazas ĉe la Galileoj”. (Dis. al Arriano IV, 6, 6)

Galeno en "Historio antaŭislama" de Abulfida redakti

Abulfida en la "Historia pri epoko antaŭa al Islama epoko" registras juĝon de Galeno (129216) pri kristanoj:
[36] ”La plej granda parto de la homoj kapablas kompreni per sia menso pruvan paroladon konsekvencan, por kio ili bezonas, por esti edukitaj, mitojn. Tiaj ni konstatas en nia epoko la homoj nomataj kristanoj eltiri sian kredon el mitoj. Ili, tamen, plenumas la samajn agojn de la veraj filozofoj, Fakte, ke ili malŝatas la morton kaj ke, puŝite de ia malinklino, abomenas la karnajn plezurojn, ni tion havas antaŭ la okuloj. Troviĝas, fakte, inter ili kaj viroj kaj virinoj kiuj laŭlonge de la tuta vivo sin abstinis pri la seksaj kuniĝoj; kaj estas ankaŭ kiuj tiel progresis en la dominado kaj direktado de la animo, kaj en la plej tenaca serĉo de la virto, ĝis en nenio cedi kompare kun la veraj filozofoj”. (|De sentent.[37])

Galeno havas ne nur pozitivan vizion pri kristanoj:
”Neniu senpripense dekomence, kvazaŭ estus unubapte alveninta al la doktrino de Moseo aŭ Kristo, akceptu nepruvitajn leĝojn, en kiuj oni nenikaze devas kredi [...]”. (De differentia pulsuum libri quattuor II, 4 e III, 3).

Letero de Mara Bar Sarapion redakti

La letero de Mara Bar Serapion estis skribita de Mara bar Sarapion, siria stoikulo, kiam estis emprizonigita en romana karcero, al sia filio. Tiu letero estis varie datita, ekde 73 ĝis 260.[38] En tiu letero oni temas pri mortigo de tri saĝaj homoj kaj unu el ili estos iddentigita kun Jesuo.
”Al kio utilis al la hebreoj mortigi ilian saĝan reĝon, se konsideri ke la regno estas poste forprenita de ili. [...] nek Sokrato mortis, danke al Platono; nek Pitagoro, danke al la statuo de Junono. Eĉ nek la saĝa reĝo, danke al la nova leĝo kiun li doni”.

Lukiano el Samosata redakti

Lukiano el Samosata (120 ĉirkaŭ – 186 ĉirkaŭ) informas pri sinmortigo de Peregrino Proteo intermitante diversajn aludojn al kristanoj kaj al ilia unua “leĝofarinto”: "[39]
”Tiam Proteo eksciis pri la mirakla doktrino de la kristanoj, frekventante en Palestino iliajn sacerdotojn kaj skribistojn. Kaj el tio kio? Abrupte li ilin ĉiujn reduktis al la kondiĉo de infanoj, ĉar mem tutesole estis profeto, majstro kaj gvida de iliaj renkontiĝoj, interpretadis kaj eksplikadis iliajn librojn, kaj je tiuj li kompilis diversajn, kaj ili lin veneradis kiel dion, je li ili sin servis kiel je leĝofaranto kaj lin levadis al protektanto simila al tiu kiun ili veneras ankoraŭ nun, nome la homo kiu estis krucumita en Palestino pro la kreo de tiu nova religio.
”Persvadiĝis, fakte, tiuj preterlertuloj esti tutecerte nemortemaj kaj laŭeterne vivantaj, pro tio ili malŝatis la morton kaj plejgranda parto al ĝi sin konfidis spontanee. Krome, la unua leĝofarinto ilin konvinkis ke ili estas ĉiuj fratoj unu de la aliaj, sekve ili forlasis la grekajn diojn, ĉiujn unubate, kaj ekadoris la saman sofiston kiu estis krucumita kaj sin kondutis laŭ liaj leĝoj. Ili malŝatas, tial, sendistinge ĉiun bonaĵon kaj ĝin konsideras porĉiam, kutimiĝinte al tiu konduto tute senmotive. Se, do, alvenas ĉe ilin ĉarlatano kaj trompanto, kapabla profiti la okazojn, tiu povas facilege riĉiĝi, mistifikante tiujn stultajn hmojn”. (De morte Per. XI-XIII).

Kelso en la "Parolado verdira" redakti

Filozofo Kelso, en la dua jarcento, polemikas kontraŭ kristanoj en sia verko “Parolado verdira” (Λόγος Ἀληθής = Alethès lógos). Tiu verko atingis la nunan epokon pere de la "Contra Celsum" de Origeno, en kiu la aŭtoro reproduktas diversan pasaĵojn por ilin refuti.[40]

En iuj citaĵoj li rekte pritraktas Jesuon. Ekzemple: Puŝite de la malriĉeco, li elmigris al Egiptio por prilabori la panon, kaj instruiĝinte, tie, pri la artoj de la okulto en kiuj elstaras la egiptoj, revenis ĉe la siajn tutfiera pro la lernitaj artoj, kaj sin proklamis mem Dio puŝite de ili”. (Alethès lógos, I, 28).
”Jesuo kunigis ĉirkaŭ si dek aŭ dekunu personaĉojn, la plej aĉajn inter la “publikanoj kaj maristoj”, kaj kun ili trairadis ien kaj tien, malnoblege kaj malpurege pluktenante proviĵaĵoj”. (Alethès lógos, I, 62)
”Tiu al kiu vi donis la nomon “Jesuo” reale nenio estis ol ĉefo de rabistoj, kies mirakloj kiujn vi al li atribuas nenio estis ol manifestacioj realigataj laŭmagie kaj eksoteraj artifikoj. La vero nestiĝas en la fakto ke tiuj supozitaj faroj nenio estas ol mitoj kiun vi mem kreis sen tamen revesti viajn mensogojn per la forto de la vero. Estas sciate ĉe ĉiuj ke tio kion vi skribis estas la rezulto de konstantaj remanipuladoj aranĝitaj sekve de kritikoj kontraŭ lanĉitaj”. (Celso, Contro i Cristiani, traduzione, premessa e note di Rizzo S., Biblioteca Universale Rizzoli, 1989).

Notoj redakti

<referencoj/>

Eksteraj ligiloj redakti

  • [4] Latina teksto de Satyricon

Notoj redakti

  1. Gerd Theissen kaj Annette Merz, cititaj en John Dickson, Alla ricerca di Gesù. Le indagini di uno storico, Edizioni San Paolo, Milano, 2011.
  2. Estas uzata ĝuste la vorto cru x crucis
  3. Voltaire en sia Filozofia Vortaro konfirmis per nova argumento kion jam rimarkigis aliaj esploristoj, nome ke la tekstaĵo ne kongruas kun la hebrea ortodoksio de la aŭtoro.
  4. Vidu ĉe J. Dickson, Alla ricerca di Gesù. Le indagini di uno storico, Edizioni San Paolo, Milano, 2011. Ekzemplo de serĉisto kiu inklinas al la interpolado de iuj pasaĵaj eroj estas, inter aliaj, John Dominic Crossan, Gesù. Una biografia rivoluzionaria. Krome multaj ekleziuloj almenaŭ dubas.
  5. Étienne Nodet, Serge Badet
  6. E. Schürer, The History of the Jewish People in the Age of Jesus Christ (175 B.C.- A.D. 135), 4 vols., Edinburgh: T.& T.Clark, 1973-87; H. Chadwick, The Early Church, 2nd edition, London: Penguin, 1993.
  7. Eseo entenata en SHLOMO PINES - AN ARABIC VERSION OF THE TESTIMONIUM FLAVIANUM AND ITS IMPLICATIONS - THE ISRAEL ACADEMY OF SCIENCES AND HUMANITIES - JERUSALEM 1971.
  8. Trifone Giudeo
  9. Vidu: Giuseppe Ricciotti, "Vita di Gesù", Mondadori
  10. Preterpase, oni povas rimarki ke tiu preĝaĵo ne povus esti eldirita de kristanoj, kiuj male preĝas por la konvertiĝo de la herezulo, ne por lia puno ĉar Jesuo etendas sian amon al ĉiuj homoj (Johano 10).
  11. Vidu [1]. Fontoj: J. MAIER, Gesù Cristo e il cristianesimo nella tradizione giudaica antica, Brescia, 1994, p. 63, con altri passi paralleli; R. PENNA, L'ambiente storico culturale delle origini cristiane, Bologna, 1984, p. 248; Pritrakto pri tiu preĝo: E. SCHÜRER, Storia del popolo giudaico al tempo di Gesù Cristo, vol. II, Brescia, 1987, pp. 547-554, kie troviĝas traduko de la du redaktoj, babilona kaj jesrsalema, kaj plenkompleta bliografio.
  12. Oni vidu kiel la nomo, kaj literaligo similas al la nomo aludanta Jesuon en la Babilona Talmudo.
  13. Italligva koresponsaĵo inter Plinio kaj Trajano
  14. Luigi Cascioli kaj Guy Fau, ambaŭ subtenantoj de la historia ekzisto de Jesuo, opinias ke Plinio ne referencas al kristanoj sed al Esenoj, sed la dokumentoj diras “kristanoj”.
  15. Vidu: Colin M. Wells, "L'Impero Romano", Il Mulino, 1984; C. Barbagallo, "Storia Universale. Roma." Volume II, Parte II, UTET, 1964, p. 1396-1397; Chester G. Starr, "Storia del mondo antico", Edizioni CDE, 1983, p. 620.
  16. La vorto “superstiĉo” havis tiam malsaman signifon ol la nuna, kaj indikis ion fremdan kaj aldonaĵan al la tradiciaj religioj.
  17. Tiu verko de Suetonio estas la unika lia alveninta ĝis nin integra
  18. Suetonio,[2].
  19. Iudaeos, impulsore Chresto, assidue tumultuantes Roma expulit” = Por tio ke Judoj, pro instigo de Kresto, konstante provokadis tumultojn.
  20. Pri la debato "Chrestus"-"Christus" vidu: Robert E. Van Voorst, "Jesus outside the New Testament: an introduction to the ancient evidence", 2000
  21. P. Lampe, "Christians at Rome in the first two centuries", p. 12-13, Continuum Books, Londono, 2003.
  22. Vidu: Augias kaj M. Pesce en "Inchiesta su Gesù", Mondadori, 2006
  23. Kelkaj opinias ke “Krestus” estus la nomo de epigono de iu esena-zelota komunumo ĉeesta en Romo al kiu adherus ankaŭ kiuj gastis Paŭlon el Tarsio (Agoj de la Apostoloj 17, 18). Ĉi-kaze, ankaŭ Paŭlo estus eseno! Tro la hipotezoj!, reagas komentantoj de la tradicia flanko!
  24. Cornelio Tacito
  25. (M. Sordi-I. Ramelli, Il senatoconsulto del 35 in un frammento porfiriano, p. 59 en Aevum 2004, vol. 78,1, pp. 59-6764: M. Sordi-I. Ramelli, Il senatoconsulto del 35 in un frammento porfiriano, p. 59; Von Harnack.
  26. Adriano Imperatore
  27. Marco Aurelio
  28. Octavius XXXI, 2
  29. Vidu. Karl Bihlmeyer - Hermann Tuechle, [3] Arkivigite je 2011-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Le persecuzioni dei cristiani da Nerone alla metà del 3° secolo], 1960, en "Storia della Chiesa", vol. I, Morcelliana.
  30. C.G Starr, "Storia del Mondo Antico", Editori Riuniti, 1977
  31. La historia kaj literatura problemo estas kribrata de P. Frassinetti, L'orazione di Frontone contro i Cristiani, en Giornale italiano di Filologia II, 1949, pp. 238-254
  32. Latina teksto: “Qui de ultima faece collectis imperitioribus et mulieribus credulis sexus sui facilitate labentibus plebem profanae coniurationis instituunt, quae nocturnis congregationibus et ieiuniis sollemnibus et inhumanis cibis non sacro quodam, sed piaculo foederatur, latebrosa et lucifuga natio, in publicum muta, in angulis garrula, templa ut busta despiciunt, deos despuunt, rident sacra, miserentur miseri (si fas est) sacerdotum, honores et purpuras despiciunt, ipsi seminudi! [...] Occultis se notis et insignibus noscunt et amant mutuo paene antequam noverint: passim etiam inter eos velut quaedam libidinum religio miscetur, ac se promisce appellant fratres et sorores, ut etiam non insolens stuprum intercessione sacri nominis fiat incestum. Ita eorum vana et demens superstitio sceleribus gloriatur. Nec de ipsis, nisi subsisteret veritas, maxime nefaria et honore praefanda sagax fama loqueretur. Audio eos turpissimae pecudis caput asini consecratum inepta nescio qua persuasione venerari: digna et nata religio talibus moribus! Alii eos ferunt ipsius antistitis ac sacerdotis colere genitalia et quasi parentis sui adorare naturam: nescio an falsa, certe occultis ac nocturnis sacris adposita suspicio! Et qui hominem summo supplicio pro facinore punitum et crucis ligna feralia eorum caerimonias fabulatur, congruentia perditis sceleratisque tribuit altaria, ut id colant quod merentur. Iam de initiandis tirunculis fabula tam detestanda quam nota est. Infans farre contectus, ut decipiat incautos, adponitur ei qui sacris inbuatur. Is infans a tirunculo farris superficie quasi ad innoxios ictus provocato caecis occultisque vulneribus occiditur. Huius, pro nefas! sitienter sanguinem lambunt, huius certatim membra dispertiunt, hac foederantur hostia, hac conscientia sceleris ad silentium mutuum pignerantur. Haec sacra sacrilegiis omnibus taetriora. Et de convivio notum est; passim omnes locuntur, id etiam Cirtensis nostri testatur oratio. Ad epulas sollemni die coeunt cum omnibus liberis, sororibus, matribus, sexus omnis homines et omnis aetatis. Illic post multas epulas, ubi convivium caluit et incestae libidinis ebriatis fervor exarsit, canis qui candelabro nexus est, iactu offulae ultra spatium lineae, qua vinctus est, ad impetum et saltum provocatur. Sic everso et extincto conscio lumine inpudentibus tenebris nexus infandae cupiditatis involvunt per incertum sortis, etsi non omnes opera, conscientia tamen pariter incesti, quoniam voto universorum adpetitur quicquid accidere potest in actu singulorum”.
  33. Petronio. Trimalciono diras:
  34. La aliaj versegoj de la rakonto: “4 Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo de la ŝmiraĵo? 5 Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi. 6 Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi. 7 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas. 8 Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo. 9 Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi”.
  35. Epitteto
  36. Galeno
  37. Pol. Platd. Fleischer, Leipzig, 1831, p. 109.
  38. angle Robert E. Van Voorst, Jesus Outside the New Testament: An Introduction to the Ancient Evidence, Wm. B. Eerdmans Publishing, 2000, ISBN 0-8028-4368-9, pp. 53-58.
  39. Luciano di Samostata
  40. Celso

Voĉoj kurilataj redakti