La historio de ĵazo etendiĝas trans preskaŭ 150 jaroj.

Prahistorio (19-a jarcento) redakti

En la dua duono de la 19-a jarcento en la sudo de Usono ekzistis stratmuziko-tradicio. La latunbandoj, nigrulaj sed ankaŭ blankulaj marŝbandoj, muzikis je variaj okazoj. La nigrulaj blovensemblej estis ĉefe influtataj de bluso kaj kreola muziko kaj miksis ĉi tiujn influojn kun eŭropa muziktradicio. La muzikon de ĉi tiuj tiel nomataj „marŝbandoj“ nun oni nomas praĵazo. Al ĝi mankis la individua improvizado kaj la svingo, kvankam ankaŭ tie oni akcentis la "malpezajn" taktotempojn (2 + 4). Ĝi trovis daŭrigon en nuntempa antikva ĵazo, kiun tamen - ekster Nov-Orleano - antaŭrange ludas blankulaj muzikistoj.

 
La marŝbando Olympia Brass Band

Proks. 1890 ekestis ragtimo (angla lingvo: ragged time, „disŝirita tempo“): Tio ĉi estis pianostilo fiksita en notitaj pecoj, je kiu la maldekstra mano anstataŭis la ritmogrupon de bando (Kontrabaso kaj gitaro). Ankaŭ tiu ne estis improvizata muziko, tamen el la streĉo inter traira kvaronpulso kaj sinkopa „ŝirita“ melodiaro jam ekestis iaspeca svingo. Ĉefkomponisto de ĉi tiu stilo estis Scott Joplin, kies plej fama ragtimo – „The Entertainer“ – denove populariĝis per la filmo „The Sting“ (1973).

Antikva ĵazo (ekde 1900) redakti

Kategoriigo de la diversaj ĵazstiloj kaj ties tempa alordigo estas nur malfacile ebla. La limoj inter la stiloj de pasiaantikva ĵazo estas fluaj, la momento de lia ekesto plejofte ne estas klare difinebla. Ankaŭ estas preskaŭ ne eble en multaj kazoj, diri pri souperrego de unu stilo dum certa periodo. Jena surlistigo pro tio nur proponas ioman maldetalan orientiĝon:

 
Sidney Bechet

La 26-an de februaro 1917 la blankula bando „Original Dixieland Jass Band“ de trumpetisto LaRocca sonregistris por la unua ĵazdisko entute. La 12-an de novembro 1925 la bando Hot Five de Louis Armstrong faris unuajn sonregistraĵojn: Je tio solooj de la instrumentistoj parte anstataŭas la kolektivimprovizadoj de la frua ĵazo. Jam en 1928 ĵazo ankaŭ en Eŭropo estis tiel populara, ke la konservatorio Hoch'sche Konservatorium en Frankfurto ĉe Majno fondis la unuan ĵazklasono tutmonde; ĝia instruisto fariĝis Mátyás Seiber.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti