Historio de Aŭstralio

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42.000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento. Tamen, ili supozis ke la aŭstralia tero estis neloĝebla kaj sekve ĝin ne koloniigis, lasante tiel malferman vojon por la postaj britaj ekspedicioj. La taksado de la aŭstralia historio estas temo de diskuto ankoraŭ nuntempe, aparte koncerne al la traktado de la aŭstraliaj praloĝantoj fare de la eŭropaj koloniantoj.

Historio de Aŭstralio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Kronologia
Prahistorio
1606–1787
1788–1850
1851–1900
Ekde 1945
Kronologio
Laŭ temo
Monarkio · Esplorado
Konstitucio · Federacio
Ekonomiko · Fervojo
Enmigrado · Indiĝenoj
Armeo · Diplomatio
Ŝtatoj, teritorioj kaj urboj
Novsudkimrio · Sidnejo
Viktorio · Melburno
Kvinslando · Brisbano
Okcidenta Aŭstralio · Perto
Okcidenta Aŭstralio · Perto
Suda Aŭstralio · Adelajdo
Tasmanio · Hobarto
Ĉefurba teritorio · Kanbero
Portalo pri Aŭstralio
vdr

Prahistorio redakti

 
Setlejo de orserĉantoj dum la epoko de la febro de la aŭstralia oro

La ĝusta dato de la unuaj homaj setlejoj en Aŭstralio estas ankoraŭ temo de debato. Tamen, oni kredas ke la aŭstralia tero estis loĝita de homoj antaŭ inter 42.000 kaj 48.000 jaroj; en tiu epoko estis periodo de amasa ekologia ŝanĝo kiu estis kaŭzita de homaj agadoj. La unuaj aŭstralianoj estis la praavoj de la aŭstraliaj aborigenoj de la aktualeco; ili alvenis tra pontoj de tero kaj maraj trapasejoj de malmulta longeco el Sudorienta Azio. La plej granda parto de ĉi tiuj personoj estis ĉasistoj-kolektistoj kun kompleksa parola tradicio kaj spiritaj valoroj bazitaj en la adorado de la tero kaj en la kredo de la tempo de sonĝo.

En 1603, la pastro Matteo Ricci, jezuito portugala kiu pasigis longan tempon en Ĉinio, mapigis la mondon konitan en la epoko. En la spaco kie lokus sin Aŭstralio, li notis: Neniu estis en ĉi tiu tero de la sudo, sekve ni scias nenion pri ĝi. Li skribis krome en ĉinaj karakteroj Tero de la Fajro kaj Tero de Papagoj, per kio li sugestis ke la ĉinoj konis aŭ eble eĉ estis vizitintaj Aŭstralion.

Eŭropa esploro redakti

 
Mapo de Nova Nederlando farita en 1699 de William Dampier.

La reĝo de Francio Ludoviko la 16-a sendis Jean-François de La Pérouse esplori Aŭstralion. Li envenis en Botany Bay en 1788.

La unuaj skribaĵoj pri la malkovro de la aŭstralia kontinento fare de eŭropaj esploristoj datiĝas de komencoj de la 17a jarcento. La unua eŭropa vidado de la kontinento estis farita en 1606 de la nederlanda naviganto Willem Janszoon, kiu navigis en Karpentaria Golfo en la ŝipo Duyfken. Tamen, iuj historiistoj asertas ke la hispana ekspedicio de Pedro Fernández de Quirós vidis la aŭstralian kontinenton monatojn antaŭe. Fakte, la naviganto Luis Váez de Torres apartenanta al la ekspedicio de Quirós, estis la unua kiu mapigis la markolon kiu portas lian nomon: Toresa Markolo. Aliflanke, la nomo de la lando kaj kontinento "Aŭstralio", venas de la loknomo "La Aŭstralio de la Sankta Spirito" kiun Quirós donis al la Insulo Sankta Spirito, kiu hodiaŭ dependas de Vanuatuo.

En 1770, la ekspedicio de la Endeavour sub la komando de la leŭtenanto James Cook navigis kaj mapigis la orientan marbordon de Aŭstralio, elŝipiĝante en la kontinento por la unua fojo en Botany Bay la 29an de aprilo de tiu jaro. Cook direktis sin poste al la nordo kaj, antaŭ ol marŝi, elŝipiĝis en la insulo Possession, en la toresa Markolo, la 22an de aŭgusto de 1770. Tie li postulis formale la orientan marbordon de Aŭstralio por la Reĝlando Britio kaj nomis ĝin Novsudkimrio. Pro tio ke la malkovroj de Cook ebligis la unuan eŭropan setlejon en la kontinento, li estas ofte populare konsiderata kiel la malkovrinto de la aŭstralia tero, kvankam la vera malkovro okazis pli ol 160 jarojn antaŭ la vojaĝo de Cook.

Je sia reveno al Anglio, li informis favore al tiuj teroj malkovritaj dum la ekspedicio kio generis intereson pri Aŭstralio konsiderita kiel la potenciala solvo por halti la problemon de troloĝateco de krimuloj en Britio, kiu estis pligravigita pro la perdo de la dektri amerikaj kolonioj,[1] kiu estis estintaj la destino por la transportado de kondamnitoj. Sekve, la 13an de marto de 1787, la dek unu ŝipoj de la Unua Floto eliris de Portsmouth, Anglio, al Botany Bay.

Setlejo kaj koloniado redakti

 
Mova mapo kiu montras la kreon de la malsamaj aŭstraliaj kolonioj.

Ene de la kolonioj de la brita krono de Novsudkimrio, establiĝis setlejo kaj punkolonio en Port Jackson (kiu nuntempe formas parton de Sidnejo) fonditaj de la kapitano Arthur Phillip la 26an de junio de 1788. Tiu dato fariĝis nacia festo nomita Tago de Aŭstralio. La Tero de Van Diemen, hodiaŭ konita kiel Tasmanio, estis fondita en 1803 kaj ĝi iĝis aparta kolonio en 1825. Britio postulis kiel propra la okcidentan parton de Aŭstralio en 1829. Apartaj kolonioj estis formataj de porcioj de Nova Sudkimrio: Suda Aŭstralio (1836), Viktorio (1851) kaj Kvinslando (1859). La Teritorio de la Nordo estis fondita en 1863 el parto de la provinco de Suda Aŭstralio. Viktorio kaj Suda Aŭstralio estis fonditaj kiel “liberaj”, ĉi tio signifas ke neniam estis punkolonioj, kvankam antaŭe al ilia fondo ili estis ricevintaj iujn prizonulojn devenantaj el Tasmanio sed neniam el Britio. Okcidenta Aŭstralio ankaŭ estis fondita “libera”, sed akceptis poste la krimulajn transportadojn pro la granda malabundeco de fontoj de laboro kiun ĝi suferis. Nov-Zelando estis parto de Novsudkimrio ĝis 1840, kiam ĝi iĝis kolonio por si mem. La transporto de prizonuloj estis iom post iom abolita en la tuta Aŭstralio inter 1840 kaj 1864.

 
Mapo de Sidnejo farita en 1789, la unua jaro post ĝia fondo.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350.000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj. La disiĝo de infanaj praloĝantinoj kaj iliaj familioj, pri kiu iuj historiistoj kaj indiĝenoj argumentas ke ĝi devus esti konsiderita genocido laŭ la juraj normoj de la aktualeco, eble faris pli malgrandan kontribuon en la popola katastrofo de la praloĝantoj.

Propra kolonia regado redakti

 
Flago de la Eureka Ribelo.

Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj akiris individue respondecan registaron, administrante la plimulton de iliaj internaj aferoj kvankam ili formis parton de la Brita Imperio. La Kolonia Oficejo de Londono plu tenis la kontrolon sur iuj demandoj, ĉefe internaciaj rilatoj, defendo kaj internacia mara trafiko.

Orimpetego ekis en Aŭstralio komence de la 1850-aj jaroj[2] kaj la Eureka Ribelo kontraŭ minpermesilaj impostoj en 1854 estis frua esprimo de civila malobeo.[3] Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj unuope akiris respondecan memgadon, ekadministrante plej el siaj propraj aferoj restante parto de la Brita Imperio.[4] La Kolonia Oficejo en Londono retenis kontrolon de kelkaj aferoj, ĉefe de eksterlandaj aferoj,[5] defendo,[6] kaj internacia navigado.

Ŝtatigo kaj mondmilitoj redakti

 
Malfermo de la Parlamento de Aŭstralio en 1901.

La 1a de Januaro 1901, la federaciigo de la kolonioj estis plenumita post jardeko de planado, konsultado kaj voĉdonado.[7] Tio establis la Komunumo de Aŭstralio kiel dominio de la Brita Imperio.[8] La Federacia Ĉefurba Teritorio (poste renomita kiel Aŭstralia Ĉefurba Teritorio) estis formita en 1911 kiel la loko por la futura federacia ĉefurbo de Kanbero. Melburno estis provizora sidejo de registaro el 1901 al 1927 dum Kanbero estis konstruita.[9] La Norda Teritorio estis transferita el la kontrolo de la sudaŭstralia registaro al la federacia parlamento en 1911.[10] En 1914, Aŭstralio aliĝis al Britio por lukti en la Unua Mondmilito, kun la elteno kaj de la velkanta Komunuma Liberala Partio kaj la kreskanta Aŭstralia Laborista Partio.[11][12] Aŭstralianoj partoprenis en multaj el la ĉefaj bataloj de la Okcidenta Fronto.[13] El ĉirkaŭ 416,000 partoprenantoj, ĉirkaŭ 60,000 mortiĝis kaj aliaj 152,000 estis vunditaj.[14] Multaj aŭstralianoj konsideras la malvenkon de la ANZAC ĉe la Batalo de Kalipolis kiel la nasko de nacio — fakte ties ĉefa milita agado.[15][16] La Kampanjo de la Kokoda Vojo estas konsiderata de multaj kiel analoga nacio-difina evento dum la Dua Mondmilito.[17]

La Statuto de Westminster 1931 de Britio formale finigis plej el la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj la UR. Aŭstralio adoptis ĝin en 1942,[18] sed ĝi estis retroenigita al 1939 por konfirmi la validecon de la leĝaro aprobita de la Aŭstralia Parlamento dum la Dua Mondmilito.[19][20] La bato pro la malvenko de Unuiĝinta Reĝlando en Azio en 1942 kaj la minaco pro ebla japana invado okazigis la turnon de Aŭstralio al Usono kiel nova aliancano kaj protektanto.[21] Ekde 1951, Aŭstralio estis formala milita aliancano de Usono, laŭ la traktato ANZUS.[22] Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[23] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[24] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.[25] En referendumo de 1999, 55% el la voĉdonintoj kaj majoritato en ĉiu ŝtato malakceptis proponon iĝi respubliko kun prezidento nomumita de du trionoj de voĉdonoj en ambaŭ ĉambroj de la Aŭstralia Parlamento. Ekde la elekto de la registaro Whitlam en 1972,[26] estis plibonigo en la eksterlanda politiko de Aŭstralio pri la ligiloj kun aliaj landoj de la Pacifika Bordo, dum retenado de ligiloj kun la tradiciaj aliancanoj kaj komercaj partneroj.[27]

Referencoj redakti

  1. Norval Morris kaj David J. Rothman, eld. The Oxford History of the Prison: The Practice of Punishment in Western Society (1995) p. 76.
  2. Davison, Graeme; Hirst, John; Macintyre, Stuart (1999). The Oxford Companion to Australian History. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553597-9, pp. 283–85.
  3. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp.227–29.
  4. Davison, Hirst kaj Macintyre, p. 556.
  5. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 138–39.
  6. "Colonial Defence and Imperial Repudiation", 13a de Novembro 1860. Kontrolita 4a de Aprilo 2010.
  7. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 243–44.
  8. History of the Commonwealth. Commonwealth of Nations. Alirita 16a de Februaro 2015.
  9. . When Melbourne was Australia's capital city. University of Melbourne (25a de Junio – 9a de Julio 2007). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo 2010. Alirita 29a de Marto 2010. Arkivigite je 2008-09-12 per la retarkivo Wayback Machine
  10. (1957) Official year book of the Commonwealth of Australia. Australian Bureau of Statistics.
  11. Macintyre, Stuart (1986) The Oxford History of Australia, vol. 4, p. 142
  12. C. Bean Ed. (1941). Volume I – The Story of Anzac: the first phase Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, First World War Official Histories, dekunua eldono.
  13. First World War 1914–1918. Australian War Memorial. Arkivita el la originalo je 7a de Decembro 2006. Alirita 5a de Decembro 2006. Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Tucker, Spencer. (2005) Encyclopedia of World War I. Santa Barbara, California: ABC-CLIO, p. 273. ISBN 1-85109-420-2.
  15. Macintyre, Stuart (2000). A Concise History of Australia. Cambridge, U.K.: Cambridge University Press, pp. 151–153, ISBN 0-521-62359-6.
  16. Reed, Liz. (2004) Bigger than Gallipoli: war, history, and memory in Australia. Crawley, WA: University of Western Australia, p. 5. ISBN 1-920694-19-6.
  17. (1997) “Gallipoli, Kokoda and the Making of National Identity”, Journal of Australian Studies 53 (1), p. 148–60. 
  18. Davison, Hirst kaj Macintyre, p. 609.
  19. Statute of Westminster Adoption Act 1942 (Cth). National Archives of Australia. Alirita 28a de Julio 2014.
  20. Statute of Westminster Adoption Act 1942. ComLaw. Alirita 30a de Marto 2010.
  21. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 22–23.
  22. Davison, Hirst kaj Macintyre, p. 30.
  23. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 338–39, 681–82.
  24. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 442–43.
  25. Australia Act 1986. Australasian Legal Information Institute. Alirita 17a de Junio 2010.
  26. Woodard, Garry, "Whitlam turned focus on to Asia", The Age, 11a de Novembro 2005. Kontrolita 30a de Marto 2010.
  27. Thompson, Roger C.. (1994) The Pacific Basin since 1945: A history of the foreign relations of the Asian, Australasian, and American rim states and the Pacific islands. Longman. ISBN 0-582-02127-8.

Eksteraj ligiloj redakti