Historio de Belgio

La historio de Belgio tradicie dividiĝis en du grandaj epokoj. La unua el tiuj estas tiu kiu enhavas la historion de la aro da teritorioj kiuj formos la jaron 1830 la Ŝtaton de Belgio akurate dirite (ĉar neniam ĝis tiam estis vere sendependa stabile laŭlonge de tiu periodo). La dua plusekvas la ĉenon de eventoj post tiu dato, kiu konsistigas la naskon de Belgio kiel sendependa ŝtato politike kaj teritorie.

(1) nederlandaj ŝipoj surirantaj hispanajn galeroj en la Batalo de la Mallarĝaj Maroj en 1602; (2) Flandra flago kaj emblemo de flandra naciismo; (3) Memportreto de la flandra pentristo Rubens kun sia edzino Isabella Brant; (4) Unua lokomotivo enkondukita sur belga grundo dum la Industria Revolucio; (5) Fizika misuzo de belgaj kolonianoj kun vipo enmane en la malfrua  19-a jarcento en la Belga Kongo; (6) Flago de Eŭropa Unio, projekto inspirita de Benelukso
Nuntempa Belgio.

Generalaĵoj redakti

La historio de Belgio estas ligata al tiu de la aliaj ŝtatoj de Benelukso. Iom post iom la aro de ŝtatetoj situantaj inter la estontaj Francio kaj Germanio estis kunigitaj en unusolan ŝtaton de la Dukoj de Burgonjo. Tiu unuigo ekis en 1384 kaj finiĝis nur en 1443. La teritorioj estis nomitaj kiel la Malaltaj Landoj ("Belgica" en latina lingvo).

Dum la 16-a jarcento kaj kiel konsekvenco de la Reformacio, la nordaj provincoj proklamis sian sendependigon. Ekde tiam oni devas diferencigi inter jenaj ŝtatoj:

  • La Norda Nederlando: Protestanta kaj sendependa ŝtato; kio poste estos nomita simple nur Nederlando.
  • La Suda Nederlando: Katolika ŝtato regata de fremdaj registoj ĝis 1789 (de la dinastio de la Habsburgoj: unue de hispanoj, poste de aŭstroj. Inter 1789 kaj 1830, tiu Suda Nederlando estis okupita de la francoj kaj de la nederlandanoj, antaŭ ol estiĝi sendependa kiel belga ŝtato. Fine, en 1839, parto de la tiama Belgio fariĝis nova ŝtato nome: el Grandduklando Luksemburgo.

Prahistorio kaj antikvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Prahistorio kaj Antikva epoko.

La plej antikvaj spuroj de homa ĉeesto en la teritorioj kiuj nune kunformas la aktualan Belgion estis trovitaj en Hallembaye (provinco Lieĝo) kaj datiĝas de antaŭ 800 000 jaroj. Ekde 250 000 ĝis 35 000 a. K. tiuj teritorioj estis loĝataj de la neandertala homo, ĉefe en la provincoj Lieĝo kaj Namuro. Ĉirkaŭ 30 000 a. K., la homo de Neandertalo foriĝas antaŭ la Homo sapiens.

 

La unuaj spuroj de la Bronzepoko datiĝas de la 1750 a. K.. En la 500 a. K., loĝataj de Keltoj, tiuj regionoj ricevas la influon de la mediteranea mondo kaj komercas kun ĝi. Ekde la 150 a. K., aperas la unuaj keltaj moneroj.

En "De Bello Gallico" de Julio Cezaro (volumoj 1 kaj 2 el 8) aperas la eko de la skribita historio de tiu ĉi regiono. La belgoj estis malfacile konkeritaj de Julio Cezaro dum kvin jaroj (57 a. K.) kaj ties regiono aldonitaj post ties konkero al Gallia, kaj poste estis nomitaj de la imperiestro Aŭgusto Cezaro per la nomo Gallia Belgica, kiu estis pli ampleksa ol la nuna Belgio ĉar enhavis parton de nunaj norda Francio kaj Svisio.

La romia ĉeesto havigas kvar jarcentojn de prospero al la regiono. La sekureco de la landlimoj kaj de la unuaj vojoj antaŭ la Ĝermanoj estis certigita de la legioj. La latina, uzata de romiaj funkciuloj, komercistoj kaj militistoj, iĝis tuj la ĉefa lingvo, anstataŭante la multnombrajn keltajn dialektojn. La kristanismo setlas rapide dum la 3-a jarcento.

La Mezepoko redakti

 
Eŭropo inter 919 kaj 1125

Post la grandaj invadoj de la 5-a jarcento, la regiono iĝis la kerno de la unua regno de la Frankoj, kies ĉefurbo estis Tournai. Ĉirkaŭ la jaro 500, Klodvigo la 1-a, reĝo de la Frankoj, ricevis la bapton kaj forlasis la urbon Tournai por iri al Parizo. Amasa kristanismo ekas en la jaro 630 pro helpo de keltaj monaĥoj.

Laŭ akcelo de Karolo la Granda, la valo de la rivero Mozo atingis statuson de politika kaj ekonomia centro de la Karola Imperio. Poste, la menciita imperio estis dividita inter ties tri filoj pro la Traktato de Verdun. Lotaringo unuiĝis al la Sankta Romia Imperio, kaj sur la estonta teritorio de Belgio disvolviĝis preskaŭ sendependaj politikaj estaĵoj kiel la graflandoj, kiel tiuj de Brabanto, Limburgo, Luksemburgo kaj Namuro.

Post la 10-a jarcento, la urboj ekdisvolviĝis, ĉefe en la Graflando Flandrio. La industrio de la lano sukcesis, kaj la transmara komerco pleje sukcesis kun la Hansa ligo. La regiono iĝis unu el la ĉefaj motoroj de la eŭropa ekonomio, kune kun Italio. La lano importiĝis el Anglio, kun kio oni starigis rilatojn kiuj graviĝos dum la estontaj konfliktoj inter la Kapetidoj kaj la Plantagenet. Tamen la urbaniĝo estas ankoraŭ malforta: nur la urbo de Nivelles estis konsiderebla vere urba. La aliaj internaj urboj, kiel Bruselo, Loveno kaj Meĥleno, ne estos veraj urboj ĝis la fino de la 10-a jarcento. En tiu epoko, la alfluantoj de la rivero Skeldo estis navigeblaj kaj la komerco inter Mozo kaj Rejno pliiĝis konsiderinde.

Tiu disvolviĝanta ekonomio ĉesas en la 14-a jarcento pro kelkaj krizoj kaj epidemioj de pesto. La loĝantaro stagnis aŭ eĉ malpliiĝis kaj en kelkaj urboj ne repliiĝos ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Krome okazis bataloj inter la reĝo de Francio kaj la komunumoj de Flandrio, dum la grafoj estis en unu aŭ alia flanko. En 1302, la franca garnizono de Bruĝo estis masakrita dum la ribelo de la Bruĝa Mateniĝo kaj la reĝa armeo estis ekstermita la saman jaron de la komunumaj milicoj en la Batalo de la oraj spronoj. Tiu batalo estas nune konsiderata kiel la naskiĝdato de la flandra nacio, kvankam la nuntempa Flandra Regiono kaj la tiama Graflando Flandrio koincidas nur parte. Filipo la 4-a de Francio atingis sian venĝon en la batalo de Mons-en-Pévèle la 18an de aŭgusto de 1304.

Nederlandoj:1384-1795 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malaltaj Landoj.
 
Mapo de la Burgonjaj Nederlandoj en 1477.

Burgundaj Nederlandoj redakti

Post la Centjara milito, la teritoriojn de la estonta Belgio (kun la escepto de la princlando de Lieĝo) kaj de la nuntempa Nederlando ricevas la dukoj de Burgundio. Burgundio estas dispartigita post la morto de Karlo la Sentima en 1477 kaj la Burgundaj Nederlandoj estis ekkontrolitaj de la Habsburgoj, kaj nomiĝas ekde tiam ankaŭ Habsburgaj Malaltaj Landoj. Karlo la 5-a naskiĝis en la jaro 1500 en Gento, heredanto samtempe de la Habsburgoj kaj de la hispana krono. Li mem konsideras sin kaj flandra kaj burgunda. Kiam li dividas siajn teritoriojn inter sia frato kaj sia filo, la Dek Sep Provincoj de la Nederlandoj iĝas posedaĵo de la Hispanio de Filipo la 2-a (Hispanio), kaj ekde tiam estas nomataj Hispanaj Nederlandoj.

En la 15-a jarcento, post la sabligo de Zwin, sed ankaŭ pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj, Antverpeno anstataŭigas Bruĝon kiel ĉefa haveno de la okcidenta Eŭropo.

La Guberniestro (nederlande Landvoogd au Gouverneur-Generaal) estis reganto de la Habsburga Nederlando (proksimume la teritorio de la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo, komence ankaŭ Nederlando) kiel reprezentanto de la monarĥo - la duko de Burgonjo ĝis 1549, la reĝo de Hispanio 1556-1706, kaj la arkiduko de Aŭstrio 1716-1794.

Hispanaj Nederlandoj redakti

Sub Filipo la 2-a de Hispanio, la Nordaj Nederlandoj, konvertitaj al kalvinismo, ribelis kaj atingis fine sian sendependecon laŭ la nomo de Unuiĝintaj Provincoj. La teritorioj kiuj formos poste Belgion kaj kelkaj sudaj provincoj pluestis hispanaj posedaĵoj post multnombraj tumultoj kaj la ekstermo de la anabaptistoj.

Tio forprenis el Antverpeno ties ekonomian povon. La urbo estis postlasita de la plimulto de ties loĝantaro, kiu forfuĝis ĝis la Unuiĝintaj Provincoj aŭ al la Sankta Romia Imperio. Nur poste Amsterdamo ĉefurbiĝos.

Laŭlonge de la 17-a jarcento la militoj de Francio unuflanke kaj Hispanio kaj la Unuiĝintaj Provincoj duaflanke, markis la aktualan landlimon inter Francio kaj Belgio. Pro la Traktato de Utrecht en 1713 Hispanion ricevis la Kapetidoj ĉe Filipo la 5-a, nepo de Ludoviko la 14-a. La Sudaj Nederlandoj, tiame sub la kontrolo de la nederlanda armeo, revenis al la povo de la Habsburgoj de Aŭstrio kaj iĝis la Aŭstraj Nederlandoj.

Aŭstraj Nederlandoj redakti

 
La Aŭstraj Nederlandoj en 1786.

Dum tiu epoko la koncepto "belgo" estis rilata al federismo de katolika lando ene de fremda imperio kaj signife pri la Sudaj Nederlandoj, sen inkludi la Princlandon de Lieĝo. Tiele, en 1792, la patriotoj de tiu princlando kaj la belgoj rifuĝintaj en Parizo kunvenis kiel "Komitato de la Belgoj kaj Lieĝanoj Unuiĝintaj" (sub la regado de Walckiers). Sed tuje la lieĝanoj konsideros sin kiel belgojn dum la sinsekvaj revolucioj.

La revolucioj:1789-1830 redakti

La revolucio de Lieĝo redakti

 
Detruo de la Katedralo Notre-Dame-et-Saint-Lambert de Lieĝo

La Revolucio de Lieĝo estas la periodo inter la jaroj 1789 kaj 1795, kio okazigos la malaperon de la princlando de Lieĝo post ok jarcentoj de ekzisto. Laŭ kelkaj historiistoj, la revolucio okazis dum malesto de la princepiskopo, ekde la 26-a de aŭgusto de 1789 ĝis ties reveno la 12-an de februaro de 1791. Laŭ tio la lieĝa revolucio estus la surogato de la Brabanta Revolucio en la Aŭstriaj Nederlandoj, kiu malsukcesis.

Laŭ aliaj, la lieĝa revolucio estus la respegulo de la Franca Revolucio kiu ekis samtempe en 1789 kaj laŭ tiu vidpunkto la revolucio en Lieĝo pludaŭris post la portempa reveno de la princepiskopo; tio akriĝis je la alveno de la revolucia armeo en 1792, kaj poste denove en 1794 pro la dua reveno de la francoj. La revolucio finiĝis en 1795 kiel rekta konsekvenco de la malapero de la princlando kaj de ties aliĝo al la Franca Respubliko.

Dum tiu epoko, la revolucio montris ekstremajn epizodojn, kiel ekzemple tiun de la detruo de la katedralo Saint-Lambert; sed ankaŭ promesplenajn: la deputitoj de la Lieĝa Konsilantaro, kiu decidos poste la eniron de la Princlando enen de Francio, estis elektitaj en 1792 per Universala voĉdonrajto.

La brabanta revolucio redakti

En 1789, la politikaj kaj religiaj reformoj kiujn klopodis la imperiestro Jozefo la 2-a provokis insurekcion. La parlamento de la Nederlandoj ne agnoskis ties povon. Tiu insurekcio koincidis kun la disiĝo de la imperia armeo post la malvenko ĉe Turnhout la 24a de oktobro 1789. Tiu brabanta revolucio naskas sendependismon en diversaj «ŝtatoj», kaj la kreon de la Konfederacio de la Belgaj unuiĝintaj ŝtatoj la 11an de januaro de 1790. La malakordo inter katolikoj kaj liberaluloj helpas la revenon de la aŭstriaj aŭtoritatoj.

Tiam estis enkarcerigita patrioto Louis de Potter, belga ĵurnalisto, kiu estis liberigita danke al la apogo de la profesoro Harsin. Potter estis kunportita triumfege al Bruselo de la loĝantoj de Kortrijk, Roubaix, Gento kaj ĉirkaŭaĵoj. De tiu epizodo devenas fama frazo de Potter kiu iĝis blazono de Belgioj: "Unuiĝo faras forton".

Louis de Potter estis elektita prezidanto popole. Sed kiam la eŭropaj ŝtatoj decidis elekti inter la reĝaj familioj ankaŭ reĝan familion por Belgio, Louis de Potter estis forigita kaj ekziliiĝis en Italion sen iu ajn povo porĉiame.

  La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Belgio redakti

Post tiu unua belga revolucio, unua belga sendependa ŝtato naskiĝis. Ties flago konsistis je tri horizontalaj strioj nome ruĝa, nigra kaj flava. Tiu flago estos reuzata dum la revolucio de 1830.

  La franca periodo redakti

 
La unua Franca Imperio (1811).

En 1792 la princlando de Lieĝo petis per siaj patriotoj rifuĝintaj en Parizo kaj en la Sudaj Nederlandoj, la liberigon de sia armeo post la Batalo de Jemmapes. La francoj organizis Belgion sub la regado de Louis-Ghislain de Bouteville du Metz, kiu forstelis la landon por financi la novan respublikon. La belgaj provincoj estis rekonkeritaj portempe de Aŭstrio en 1793 kun kunsento de la belga popolo, ĝenita de la fiagado de francoj. [1]

En 1794, la belgaj ŝtatoj reiĝis parto de la Franca Respubliko la 1a de oktobro de 1795 kaj la Princlando de Lieĝo iĝis definitive «belga». Kiam Napoleono iĝis konsulo, la estonta Belgio iĝis parto de la franca imperio. Dum la franca periodo, la karboregiono Valonio ĝuis sian propran industrian revolucion kaj iĝis unu el la plej industriaj regionoj de Eŭropo. La cetero de Belgio, ĉefe Flandrio, estis tiam malprogresa.

Belgio adoptis tiam la instituciojn de la Franca Revolucio: administrado, Franca civila kodekso, impostado por la Ŝtato kaj reformita sistemo de justico inter aliaj. Tamen la popolo suferis, ĉefe pro la religio kaj pro la deviga militservo. Pro tio, en la nuna provinco Lieĝo, la 6 % de la loĝantaro mortis en batalkampoj (6500 homoj). La uzado de la lokaj lingvoj kiel la flandra estis subpremita kaj la publikaĵoj en tiu lingvo estis malpermesata. La franca periodo finiĝis en 1815 pro la malvenko de Napoleono en Waterloo.

  La nederlanda periodo redakti

 
La Unuiĝinta Regno de la Nederlandoj

.

En la kongreso de Vieno de 1815, la tri grandaj venkintoj dispartigas Eŭropon inter si sen rimarki la ĵusnaskitan naciismon kaj sen konsulti la loĝantarojn. Tiele la teritorioj de la futura Belgio unuiĝis al tiuj de Nederlando por formi fortikaĵon norde de Francio. Kiel registo de tiu Unuiĝinta Regno de la Nederlandoj estas Vilhelmo la 1-a. Post la franca okupado tiele kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas an la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francujo kaj okcidente de Prusujo, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgujo.

La 18an de julio de 1815, la reĝo promulgis konstitucion por kunigi la du Nederlandojn. Norde la parlamentoj akceptis unuanime. Sude tio dependis de 1603 belgaj gravuloj: 527 voĉdonis "proe" kaj 796 "kontraŭe" (el tiuj 126 pro religia kialo); rezulto estis sufiĉe negativa je 60 % de la voĉoj. Tamen la oficiala kalkulado konsideris 280 sindetenojn kiel "proe", kaj same pri la 126 voĉoj "kontraŭe" pro religia kialo. El tio rezultis 933 "proe" kaj 670 "kontraŭe", tiel ke oni akceptis la konstitucion pro 58 %.

La unua konflikto estis logike religia, kaj la situacio estis inversa al tiu de 1581. La 3,5 milionoj da belgoj de la sudaj provincoj estis katolikoj en ŝtato regata de 2 milionoj de protestantoj de la nordaj provincoj kaj de ties reĝo. Krome, oni decidis la egalecon de religioj: la katolika pastraro sentis sin minacata kaj organizas opozicion ĉefe en Flandrio, kaj regata de la episkopo de Gento. Same kiel en 1581, la religio estis rekta kialo de la disigo de la Nederlandoj.

La dua antagonismo estas ekonomia: la liberaluloj perdis la eniron en la franca merkato, kaj devas konkurenci kun la libera komerco kun Anglio kaj ties disvolvigita industrio. Krome, la registaro favoris la investadon en la nordo kaj la reĝo eĉ bremsis la disvolvigon de la haveno de Antverpeno por favori la nordon. [2] Pro ĉio tio, en 1816 la ambasadoroj de Aŭstrio, de Rusio kaj de Prusio estis perdinta ĉian fidon en la kunigo de la 2 Nederlandoj. [3]

Paralele al tiuj du problemoj, la registaro estas plu kaj plu pli aŭtoritata, ĉefe kontraŭ la gazetarlibero kaj la katolika pastraro. La opozicio estos nur belga ĉar la liberaluloj de la nordo apogas sian reĝon, pro la troa proeco de tiu. La belgoj estis majoritato kaj oni ne volis ties povon. La fideleco al la nederlanda reĝo pludaŭros en Nederlando eĉ dum la kontraŭdemokrata reĝimo de Vilhelmo la 3-a.

La insurekcio de la belgoj estas tiam neevitebla, kaj helpas la dua tajdo de revolucioj en Eŭropo (en 1830). La burĝaro atingos la povon en aŭgusto de 1830 kaj estos apogata, kontraŭ la absolutisma fremda reĝo, de ĉiu tavolo de la socio (ekde la nobeluloj ĝis la kamparanoj). [4]

Tiam la lingva divido ne estis problemo por la unuigo de Belgio. Fakte oni agnoskis septembre de 1819 la nederlandan kiel oficiala lingvo (en la nederlandaparolantaj provincoj) ĉe la justico kaj la administrado, sed la lokaj lingvoj ne estis protektataj (kiel la germana en Luksemburgio). Krome, la valonoj ne sentis sin minacataj ĉar Vilhelmo la 1-a, spite esti reĝo de Nederlando, estis francaparolanto (kiel la plej parto de la tiama eŭropa burĝaro).

  La revolucio de 1830 kaj la sendependo redakti

 
Epizodoj de septembro de 1830, en la Placo de la Urbodomo de Bruselo (1835)

La 25an de aŭgusto de 1830, tuj post la Revolucio de Julio en Francio, Bruselo insurekciiĝis. La tumultoj ampleksiĝis al la tuta lando kaj la 27an de septembro la registara armeo de la Nederlandoj forigis la plejparton de siaj trupoj el la sudaj provincoj (nur la fortikaĵoj de Antverpeno, Maastricht kaj de Luksemburgo restis ĉe la nederlanda armeo.

Septembre oni formis provizoran registaron kiu redaktis Konstitucion por Belgio, kaj elektinte monarkion. La belga krono estis unue oferita al Ludoviko de Orleáns, duko de Nemours, filo de la reĝo Ludoviko-Filipo de Francio, kiu malakceptis por eviti diplomatajn konfliktojn. Oni planis eĉ situi Belgion kiel sendependa ŝtato ene de persona unio ĉirkaŭ la reĝo de Nederlando, sed tio fine estis malakceptata de la belga registaro, ĉefe pro malfaciligo de la konfliktoj (la 27an de oktobro la nederlanda armeo bombardis la urbon Antverpeno).

Belgio:1830-1914 redakti

Formiĝanta ŝtato redakti

La 4-an de oktobro 1830 provizora registaro proklamis la sendependecon de Belgio kaj la 3an de novembro estis elektita la belga nacia kongreso inter ĉirkaŭ 30 000 balotantoj. La 7an de februaro de 1831 oni aprobis la konstitucion de la nova ŝtato. La plimulto de la voĉdonintoj devenis el la franclingva burĝaro kaj la franca estis elektita kiel unusola oficiala lingvo. La ĝenerala tiama opinio estis, ke la francparolantoj estis la majoritato en Belgio, ĉar la franca estis la lingvo de la elito kaj de la reganta klaso kiu havis la politikan povon. La popolo uzis siajn regionajn lingvojn, en Flandrio la diversajn formojn de la nederlanda (flandra, brabanta, limburga) kaj en Valonio la valonan kaj pikardan.

La 4-an de novembro 1830 ekis konferenco en Londono pri la estonteco de Belgio: fine la grandaj potencoj decidis agnoski la sendependecon de Belgio la 20-an de januaro de 1831. Oni instalis monarkion kaj la krono estis donita al germana princo loĝanta en Britio, Leopoldo de Saksio-Koburgo-Gotha (onklo de la reĝino Viktorino de Britio), kiu iĝis Leopoldo la 1-a de Belgio la 21-an de julio 1831. Belgio deklaris sian neŭtralecon en la internacia politiko.

Historio de la landlimoj redakti

La landlimoj de Belgio ne estis definitive fiksitaj ĝis 1839 kiam okazis la disiĝo de Limburgo (provinco kreita en 1795 ĉe la teritorio de la Princlando de Lieĝo) kaj la sendependo de Luksemburgio kiel Granda Duklando (ĝis tiam la tuta Luksemburgio formis parton de Belgio, escepte la propra urbo Luksemburgo).

La Industria Revolucio redakti

En la 19-a jarcento, havinte karbon kaj feron, Belgio inicis sian Industrian Revolucion kaj dum iom da tempo ĝi estis la dua industria potenco en la mondo, malantaŭ Britio. La centro de la industria povo de la lando troviĝis en Valonio, kie jam antaŭe ekzistis antikva tradicio de elfosado kaj metalurgio de fero kaj karbo. La lando iĝis ankaŭ la dua produktanto tutmonde de ŝtalo kaj karbo.

La kolonia imperio redakti

 
Libera Ŝtato de Kongo, persona posedaĵo de la reĝo Leopoldo la 2-a.

La reĝo Leopoldo la 2-a, filo de Leopoldo la 1-a kaj reĝo ekde 1865 regis private la koloniigon de la Sendependa Ŝtato de Kongo kun la celo atingi prestiĝan kolonion por Belgio. La teritorio de la nuna Demokratia Respubliko Kongo estis transdonita al la registaro de Belgio nur en 1908 pro la premo de la internacia publika opinio pro la perforto kontraŭ la indiĝenoj.

Por akiro de kaŭĉuko, rubenoj, diamantoj, oro kaj eburo en granda kvanto, la indiĝenoj estis devigataj perforte labori kaj ekis reĝimo de teruro kaj masakroj de enteraj vilaĝoj. Kalkuloj inkludante la rektajn kaj la nerektajn viktimojn (pro malriĉigo de la lando) varias inter 6 kaj 10 milionoj da homoj.

Laŭ la belga konstitucio la registaro ne rajtis investi ŝtatan monon en siaj kolonioj. Tiele ĉio estis financata private aŭ de la propra kolonio. En 75 jaroj Belgio igis la kolonion de Kongo giganton agrikolan kaj minejan. Tamen la plej parto de la konga loĝantaro ne ĝuis la ekonomian kreskon. La salajroj estis malalategaj, la tradicioj estis anstataŭitaj de bazlernejoj, oni organizis faktan sistemon de rasapartigo. Ĉe Belgio dum multe da tempo oni faris politikon kaj propagandon patrecajn pri la kolonio de Kongo, respegulita ekzemple en verkoj kiel "Tinĉjo en Kongo", kiu gloriis la "civilizan mision" de Belgio. Tio daŭris almenaŭ ĝis la jardeko de 1930.

Belgio:1914-1945 redakti

La Unua Mondmilito redakti

 
Mapo de la fortika zono de Lieĝo.

En 1914 Germanio, kiu estis milite kontraŭ Francio, invadis Belgion por ataki la francajn armeojn ekde la nordo. La perforto kontraŭ la belga neŭtraleco provokis la eniron en militon de Britio. Male al la espero de la germanaj militistoj, la rezisto de la belga armeo rezultis forta. Fakte dekomence la germana armeo devis retroiri. Ili bezonis 15 tagojn kaj armeon de 100 000 homoj por venki la fortikaĵojn de Lieĝo. La belga armeo, estrata de la reĝo Alberto la 1-a, fine devis retiriĝi, kvankam kontraŭatakis en Antverpeno septembre. Tiu ne antaŭvidita rezisto de la belgoj malhelpis la planojn de la germanoj, kies celo estis trapasi rapide la belgan teritorion por ataki Francion, kiu tiele povis reordigi sian armeon.

Tamen, spite la reziston, Belgio estis entute okupita dum la milito. La belga registaro ekziliĝis en Le Havre. La kolonia armeo de Kongo deklaris la militon kontraŭ Germanio kaj atakis la germanajn koloniojn de Kameruno kaj Namibio danke al la helpo de la francaj, britaj kaj portugalaj kolonoj. Post la milito, Belgio atingis de la Ligo de Nacioj la fideikomison super Ruando kaj Burundio.

Dum la periodo intermilita (1918-1939) Belgio, kiel la cetero de Eŭropo, suferis la konsekvencojn de la Granda Ekonomia Depresio.

La Dua Mondmilito redakti

En 1940 Belgio estis denove okupita de Germanio. Post nova rezisto kontraŭ tre supera malamiko dum 18 tagoj en la batalo ĉe Liso, kie pereis ĉirkaŭ la duono de la belga armeo, la reĝo Leopoldo la 3-a decidis kapitulaci, kontraŭ la opinio de la belga registaro ekzilita en Londono. Multaj konsideris tiun decidon de la belga reĝo kiel perfidon, dum aliaj konsideris ĝin montro de solidareco por la soldatoj kaptitaj de la invadantoj. La reĝo restis en Belgio kiel milita prizonulo kaj malakceptis oficialajn funkciojn eĉ oferitaj de Adolf Hitler fine de 1940.

La Belga registaro en Londono (en franca: Gouvernement belge à Londres, en nederlanda: Belgische regering in Londen), konata ankaŭ kiel registaro Pierlot la 4-a, estis la Belga registaro en ekzilo inter oktobro 1940 kaj septembro 1944 dum la Dua Mondmilito kaj la okupacio de la lando fare de Nazia Germanio. La registaro estis triparta, kun ministroj el katolika, liberala kaj labor-partioj.

La Belga rezistado aŭ Belga rezistomovado (en franca: Résistance belge, en nederlanda: Belgisch verzet) kolektive referencas al la rezistomovadoj kiuj opoziciis kontraŭ la Germana okupacio de Belgio dum la Dua Mondmilito. Ene de Belgio, la rezistado estis fragmentita en granda nombro de apartaj organizoj, dividitaj laŭ regionaj kaj politikaj instancoj.

La reĝo Leopoldo la 3-a ja estis kontakte kun la burokratoj de la ekzila registaro de Hubert Pierlot. En 1941 li edziĝis sekrete al Liliane Baels, sed tiu geedziĝo estis jure nevalida kaj malakceptita de iuj. Multaj malakceptis ankaŭ la fakton, ke la plimulto de la Valonoj enkarcerigitaj de Germanio restis en germana kaptiteco ĝis la fino de la milito, dum preskaŭ ĉiuj flandraj prizonuloj estis liberigitaj post la reĝa kapitulaco. La monarkio perdis popularecon en Valonio kaj en Bruselo, dum la VNV (naciistoj flandraj), pliigis sian forton en Flandrio. La belga kunlaborado kun la nazioj estis markita de la divido inter valonoj kaj flandroj. La SS organizis divizion en Valonio, sed la plimulto de la kunlaborado kaj politika kaj intelekta koncentriĝis en Flandrio, dum en Valonio la Belga rezistado koncentris siajn fortojn, per industria sabotado kontraŭ strategiaj celoj. En Flandrio kelkaj elementoj de la flandra naciismo konsideris la kunlaboradon kiel ilon por progresi en siaj politikaj celoj. Aliflanke la konsisto de la konservativa naciismo flandra troviĝis pli proksime ideologie al la germana nacisocialismo.

Pri la belgaj kolonioj, dum la Dua Mondmilito Kongo malligis sin entute el la okupa registaro kaj proviziis per krudaj materialoj al la Alianculoj, kaj pli precize per uranio per kio konstruiĝis la atombomboj kiujn Usono uzos fine de la Dua Mondmilito.

Belgio: post 1945 redakti

  Eŭropa kaj internacia rolo redakti

Post la Dua Mondmilito, Belgio iĝis unu de la membroj fondintoj de la NATO kaj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, aktuale la Eŭropa Unio.

La monarkia afero redakti

Pro la malpopulara rolo de la reĝo Leopoldo la 3-a dum la Dua Mondmilito, en 1950 oni organizis referendumon pri la monarkio, kaj pro malmulto, la reĝo Leopoldo estis akceptita kiel monarko. Tamen la plej parto de la valonoj voĉdonis kontraŭe kaj ties reveno estis malbone akceptita provokante kelkajn tumultojn en Valonio. Fine Leopoldo la 3-a decidis abdiki favore al sia filo Baldueno la 1-a, kio permesis la pludaŭron de la belga monarkio kaj la revenon al trankvilecon, sed la monarkia afero markis definitive tranĉon inter la belgaj politikaj medioj.

  La sendependo de Kongo redakti

Post kelkaj jaroj de naciista efervesko post la Dua Mondmilito la 4an de januaro de 1959 la belga registaro anoncis agnoskon de la sendependo de Kongo kaj decidis fiksi la daton de la 30a de junio de 1960 por la sendependo post negocado en Bruselo. La partioj pli kontraŭkoloniaj venkis en la parlamentaj kaj prezidentaj balotadoj. Joseph Kasa-Vubu estis elektita prezidento kaj Patrice Lumumba Ĉefministro. La 30a de junio de 1960, la belga kolonia atingis la sendependon post ses monatoj de preparoj.

La nova lando suferis kelkaj internaj malfacilaĵoj, kaj Belgio intervenis por certigi malokazigon de naciigo de la naturaj rezsursoj, apogante la disigon de la du minejaj provincoj de Katango kaj Suda Kasaio. Joseph-Désiré Mobutu ekhavis la povon en Kongo, kaj ordonis la enkarcerigon de Lumumba, kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo. Post 1980 la korupto kaj malbona administrado de la reĝimo de Mobutu lanĉis Kongon en la mizeron kaj la intercivitanan militon. Post 2005, Belgio klopodis helpi la novan ŝtaton Kongo Kinŝasa en sia marŝo al vera demokratio.

Ekonomia evoluo redakti

En Belgio la jardekoj de 1960 kaj 1970 elstaris pro ŝanĝo en ekonomio. Flandrio disvolviĝisi om post iom, iĝante la regiono pli produktanta kaj prospera de la lando, damaĝe al Valonio, kiu suferis sinsekvajn industriajn krizojn. La krizoj de Valonio, inter diversaj kialoj, okazis pro malintereso de la privata sektoro por investi en la regiono, la sindikata radikalismo kaj la malforteco de la registaroj por eliri el la krizoj.

Federismo kaj komunumaj streĉecoj redakti

 
La 4 lingvaj komunumoj de Belgio.

Pro la samcela premo de la flandraj kaj valonaj regionistoj aŭ naciistoj, Belgio evoluis iom post iom al ŝtato pli kaj plu pli federisma. La instituciaj reformoj ŝanĝis la antikvan unuecan ŝtaton en strukturo pli kaj plu pli centrisma sed de federa karaktero, kaj eĉ kunfedera. La prilingvaj leĝoj de 1963 difinis la medion kaj la uzadon de la tri oficialaj lingvoj de la lando (franca, flandra kaj germana), setligante lingvan sistemon tre komplikan. La konstitucio de 1994 enmetis kelkajn reformojn en la federa ŝtato kaj en 2004 la flandraj naciistoj esprimis sian deziron modifi la konstitucion por krei kunfederan ŝtaton kiu permesus eĉ la disigon de Flandrio eventuale.

Morto de Baldueno la 1-a redakti

Je la 31a de julio de 1993 mortis la reĝo Baldueno la 1-a en Motril, en suda Hispanio. La tuta lando suferis pro la morto de la populara monarko kaj miloj da homoj en la palaco de Bruselo adiaŭis la monarkon. Multaj tutmondaj registoj kaj gravuloj ĉeestis ties funebraĵojn.

Post la morto de la reĝo Baldueno la 1-a, lia frato iĝis la reĝo de Belgio laŭ la nomo de Alberto la 2-a. La edzino iĝis la reĝino Paola. Aktuale ili havas tri gefilojn: la nuna reĝo Filipo, la princino Astrid kaj la princo Laŭrentio. Ili ŝajnas pli moderna reĝa familio ol tiu de la senornama antaŭanto.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Lode Wils, Histoire des nations belges (Historio de la belgaj nacioj), ĉap. 6.
  2. J.L. Van Zanden, A. Van Riel, Nederland, 1780-1914. Staat, instituties en economische ontwikkeling, Amsterdam, 2000.
  3. Lode Wils, Histoire des nations belges (Historia de las naciones belgas), p. 141, Labor, 2005
  4. Lode Wils, op cit.