Historio de Bruĝo

La historio de Bruĝo etendas sin tra dumil jaroj. La urbo, nuntempe la ĉefurbo de la belga provinco Okcidenta Flandrujo, grava havena urbo kaj turisma allogaĵo, havas longan kaj multeventan pasintecon. Dum la Mezepoko Bruĝo evoluis al unu el la plej gravaj komercaj metropoloj de Okcidenta Eŭropo.

Centro de Bruĝo en 1562 laŭ la tiama mapo de Marcus Gerards.

Etimologio redakti

Pli malnova etimologio redakti

La plej malnova palpebla fonto sur kiu unue estis uzata la nomon de la urbo estas kelkaj moneroj de antaŭ 875. Ili mencias Bruggia kaj Bruccia. Tiutempe estis sufiĉe kutime uzi 'G' kaj 'C' intermiksite. Tiel la antaŭnomo de Julio Cezaro estis alterne Gaius kaj Caius.

La origino de la nomo Brugge estas laŭ la malnova tradicio fuŝo de la kelta nomo por la intertempe kanaligita rivero Rejo, kiu trafluis Bruĝon kaj elfluis en la Nordan Maron. "Rejo" mem estus el la kelta vorto Rogia, kiu signifas "Sankta Akvo". La Keltoj konsideris riverojn kaj fontojn kiel diajn estaĵojn kaj ŝajnas probable ke la kelta nomo restis fiksata al la bruĝa akvofluo. Per evoluo la nomo de la akvujo, RogiaRyggia, estus estinta ankaŭ la nomo de la urbo, Bryggia.

Estas eble ke en postaj jarcentoj estiĝis ankaŭ miksaĵo kun la malnovnorvega bryggja (kiu signifas "albordiĝejo"), ĉar estis ekde 800 multaj kontaktoj kun Skandinavujo pere de la komerco trans la Norda Maro kaj pere de la invadoj de la Vikingoj. La nomo Brugge similas tiun de Bryggen, la historia haveno de Bergeno, kiu ĵus kiel Bruĝo ekde la 14-a jarcento estis grava urbo de la Hanso.

Pli freŝdataj opinioj redakti

Tamen, la opinio ke tiu ĉi regiono estus estinta laŭlingve kelta, estas dubinda. Tiel intertempe oni scias ke la lingvolimo troviĝis laŭlonge de la marbordo sude de Normandujo[1]. Tio signifas ke la tiama lingvolimo situis multe pli fore al sudo ol oni por faciligo kredas nuntempe[2]. Certe en la regiono ĉirkaŭ Bruĝo ne ekzistas (pruvita) postsigno de la kelta lingvo. La vorto Rejo estas la sama hindeŭropa vorto kiel Rejno kaj Rodano kaj signifas "fluanta akvo"[3]. Preskaŭ ĉiuj eŭropaj akvoj iam estis deklaritaj 'sanktaj'. Estas restaĵo de la kelta kulturo.

La signifo de "Brugge" estas simple "ponto". Tiu unua (ligna) ponto verŝajne estis konstruita de la romianoj kaj troviĝis ne malproksime de la Ponto de la Muelejo (kiu ligas la Longan Straton al la Alta Strato). Tie do la Rejo (tiam rivereto submetita al la tajdoj) estis transpasebla. Tio estas la opinio de la arĥeologoj de la Arĥeologia Servo Raakvlak[4]. Tiu ponto troviĝas je la romia militista vojo kiu ligis ilian kampadejon en Oudenburg al ilia kampadejo en Aardenburg. Bruĝo tiam estis tajdohaveno, ligata al la maro, kiun oni nur ĉe alta tajdo povis atingi. Albordiĝejo en tajdohaveno tiam estis teknike ne ebla. La vorto Bryggia ja signifas ĉiu ajn konstruaĵo super akvo[5]. Ŝipistoj diris unu al la aliaj: "Kie estas la ponto, tie estas la vilaĝo.". Tiu vilaĝo nuntempa nomiĝas Oude Burg (nomo de strato). Estis la lasta foirloko antaŭ la golfo ĉirkaŭe de Holando, kie nur malriĉaj fiŝkaptistovilaĝoj estis troveblaj. Tiu golfo prezentis tamen 10 al 4 tagoj da velveturado. "Je la ponto" aŭ "Bruĝo" estis la lasta loko por provizi sin se oni venis el la Sudo, aŭ la unua ekde la Nordo.

La vorto burg (burgo, fortikigita kastelo) devenas de la ĝermana verbo borgen[5] kaj verŝajne rilatis al la ligna palisaro ĉirkaŭ la vilaĝo. La ŝipoj algrundigis sin dum la romia kaj la malfrua romia epoko en la baseno nomata Koetelwijk. Tiel oni povis je malalta tajdo malŝarĝi kaj ŝarĝi. La vorto estas verŝajne Ketelwijk, nuntempe Spinolarei, basenoforma wijk (kvartalo). Wijk tiam estis la ĝermana vorto por fora komercejo[6]. La marbranĉo kiu tiam ligis Bruĝon al la maro verŝajne unue estis nomata Duver de la maristoj, kunfandigo de dubbele oever (duobla marbordo)[7], poste estiĝis Dijver. Kun tio estis aludata "enfluo", la teknika vorto estas zwin (aŭ zwijn kiel en Zwijndrecht[8]), kie klare ĉeestis du kontraŭaj sablaj marbordoj. Ankoraŭ nuntempe ekzistas strato en Bruĝo kiu nomiĝas Dijver, verŝajne je la loko kie komenciĝis iam la Duver - kaj tiu estis pli fore ol la ponto. La nomo de la marbranĉo estis Zinkval.

Bruĝo do havis malfacile atingeblan havenon, kiu krome regule sabloplenigis sin. Tamen la vilaĝo rapide estiĝis riĉa inter 800 kaj 1000 A. D.. Tiu periode koincidas kun la apogeo de la Vikingoj, de kiuj oni scias ke ili neniam estis rabantaj la "lastan havenon". Ĉirkaŭ ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn en Okcidenta Eŭropo ili estis "vizitantaj", sed ne Bruĝon. Raakvlak konjektas ke ili uzis Bruĝon, "la lastan havenon kaj vendejon", kiel ricelhavenon, kie oni nenion demandis kaj kie ili povis aĉeti luksovarojn, kiel ekzemple la flandran drapon. Estas preskaŭ neeble alimaniere klarigi la spektaklan ekprosperon de la urbo-kun-la-malfacila-haveno. Tiu ankaŭ klarigas kial Bruĝo subite obtenis grafon (en 862, Baldueno Ferobrako).

Kromnomoj redakti

Ofte oni aludas al Bruĝo kiel la "Venecio de la Nordo", pro la multaj kanaletoj kaj pontoj. La maĵorio de tiuj kanaletoj ankaŭ estas nomitaj "rejoj", laŭ la rivero Rejo. Alia opinio estas ke la kromnomo rilatas al la fakto ke la mezepokaj komercurboj Bruĝo kaj Venecio estis ekonomiaj konkurencantoj.

Bruĝo ankaŭ ofte estas nomata la "Urbo de Breydel", laŭ la bruĝa populara heroo el la 14-a jarcento, Jan Breydel.

La kromnomo de la Bruĝanoj estas "(Bruĝaj) frenezuloj". Tiu kromnomo ili ŝuldas al la jena legendo : post ke ili dumtempe estis malliberigitaj Maksmilianon la 1-an de Aŭstrujo dum ilia lukto por aŭtonomio, la posta Imperiestro malpermesis okazigi foiron kaj aliajn festecojn. Dum klopodo kvietigi lin, Bruĝo organizis grandan feston por li kaj poste demandis permeson okazigi denove foiron, kolekti impostojn kaj… konstrui novan frenezulejon. Li respondis : "Fermu ĉiujn pordegojn de la urbo kaj vi havos frenezulejon!".

Plej malnova loĝado (la 1-a – 8-a jarcentoj) redakti

La plej malnovaj postsignoj de loĝado aperis dum la havenolaboroj en 1899. Apud la Pordego de Damme kaj la Fortikaĵo Lapin, en la nordo de la nuntempa historia urbo, estis trovataj ceramikaĵo, restaĵojn de konstrumaterialoj kaj ŝipruino de romia origino. Tiuj trovaĵoj signas modestan Gaŭlan-Romian setlejon el la 2-a jarcento. Tiu ejo rilatas al la Mara Dunkirka Inundego kiu formigis ŝanelon pro kio la marakvo antaŭenpuŝiĝis ĝis apude de la nuntempa Bruĝo. Pro tio estiĝis eble komerci kun Anglujo kaj diversaj lokoj en Gaŭlujo. Aliaj Gaŭlaj-Romiaj postrestaĵoj estis trovataj en la ĉirkaŭaĵo de la Placo de la Burgo (1965) kaj en la Zilverstraat kaj Wulpenstraat, respektive en 1982 kaj en 1987. Temis pri vazaro, kelkaj eroj de konstrumaterialoj, inter kiuj partoj de tegoloj kaj parto de hejttubo. La loko je la Wulpenstraat verŝajne estis ligata al la ŝanelosistemo en la marbordebenaĵo. La trovaĵoj tamen estas tro fragmentaj por rajti konkludi surbaze de ilin. La ekzisto de diversaj samtempaj aŭ sinsekvaj loĝadkernoj en la daŭro de la 1-a, 2-a kaj 3-a jarcento estas ebla. Laŭmezure de la sablopleniĝo de la tajdoŝanelo la loĝadkernoj forŝovis sin norden ne malproksime de la Fortikaĵo Lapin. Ne estas mirige ke la postrestaĵoj de la Gaŭla-Romia loĝado ĉeestas en la posta Bruĝo; la areo estis oportuna establejo.

Ĉirkaŭ 270 la Ĝermanoj invadis la marbordan teritorion ekde transmare. Tio, kaj la denove indundiĝo de la marbordebenaĵo, supozeble kondukis al la malapero de la setlejo apud Fortikaĵo Lapin. La Dunkirko II-inundego ne difektis la sablodorsojn kiuj en la nuntempa urba centro koincidas kun la akso Zandstraat (Sint-Andries) - Zuidzandstraat - Steenstraat – Granda Vendoplaco - Placo de la Burgo - Hoogstraat - Langestraat - Moerkerkse Steenweg (Sint-Kruis). Tiu akso supozeble estis parto de la romia defensiva linio Oudenburg-Aardenburg. En la epoko de la Frankoj la posta Bruĝo apartenis al almenaŭ du diferencaj govioj (Latine : pagi). Tiu duparteco ankaŭ evidentiĝas ankaŭ en la estiĝohistorio de la plej malnovaj urbokernoj Sankta Savinto kaj Nia Sinjorino, respektive fonditaj ĉirkaŭ 850 kaj 875 ekde la kamparaj patrinparoĥoj Snellegem kaj Sijsele. Bruĝo, situinta ĉe aŭ apud la punkto kie la pagus Flandrensis, la pagus Rodanensis kaj la pagus Mempiscu sin tuŝis reciproke, estis senpere ligata al la alirebla maro kaj funkciis kiel komercosetlejo.

La albordiĝejo de kiu eble la urbo depruntis sian nomon, verŝajne troviĝis apud la postaj Granda Vendoplaco kaj Burgo. Ĉar la maro retirigis sin, tiu albordiĝejo translokiĝis norden en la daŭro de la 9-a jarcento, en la ĉirkaŭaĵo de la nuntempa paroĥo Sint-Gillis, troviĝanta ekter la bruĝaj pordegoj de la unua remparo. Tie ĉi, je la maldekstra riverbordo de la Rejo, norde de la Gouden-Handrei, disvolviĝis setlejo ("het Wijk") kie ĝis la fino de la 11-a jarcento estus okazontaj la precipaj haveno-aktivecoj. Ekde 1134 ili laŭgrade translokiĝis al la Spiegelrei kaj la Kraanrei.

La antaŭ-urba kerno (la 8-a — 11-a jarcentoj) redakti

Dum la regado de Karolo la Granda (768-814) oni pligrandigis la marbordodefendon kontraŭ la Vikingoj. Lia sekvanto, Ludoviko la Pia (814-840), daŭrigis tiun politikon. Bruĝo estis la elektita celo por la Vikingoj pro la strategia situo kaj pro ĝia funkcio kiel regadurbo de la govio, kie la reprezentanto de la centra registaro havis sidejon. Tial, en la unua duono de la 9-a jarcento oni konstruis fortikigitan kastelon kun tera kaj palisara remparo, do ankoraŭ antaŭ la enoficigo de la unua laŭnome konata grafo de Flandrujo, Baldueno I Ferobrako (862-879), ne malprosime de la nuntempa Placo de la Burgo. La fortikigita kastelo situis je la kruciĝo de la eble romia vojo Oudenburg-Aardenburg kaj la rivero Rejo. La burgo kovris areon de proksimume 1 hektaro.

 
La tiel nomataj 'fundamentoj' de la malaperinta Preĝejo Sankta Donatio.

Arnulfo la 1-a (918-965) pligrandigis la bruĝan burgon en potencocentron imperiestraspektan. Areo de 1,5 ha estis ĉirkaŭata de ŝtona muro, trarompata de kvar pordegoj: la Okcidentpordego apud la Hofbrug trans la Rejo en la nuntempa Breidelstraat, la Orientpordego apud la Hoogstraat, la Sudpordego apud la nuntempa Blinde-Ezelstraat kaj la Nordpordego, verŝajne apud la Philipstockstraat. Ene de tiu fortikaĵo oni establis en la nordo la burgpreĝejon, dediĉitan al Nia Sinjorino kaj Sankta Donatio. Poste oni fondis la akcesoran kanonikaron. De tio la burgo obtenis sian duoblan funkcion : la suda duono havis civilan kaj la norda duono havis eklezian funkcion.

Norde de la burgo disvolviĝis la urboparto kiu pro sia formo kelkafoje estas signita kiel "la granda kvadrato" . Ekde nekonata tempero tiu areo estis ĉirkaŭata de jes aŭ ne naturaj akvovojoj : la nuntempaj Spiegelrei, Sint-Annarei, Groenerei kaj la nuntempe supervolbigita Kraanrei. Laŭ ambaŭ flankoj de la akso formita de la romia vojo Oudenburg-Aardenburg la loĝado estis situanta. Tie ĉi troviĝis la grandaj domoj de riĉaj oficistoj. Iuj fontoj situigis komercosetlejojn en la ĉirkaŭaĵo de la Riddersstraat kaj la Boomgaardstraat. La Encomium Emmae reginae, odo al la en 1037 al Bruĝo fuĝinta Reĝina Emma (1040-1042), skribita de monaĥo de la Monaĥejo Sankta Bertino en Saint-Omer, mencias ke la urbo estis fama "per la vizito de multnombraj komercistoj kaj ĉar oni tie trovis abundaĵon de varoj plej aprezitaj de la homoj".

La vera pezocentro de la loĝado kaj lokiĝo de la komercistoj situis okcidente de la Burgo, je la alia flanko de la Dijver kaj de la Steenstraat, situinta je la plej grava sablodorso. La nuntempa stratoŝablono de tiu mallarĝstrata kaj malgrandparcela urboparto speguligas ankoraŭ la antaŭan situon. Ankaŭ la nuntempa stratonomo Oude Burg (Malnova Burgo) aludas malnovan loĝadkernon, eble la plej malnova de la mezepoka urbo.

La plua disvolviĝo de la urbo fariĝis funkcie de la surtera komerco kaj okazis laŭlonge de la Steenstraat-Zuidzandstraat kiu troviĝas sur sablodorso je la komenco de la vojo Brugge-Torhout-Ipro-Mesen-Lilo. En la daŭro de la 11-a jarcento ĝi estiĝis la precipa akso de la nordena-sudena komercotrafiko en la grafolando. La tervojo Bruĝo-Gento influis la disvolviĝon de la urbo laŭ sudena direkto kaj alvenis en la nuntempa Placo Simon Stevin, kie precipe estis vendataj vivrimedojn. Laŭ iuj historiistoj tie estus situinta la origina vendoplaco. Ĉirkaŭ 1100 en tiu kvartalo la plej granda parto de la loĝantaro estis establata. La parto inter 't Zand (Placo de la Sablo) aŭ la antaŭa Vrijdagmarkt (Vendreda Vendoplaco), impona placo, kaj la Granda Vendoplaco plue disvolviĝis samcentre ekde la Oude Burg.

En 1089 grafo Roberto la 2-a enoficigis la preposton de la kanonikaro de Sankta Donatio kiel heredan kancelieron de Flandrujo kaj kiel ĉefon de la administrado de la grafaj bienoj. Tamen ne estis tute korekte rilate al Bruĝo uzi tiam la terminon 'regadurbo'. Pleje oni povus paroli pri iniciato de regadurba funkcio.

Disvolviĝo al komercometropolo (la 12-a – 13-a jarcentoj) redakti

Bruĝo estiĝas urbo redakti

 
La sola postrestanta duonronda turo de la unua urboremparo de Bruĝo, je la nuntempa Augustijnenrei, en ĝardenmuro de la domo nro 3 en la Pieter Pourbusstraat, klare videbla el la Pottenmakersstraat.

La murdo je Karolo la Bona la 2-an de marto 1127 en la Preĝejo Sankta Donatio estis la rezulto de konflikto kun la klano de la "Erembalden", pli precize Bertulfo, la preposto de Sankta Donatio. Tio ilustris konfronton de la malnova kaj nova elito, de la grafa potenco kaj la estiĝanta patriciaro. Dum la epoko de Vilhelmo Klito, la nova grafo, la lanoprovizado kaj la komerco kun Anglujo estis serioze malhelpataj. Tio kondukis al ribelo kiu eskaladis al enlanda milito. En 1128 Vilhelmo Klito estis sukcedata de Teodoriko de Alzaco, kandidato de la kontraŭpartio, Anglujo.

Sekve de la politikaj okazaĵoj de 1127 Bruĝo ekdiferencigis sin de la ĉirkaŭanta areo. La unuan fojon la urbo disponis propran urban ĉarton kaj skabenaron kiu povis disponi pri la kutimjuro. Per la establo de la urboremparoj, Bruĝo kontrastigis sin kontraŭe de la ĉirkaŭanta kamparo. Tiu remparo grandparte laŭiris la nuntempajn internaj kanaletoj Speelmansrei, Augustijnenrei, Gouden-Handrei, Sint-Annarei, Groenerei kaj Divro. Pri la plua irado de la Rejo apude de Preĝejo Nia Sinjorino kaj la Malnova Malsanulejo Sankta Johano estas ankoraŭ necerteco.

La tutaĵo konstituis remparitan preskaŭ ovo-forman areon kun palisaro, lignaj defensivaj turoj kaj pordegoj. Konjekteble en la daŭro de la 12-a aŭ en la komenco de la 13-a jarcentoj la lignaj konstruaĵoj estis anstataŭataj per ŝtonaj. La bruĝa skabenarejo, konsiderinde granda teritorio por frumezepoka dekdujarcenta urbo, estis alirebla per ses urbopordegoj. La alpordegaj stratoj estis la plej gravaj enir- kaj deirvojoj kaj poste ili evoluis al gravaj komercaj aksoj. La vojoj ĉe la Strato de la Flandroj kaj la Azeno-pordego estis ligataj al la marborda kaj la poldera regionoj. La Pordego de la Malnova Muelejo aligis sin al la vojo por Aardenburg kaj verŝajne ankaŭ por Antverpeno. La Pordegoj Noordzand kaj Zuidzand alirigis la vojojn al Gistel, Oudenburg, Ipro kaj Lilo. Ĉe la Pordego de Mariino komencis la vojoj al Gento kaj Kortrejko. Trans la kanaletoj oni konstruis lignajn pontojn kiuj alirigis la eksterajn kvartalojn. Pli malfrue oni anstataŭigis ilin per ŝtonaj konstruaĵoj.

Ekonomia florado redakti

La dua duono de la 12-a, kaj la 13-a jarcento, estis karakterizataj de ekonomia prospero. Kaŭze de la cunamo de oktobro 1134 estiĝis kelkaj ŝaneloj, de kiuj la plej grava iris sudokcidenten ĝis preter la posta Damme. La formiĝo de la Zvino kondukis al pli bona alirebleco al la maro. Anstataŭ laŭtajdonavigado pli grandaj ŝipoj, antaŭ ĉio la kogo (germane kaj nederlande : Kogge), povis tiam navigi ĝis apude de Bruĝo. Je la fino de la ŝipvojo poste oni konstruis transversan baraĵon por protekti la landinternon, laŭ komisio de grafo Filipo de Alzaco. Malantaŭ la baraĵo estiĝis nova haveno, Damme. Kondiĉe de transŝarĝado en Damme en riverŝipojn, Bruĝo tiam estis ankoraŭ facile alirebla. Pro tio Bruĝo disvolviĝis al grava okcidenteŭropa komercometropolo kaj havis tre grandan altiran forton danke al ĝia establita renomo kiel eksportocentro de la flandra drapo. Jam antaŭ la formiĝo de la Zvino estis konsiderinda importo de angla lano. Bruĝo estis distribucentro de krudaj materialoj al Gento, Ipro kaj aliaj teksaĵocentroj en la graflando.

Tio kaŭzis la formiĝo de propra "Londona Hanso". Post la angla-flandra komercokonflikto en 1270-1274 la Londona Hanso estis pligrandigata kun pluraj urboj al la "Flandra Hansa de Londono". La franca okupado en 1297-1302 finigis la funkciadon de tiu hanso kaj ekde tiu epoko la komerco estis dominata de la Angloj.

Tamen la Zvino iompostiome sablopleniĝis kaj ĉirkaŭ la navigadvojo pluraj havenoj estis fondataj, kiaj Muide (ĉe la elfluo de la Zvino, vidu Sint Anna ter Muiden), Hoeke (pli apude de Damme), Monikerede en Lamminsvliet (ekde 1303 konata sub la nomo de Sluis), por ebligi al Bruĝo de ankoraŭ komerci.

La antaŭa ekonomia pezocentro direktita al la surtera komerco, nome en la ĉirkaŭaĵo de de la Steenstraat kaj de la nuntempa Placo Simon Stevin, forŝoviĝis dum la lasta kvarono de la 13-a jarcento al la ĉirkaŭaĵo de la Spiegelrei, kiu estis direktata al la transmara komerco. La forŝoviĝo speguliĝis en la pligrandigo de adekvata infrasrukturo kaj ampleksa afertado de varoj kaj servoj. Je la Spiegelrei kaj la Kraanrei oni establis la Vojimpostejon, la urbaj Pezejo kaj Gruo. En 1200 laŭ la ekzemplo de la jaraj foiroj de Ĉampanjo oni okazigis la jaran Brugghemarct (bruĝan foiron) ratifikita fare de la ĉarto de Baldueno la 9-a. En 1240 komencis la konstruadon, en la Granda Vendoplaco, de la komplekso Belfrido-Halo, eble por anstataŭigi la unuan lignan konstruaĵon. Pro la spacomanko en la Halo oni konstruis en 1284 la Akvohalon je la orienta flanko.

Por la vendado de vivrimedoj oni establis Buterohalo kaj Okcidenta Viandodomo, respektive en la Vendoplaco de la Ovoj en en la la nuntempa Placo Simon Stevin. En la Placo de la Sablo kaj en la Vendreda Vendoplaco jam antaŭ 1265 oni okazigis vendoplacon pri ĉevaloj kaj brutaro. Tiu funkcio estus translokiginta de la Placo Simon Stevin. La fiŝovendado estis situanta en la Granda Vendoplaco antaŭ la gildodomo de la fiŝvendistoj.

Alkresko de la loĝantaro kaj urbo-plivastiĝo redakti

La grande alkresko de la loĝantaro kondukis al la surkonstruado de novalaj areoj. Kelkaj parceloj estis pretigataj por konstruado kaj, kiel la ĉirkaŭaĵoj de la Spiegelrei kaj la Oosterlingenplein, plialtigataj je pli ol unu metro.

De sistema alpaŝo atestas la establo de la Peerdenstraat, la Meestraat kaj la Hertsbergestraat kun mallarĝaj stratoj kaj mallongaj parceloj por loĝejetoj. Inter 1170 kaj 1183 la areo inter la Hoogstraat kaj la Spiegelrei estis parceligata en tre malgrandajn terpecetojn. Grandaj bienoj kun fosaĵo, remparo aŭ muro kaj plejofte fortikigita loĝejo kun kromkonstruaĵoj estis propraĵo de la urba nobelaropatriciaro. Per geedzecoj kaj heredigaĵoj ili poste estis disdividataj en pli malgrandajn parcelojn. Ekzemploj estas troveblaj ĉe la Sint-Jansstraat kaj ĉe la Jan van Eyckplein. Tiu procezo estis plirapidigata ĉirkaŭ 1300 kaŭze de la pereado de la urba patriciaro kaj la ekprospero de la riĉaj metiistoj.

 
La Kruco-Pordego, parto de la dua remparo, laŭ mapo fare de Marcus Gerards el la jaro 1562.

La forta loĝantar-alkresko kondukis al urbodisvastiĝo nordorienten. Ekster la unua remparo novaj kvartaloj estiĝis. Tie ĉi kelkaj almozordenoj establis sin, inter aliaj la Aŭgustenanoj, la Klaraninoj kaj la Karmelaninoj, ĉar postrestis ankoraŭ spacon por la konstruo de vastaj monaĥejo-kompleksoj kun akcesoraj ĝardenoj. Kaŭze de la malaltaj grundoprezoj tie ĉi estiĝis koncentriĝo de malriĉaj loĝantoj. En 1275 la urba arealo estis konsiderinde plivastigata. La areo limigita per ŝtonaj limoŝtonoj etendis sin ĝis preter la preĝejoj de Sankta Kruco, Sankta Bavo (Sint-Andries) kaj Sankta Miĥaelo. La urba estraro decidis aldoni la novajn periferajn kvartalojn al la skabenarejo. En 1297 oni ekkonstruis la duan urban remparon. Komence ĝi konsistis el duobla fosaĵo, tera remparo kun ligna palisaro kaj naŭ ŝtonaj pordegoj. Kvin transprenis la rolon de la pordegoj de la unua urba remparo. Ili permesis alirigi la ĉirkauantajn fostoterenojn. La termino "fostoterenoj" aludis la ŝtonajn limfostojn. La remparita areo koincidis kun la urba arealo ene de la remparoj. Dum la mezo de la 13-a jarcento la areo ene de la dua remparo sumiĝis je 40 000 ĝis 45 000 da loĝantoj, ĉirkaŭ la duoblo de tiu de la nuna enloĝantaro.

Sekve de la urbopligrandiĝo la ekzistanta paroĥa strukturo kaj la ekzistantaj preĝejoj estis adaptataj. El Sankta Savinto estiĝis la paroĥoj Sankta Valpurgino (Sint-Walburga) kaj Sankta Jakobo (Sint-Jakob) ene de la plej malnova urbocentro, el Nia Sinjorino la paroĥoj Sankta Katerino (Sint-Katarina) kaj Sankta Egidio (Sint-Gillis) ekster la una remparo. Pli malgrandaj preĝejetoj estis situantaj ĉirkaŭ la Granda Vendoplaco kaj la Placo de la Burgo. Oni ne povas eltrovi la originon de iuj, ekzemple de la Preĝejeto Sankta Amando en la samnoma strato kaj de la Preĝejo Sankta Johano en la samnoma placo. La en 1127 fondita Preĝejo Sankta Kristoforo, kun la apoganta Preĝejeto Sankta Georgo, je la norda flanko de la Granda Vendoplaco, estis vizitata de la metio de la fiŝvendistoj. Roberto la 1-a, grafo de Flandrujo, fondis je la Philipstockstraat en 1080 duoblan preĝejeton dediĉitan al Sankta Petro kaj Sankta Katarino, ekde 1723-1725 vizitata de la metio de la kandelistoj. Pri la nuntempe malaperigita, la unua fojo menciita en 1214 Preĝejo Sankta Valpurgino, je la angulo de la Riddersstraat kaj la Sint-Walburgastraat, malmulto estas sciata. Ĝis 1239 ĝi estis grafa preĝejeto.

Post la urba pligrandiĝo oni ankaŭ adaptis la administran subdividon. La urbo ricevis sespartan administran subdividon, komence nur aplikeblan ene de la unua remparo kun propra administra kaj militista organizado. La nomo de la kvartaloj aludas la plej graven konstruaĵon, nome la kvartaloj Sankta Johano, Sankta Donatio, Nia Sinjorino, Sankta Jakobo, Sankta Nikolao, kaj Karmelanoj. La Granda Vendoplaco konstituis la centran punkton kun la pordegostratoj kaj akvovojoj kiel limoj inter la diversaj kvartaloj. Kelkaj konservitaj limoŝtonoj, ekzemple ĉe la Genthof, ankoraŭ nun aludas tiun administran subdividon.

Florado kiel eŭropa komerca centro (la 14-a – 15-a jarcentoj) redakti

Internacia ĉeesto redakti

 
Domus Osterlingorum, la nacio-domo de la Germana Hanso.

Bruĝo travivis kiel komercocentro sian plej grandan floradon inter 1280 kaj 1480. Dum tiu epoko tie rezidis diverskoloran societon de eksterlandaj komercistoj kun plejofte propraj naciodomo kaj magazenoj. Bruĝo, la plej suda kontoro de la Germana Hanso, estiĝis la plej grava kaj la plej suda eksterlanda komercoestablo. Tial ĝi funkciis kiel veran centron de la komerco inter Suda- laj Norda Eŭropo. La nordgermanaj komercistoj obtenis en 1252 tre avantaĝan redukton de la vojimposto kaj posedis certe en 1458 domon je la Krom Genthof, apud la nuna Mekreda Vendoplaco. La venetianoj daŭre ĉeestis ekde de la unuajardeko de la 14-a jarcento. En 1322 oni establis la unuajn konsulejojn. En 1397 ili luprenis la domon "Ter Ouder Beurse" kiel loĝion. En 1395 Filipo la Maltima kontraktis komerctraktaton kun la ĝenovanoj. Ilia konsulejo estis establata en 1397 tuj apude de la Venecia Loĝio en en la tiama Placo de la Borso. Tiu placo konstituis la komercan kaj financan centron de la urbo, kie disvolviĝis la unua borsokomerco. Ankaŭ la florencanoj, kiuj ludis gravan rolon pri la bankosektoro, establis sin en la jaroj 1420 je tiu placo. La lukanoj establis sian konsulejon je la Naaldenstraat. La Florenca mediĉa banko en 1465 estis starigata en la "Hof Bladelin". Ankaŭ la katalanoj estis reprezentataj en la Placo de la Borso. La kastilianoj kaj la biskajanoj, kiuj konstitus ĝis 1455 unu nacio, havis siajn naciodomon kaj magazenojn en la ĉirkaŭaĵo de la nuntempa Placo Jan van Eyck. La nuntempaj stratonomoj Biskajersplein, Spanjaardstraat kaj Spaanse Loskaai aludas ilian ĉeeston. La portugaloj havis ekde 1493 naciodomon en la ĉirkaŭaĵo de la Riddersstraat kaj la Sint-Jansstraat. La angloj kaj la skotoj obtenis sian plej gravan privilegion en 1359 kaj donis sian nomon al placo kaj al strato kie siaj konsulejo kaj pesilo-domo troviĝis.
Intertempe Bruĝo ankaŭ fariĝis internacia artocentro. Danke al la Burgonja Kortego estiĝis kontaktoj kun vojaĝantoj el ĉiuj regionoj de Eŭropo.

Agitiĝoj sekvitaj de stabileco redakti

Malgraŭ la florado kiel eŭropa komercocentro, la 14-a jarcento estis karakterzata de socia kaj politika agitiĝoj. La kreskanta ekonomia potenco de la bruĝaj komercistoj estis laŭmezure akompanata de iliaj postuloj por plia memstareco rilate al la Graflando Flandrujo. Unu el la kulminoj de tiu batalo okazis en 1302 : la "Bruĝaj Frumatenaj Preĝoj". Post tiu hombuĉado la Flandraj Urboj kun la plej granda parto de la dungitaro el Bruĝo kaj la Bruĝa Libera Kamparo, venkis en Kortrejko la Francan Armeon dum la Batalo de la Oraj Spronoj. La Gentanoj estis endormigataj fare de la tiama grafo de Flandrujo per plimalaltigataj impostoj. Tial la gentaj milicioj ne ekmarŝis kontraŭ la franca kavalirarmeo. Tamen en 1304 Flandrujo estis denove admonata al la ordo post sia malvenko en la Batalo de la Pevelenberg (Mons-en-Pévèle).

Bruĝo ankaŭ apogadis la flandran ribelon de 1323-1328 kontraŭ Francujo. Pro tio grandaj monopunoj estis pagendaj. La urbo suferis la sekvojn de la haltigita laneksporto dum la preludo de la Centjara milito (1337-1453). En Bruĝo ĉeestis diversaj loĝantarokategorioj. Flanke de la bonhava loĝantaro estis ankoraŭ multe da malriĉeco. Por la malriĉuloj estis establataj bonfarado-institutoj. Pasantejoj gastigis pasantojn, senhejmulojn, pilgrimantojn kaj malriĉajn vojaĝantojn. La kolportisto Clais Pagant fondis en la Sint-Niklaasstraat pasanto-domon, kiu ankaŭ estis destinata al la maljunulzorgo. Poste ĝi evoluis al malsanulejon kiel filion de la Malsanulejo Sankta Johano. Por la malriĉiĝintaj maljunuloj, gildoj kaj riĉaj burĝoj fondis almoz-domojn ene de kaj ekstere de la bruĝaj remparoj. Plejofte la loĝejoj ĉirkauis internan ĝardenon aŭ strateton, kiel la "Goderickx Convent", Moerstraat 7-17.

 
La urbodomo de Bruĝo.

Post la regadperiodo de Ludoviko de Male (1346-1384) estiĝis kun Filipo la Maltima (1384-1404) periodo de stabileco, nur perturbita de la teksistoribeloj en 1387 kaj 1391. Ankoraŭ dum la regado de Ludoviko de Male estis konstruata la gotikan urbodomon de Bruĝo en la Placo de la Burgo sur la loko de la grafa malliberejo. Ekde tiam la Burgo ne plu estis dominata de la grafa sed de la urba potenco. Kun la burgondoj la politika rolo de Bruĝo en Flandrujo malpligrandiĝis kaŭze de la alveno de la kasteldistrikto la Bruĝa Libera Distrikto. Origine, Bruĝo kune kun Gento kaj Ipro konstituis "La Tri Membrojn". La Bruĝa Libera Distrikto, la plej granda kaj plej riĉa kampara distrikto, obtenis fortan pozicion en la flandraj interkonsiliĝo-strukturoj.

Dum la Burgonja epoko superregis vera konstrufuroro. Grandaj projektoj estis realigataj, kiaj la patricaro-loĝejoj "Korto de Gistel" kaj "Korto Bladelin" je la Naaldenstraat, la nuntempa "Korto de Watervliet" aŭ "Korto de Sankta Georgo" kaj la nuntempa "Domo de Halleux" aŭ "Domo de Zegher de Baenst" je la Oude Burg, kaj la "Korto de Miraumont" kaj "Korto de Gros" je la Strato de Sankta Jakobo. La Korto de la Princoj, la grafa rezidejo, estis pligrandigata post la aĉeto de najbaraj parceloj. La Burgonjaj dukoj financigis, kune kun la gildoj, la alikonstruadon de la Preĝejo Sankta Jakobo.

Verŝajne ekde la 15-a jarcento la gildoj konstruigis proprajn domojn kie ili okazigis siajn estrarkunvenojn kaj konservis siajn arĥivaĵojn. Ili ne estis komunaj kunsidejoj, sed estis statusaj simboloj. Ekzemplo de tiuj ĉi estis la gildo-domo de la ŝuistoj je la Steenstraat n-ro 40, konstruita en 1528. La gildoj ankaŭ interkunsentis kun la paroĥaj preĝejoj por tie ĉi lokumi siajn proprajn kapelojn. Ene de la unua remparo inter aliaj la gildo de la ŝuistoj obtenis sian kapelon en la Preĝejo Sankta Savinto, kaj la gildo de la barelfaristoj en la Preĝejo Sankta Jakobo. Ekster la unua remparo ankaŭ ekzistis gildo-kapeloj en monaĥejoj, kiel inter aliaj ĉe la Aŭgustenanoj kaj la Karmelanoj.

Iompostioma malprospero redakti

Ekde 1480 anoncas sin krizosituacio. Je la bazo troviĝis la kadukiĝo de la drapo-industrio, la severa komerco-regulado, la konkurenco de la rapidkreskanta komerco-metropolo Antverpeno kaj la politikaj cirkonstancoj. Post la subita morto de Mariino de Burgonjo en 1482 kaj la ribelo kontraŭ Maksimiliano de Aŭstrujo, Bruĝo suferis fortajn batojn sub ties regado (1493-1519) : La Marŝanelo Zvino dum dek jaroj ne estis alirebla kaŭze de fiksita blokado, kaj la fremdulaj nacioj estis forlasendaj la urbon laŭ ordono de Maksimiliano. Danke al la provizado de hispana lano la eksterlanda komerco ne tute estis haltigata. En 1494 la bruĝanoj petis al Maksimilano revizion de la altaj ŝuldoj. Tamen la urbo povis iom konservi sian pozicion kaj ĉiam disponis pri internaciaj kontaktoj kun Hispanujo kaj Anglujo, estis grava regiona centro (precipe pri tekstilo), kaj ankaŭ pri la arto daŭrigis sian rolon, inter aliaj kun Jan van Eyck kaj Hans Memling.

Klopodo de reflorado (la 16-a jarcento) redakti

 
Mapo de Bruĝo el 1562 fare de Marcus Gerards.

Por reakiri la antaŭan prosperon, Bruĝo apelaciis al Imperiestro Karlo dum ties regadjaroj 1515-1555. Ĝia respektatesto kaj lojaleco por Imperiestro Karlo esprimiĝis dum la triomfa kaj multkolora Ĝoja Eniro en 1515, por kio renesancesaj triomfarkoj estis projektitaj. Ankaŭ la rearanĝado de la skabenosalono en la Domego de la Libera Bruĝa Kasteldistrikto en 1529-1531 kun la Kameno Imperiestro Karlo konceptita de Lanceloot Blondeel, estis elemento de tiu politiko. Novaj penadoj provis malhelpi la sablopleniĝon de la Zvino post la malsukcesaj klopodoj dum la 14-a kaj la 15-a jarcentoj. Unua provo, la konstruado de la Kanalo de Oostburg (1500-1516), estis kompleta malsukceso. La panorama mapo de Marcus Gerards konformis al la publikec-kampanjo por montri la favoran situon de Bruĝo kaj ties novan ligilon al la maro pere de la kanalo al Damme kaj Sluis. La mapo de 1562 prezentis reprodukton de la publikaj, kvazaŭpublikaj kaj privataj konstruaĵoj kaj konstituas do gravan ikonografian fonton kiu donas komprenon pri la urba strukturo kun ties stratoj kaj placoj, pri la proporcio inter la surkonstruitaj kaj ne-surkonstruitaj spacoj, kaj pri la parceleco kaj la konstruaĵo-tipoj.

 
Mapo de Bruĝo fare de Jacob van Deventer ĉirkaŭ 1558.

Malgraŭ multaj penadoj la komerco laŭ la Zvino haltiĝis kaŭze de la Ribelo de la Malaltaj Landoj (1568-1648). Per tio la laste kvarono de la 16-a jarcento estis karakterizata de milito kaj ekonomia krizo. La kalvinistoj sukcesis ekokupi la novepiskopan urbon kaj de 1578 ĝis 1584 ili plenumis la eklezian kaj civilan administracion. En la somero de 1579 Bruĝo kaj la Libera Bruĝa Kasteldistrikto aliĝis al la Unio de Utreĥto. La ekonomia finofara bato alvenis en majo 1584 kiam la urbo kapitulacis por la hispana generalo Aleksandro Farnese. Poste la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj povis disponi pri la antaŭhaveno de Sluis kaj per tio Bruĝo perdis sian ligilon al la maro. La transporto per la kanalo de Bruĝo al Sluis estis aŭ malpermisata aŭ submetata al alta vojimposto.

La mizerega situacio je la fino de la 16-a jarcento estas priskribita en la lamentado de la komercisto Zeghere van Male. Li skizis bildon de la urbo kun multe da malriĉeco kaj multaj malzorgigataj kaj neloĝataj domoj. Pri floranta komerco-urbo ne estis plu parolo. Kaŭze de la malpliiĝo de la loĝantaro de 42 000 al 30 000, la urba disvolviĝo haltiĝis dum la 16-a jarcento. La konstruaĵ-agadoj estis malmultaj, la kontrolo pri tio estiĝis malpli severa kaj malmulte da ŝanĝiĝoj estiĝis en la urba aspekto. La loka arĥitekturo restis tradicio-ligata, escepte de tiu de la Civila Kancelario (1534-1537), konstruita en la Placo de la Burgo fare de la urba estraro, kaj kelkaj privataj domoj.

Bruĝo dum la Hispana regado (la 17-a jarcento) redakti

 
Gravurita emblemo-bildo kun moralinstruantaj versaĵoj latin- kaj germanlingvaj, el: Daniel Meisner, Thesaurus Philopoliticus, Frankfurto ĉe Majno, 1623-1632.

Pro la fajrego-danĝero dum la 17-a jarcento la lignaj fasadoj estis sisteme anstataŭataj per ŝtonaj fasadoj. Tiu ŝtonigado-procezo verŝajne jam ekestiĝis en 1232. Okaze de kvartalo-fajregoj de 1412 kaj 1415, estiĝis en 1417 ordono pri la uzado de tegoloj. Je la 2-a de majo 1616 proklamiĝis "halo-dekreto". Tiu ĉi malpermisis la riparadon aŭ la konstruon de lignaj fasadoj en la ĉirkaŭaĵo de la Granda Vendejoplaco kaj la precipaj stratoj ene de la unua remparo. En 1634 tiu ordono estis plivastigata al ĉiuj precipaj stratoj ene de la dua remparo. En 1635 sekvis malpermiso pri lignaj peronoj. La sekvantaj du jarcentoj proksimume ok cent da lignaj domoj malaperis el la urba ĉirkaŭaĵo. La "ferieboeken" (speco de libroj), konservitaj de 1498 al 1799, prezentas bildon de la praktikita politiko koncerne la konstruad-agadoj. La urba estraro nur donis malkonstruad-permison kiam konstruad-permiso estis prezentita kaj aprobita. Oni kontrolis la konstruadon kaj malobeoj estis monpunataj.

Post la religio-perturboj la Eklezio travivis refloradon danke al la Kontraŭreformacio. La preĝejoj kaj la monaĥejoj estis rehonorigataj post la bildodetruo kaj dekoraciitaj laŭ samtempa baroko-stilo, kiel por la Preĝejo Sankta Jakobo en 1691-1692. Iuj religiaj organizaĵoj serĉis protekton ene de la unua remparo. La kartuzianinoj, originaj de Sankta-Andreo, establis sin en la ĉirkaŭaĵo de la Oude Burg. Grava rolo ludis la jezuitoj, nova katolika ordeno kiu estis fondata en 1534 kaj estis establata en Bruĝo ekde 1574. Proksimume en 1600 la kvartalo inter la Placo Sankta Marteno kaj la Verversdijk estis transformata al jezuito-kvartalon kun preĝejo, monaĥejo-konstruaĵoj, lernejo kaj bierfarejo.

 
Bruĝo ĉirkaŭ 1649 fare de Joan Blaeu en la "Atlas van Loon".

Ankaŭ dum la 17-a jarcento gildo-domoj estis konstruataj: je la Steenstraat la gildo-domo de la masonistoj kaj en la Granda Vendoplaco la gildo-domoj de la kahelistoj kaj de la fiŝvendistoj. Iniciate de kelkaj gildoj kaj asocioj de riĉaj burĝoj iom da almoz-domoj estis fondataj aŭ ekzistantaj pligrandigataj. Ili precipe troviĝis ekster la unua remparo, ĉar tie ĉi ankoraŭ iuj malmultekostaj grundoj estis disponeblaj. Kelkaj almoz-domoj ene de la unua remparo estis "Reylof-De Blieck" je la Korte Vuldersstraat kaj la "De Vette Vispoort" je la Moerstraat.

Ekde 1614, dum la Dekdujara Armistico, la dua remparo estis transformata al bastionigata fortikaĵo. Ĉirkaŭ 1620 la urbo havis 27 000 da loĝantoj ene de la remparoj. En 1665 la Komerco-baseno estis elfosata ekster la unua remparo, ĉe la Pordego de Damme, je la komenco de la kanalo Bruĝo-Ostendo, kie marŝipoj povis albordiĝi. La nova havendoko estis provizata de taŭga haven-infrastrukturo. Tiu nova impulso alportis pligrandiĝon de la loĝantaro : la nombro de enloĝantaj kreskis al 38 000.

Bruĝo dum la Aŭstra kaj Franca Registaroj (la 18-a jarcento – komenco de la 19-a jarcento) redakti

 
Mapo de Bruĝo fare de Joseph de Ferraris, inter 1771 kaj 1778.
 
La Pandreitje en 1778, fare de Jan Garemijn.

Dum la Aŭstra Registaro la urbo travivis ekonomian refloradon. Iom da gravaj infrastrukturlaboraĵoj kiuj influis la mezepokan komerco-centron ene de la unua remparo, estis plenumataj dum tiu epoko. La elfosado de la Coupure (Tratranĉo- Kanalo) en 1751-1753 ebligis ligilon kun la kanalo al Gento. Tiu kondukis al translokiĝo de la komerca centro de la ĉirkaŭaĵo de la Granda Vendejoplaco kaj la Spegulo-Rejo al la Coupure. La haven-infrastrukturo ene de la unua remparo estiĝis neuzata. La Ponto Sankta Johano kaj la Akvo-halo malaperis, kaj la Kraanrei estis supervolbigata ĝis la Granda Vendejoplaco en du fazoj. Anstataŭ la ligna gruo je la angulo de la Vlamingstraat kaj la Kraanplein, oni konstruis viando-halon laŭ klasikisma stilo ĉirkaŭ 1771-1772. Klasikisma komplekso en la Granda Vendejoplaco, kiu entenis dudekon da domoj kun interalie kafejoj kaj la kunvenejo de la Société Littéraire, anstataŭis ekde 1787-1791 la Akvo-halon. Kiel simetriaĵo de tiu projekto, je la norda flanko de la Granda Vendejoplaco ne malproksime de la en 1786 malaperinta Preĝejo Sankta Kristoforo estis establata en 1792 malfru-klasisikisma unueco-konstruaĵo. Tiu ĉi stilo estis imitata dum la anstataŭigo de malnovaj privataj domoj . La evoluo de konstruaĵoj, stiloj kaj skalpligrandigoj estas konata per la ikonografiaj fontoj kaj kronstruad-permisoj ekde la fino de la 18-a jarcento, konservitaj en la urba arĥivejo. Iniciate de Imperiestro Jozefo la 2-a en 1784 la tombejoj en la urboj estis abolataj. Ĉirkaŭ la Preĝejo Sankta Savinto tiu spaco estis transformata al ĝardeno, je la Preĝejo Sankta Jakobo estiĝis placo. Ankaŭ kelkaj monaĥejoj estis kelkatempe abolataj, kiaj la jezuitoj-monaĥejo en 1773 kaj la kartuzianinoj-monaĥinejo en 1783.

 
Maldekstre la klasikisma Provinca Domego en 1826.
 
La Braamberg en 1750 kun la tiam ankoraŭ ne supervolbigita Fiŝo-Vendejo. Centre malantaŭe troviĝas la Katedralo Sankta Donacio.

Dum la Franca regado Bruĝo estiĝis la regadurbo de la Departemento de la Lejo. La departmentestro obtenis rezidejon en la nova freŝdate establita malfruklasikisma konstruaĵo je la orienta flanko de la Granda Vendejoplaco. La sekvestrado de la ekleziaj posedaĵoj okazis diversmaniere. Iuj preĝejoj kiaj la jezuitoj-preĝejo estis denove uzataj ekde 1779 kiel paroĥopreĝejo kaj ekde 1796 kiel Templo de la Leĝo. Aliaj kiaj la Katedralo Sankta Donatio en la Placo de la Burgo, kaj la Kapelo Sankta Johano en la samnoma placo, estis malkonstruataj. La liberigitaj terenoj estis aranĝataj kiel novajn placojn aŭ reuzataj por la enigo de novaj konstruaĵoj kun novaj funkcioj. Post la malkonstruo de la Katedralo Sankta Donatio en la Placo de la Burgo la urbo denove akiris la terenojn ĉirkaŭ 1807. En 1810 la Burgstraat estis establata kiel ligilon kun la Philipstockstraat, kaj la postrestantaj placospacoj estis priplantataj. Aliaj religiaj institucioj kiaj monaĥejoj estis vendataj kiel "nacian bienon" kaj sekve reutiligataj por diversaj celoj. La jezuitoj-komplekso je la Verversdijk estiĝis en 1775 kavalerio-kazerno kaj la Terezena Kolegio en 1780 uzis la alon je la Boomgaardstraat; la aŭditorio servis ekde 1792 kiel kunvenejon por la revolucia Jakobeno-klubo. La eksa kartuzianino-monaĥinejo estis destinita por la armeo. Postsekve de la Franca Revolucio la statuoj estis forigataj el la niĉoj de la urba domo kaj neniigataj. Laŭ imperia dekreto de 1806 la urbaj remparoj estis denove vendataj al la urbo. Ekde tiam ili estis malkonstruataj kaj aranĝataj kiel promenadvojon. Tio estis konforma al promenad-tradicio estiĝita dum la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ 1900, bulvardoj estis establataj ene de la remparoj, inter ’t Zand kaj la Komvest; laŭlonge de ili oni konstruis domojn precipe por bonhavaj burĝoj.

La nuntempe ankoraŭ konservitaj akvopumpiloj indikas renovigon de la ekzistanta publika akvoprovizado. Ili anstataŭis la fontoputojn kiuj jam dum la Mezepoko estis ligataj al la ekzistantaj duktoj. En 1756 pumpilo laŭ la koncepto de la skulptisto P. Pepers estis establata en la Eiermarkt (Vendejoplaco de la Ovoj). Klasikisma kalkoŝtona brako-pumpilo anstaŭis akvoputon en la Placo Sankta Johano en 1786. La de la jaro 1820 datiĝanta brakopumpilo en la Sint-Amandsstraat estis tie establata post la malkonstruo de la Preĝejeto Sankta Amando. Je nekonata dato pumpilo estis metata en la priplantita Placo Simon Stevin establata en 1821 post la malkonstruo de la Okcidenta Viando-domo.

Belga reĝlando (la 19-a jarcento) redakti

Belga sendependeco kaj 'Mizero de Flandrujo' redakti

 
La Placo Jan van Eyck ĉirkaŭ 1870.

Administracie Bruĝo estiĝis en la Unuiĝinta Reĝlando de la Malaltaj Landoj la regadurbo de la nova nederlanda kaj ekde la belga sendependeco de la belga provinco Okcidenta Flandrujo. Tamen ekonomie la 19-a jarcento estis malkulmino. Senpretenda industrialigo penige ekis nur post kelke da tempo. Ekster la unua remparo estis kelkaj tekstilo-entreprenoj kiuj uzadis vapormaŝinojn, kiel je la Boeverievest. Dum la jaroj 1840 la ekonomia krizo atingis sian kulminon. Tamen la urbo estiĝis altira ejo por la kamparanoj trafitaj de la tekstilo-krizo. La nombro de la loĝantoj kreskis de 39 000 al 50 000, kun paralela plialtiĝo de la mendado de loĝejoj. Precipe ekster la unua remparo malgrandaj mizeraj dometoj, tiel nomataj forten aŭ ĉirkaŭkortaj domaroj. De tiuj forten postrestas ankaŭ ene de la unua remparo kelkaj postsignoj en la Noordzandstraat, la Niklaas Desparsstraat, la Loppemstraat kaj la Helmstraat. De la totala tiama loĝantaro almenaŭ 44% - pli ol 21 000 da homoj – estis subvenciataj.

Fare de inter aliaj la liberalisma urbestro Jules Boyaval kaj la bankisto Felix Du Jardin klopodoj estis entreprenataj por establi meĥanikigitajn tekstilo-fabrikojn ekster la unua remparo, kiel en la estinta monaĥejo Sarepta je la Langerei. La bildo de Bruĝo kiel urbo mortinta, kiel prezentita en la libro Bruges-la-Morte de Georges Rodenbach, pro ĉi tio estis malkonfirmata. Boyaval plue dediĉis sin al altiri la meĥanigitan industrion. Liainstige pluraj industriistoj venis provi siajn bonŝancojn en la urbo. Favora ekonomia medio permesis al tekstilo-, kotono- kaj lano-fabrikoj kaj linaĵo-ŝpinejoj malmultekoste establi kaj en la urba centro kaj laŭlonge de la remparoj. En la periodo 1850-1870 deko da entreprenoj aperis en la ĉirkaŭaĵo de la Komerco-baseno, la Dampoort kaj la Smedenpoort. En 1874 la bruĝa industria vivo suferis de misfortuno per la bankroto de la Banko Du Jardin. Tamen la entreprenoj kiuj de tio estis kuntrenataj, povis sufiĉe rapide esti aĉetataj. Tiele la konstruaĵoj de la linaĵo-ŝpinejo de Mamet ĉe la Gentpoort estis okupataj de la maltejo D'Hoedt-Cauwe kaj la distilejo Van Mullem. La nombro de bierfarejoj en Bruĝo notinde alkreskis dum la 19-a jarcento : de 18 en 1851 al 27 en 1898. Inter aliaj je la Noordzand-, la Kop- kaj la Wollestraat troviĝis bierfarejoj, jes aŭ ne retroirantaj al pli malnova starigejo. La eksplodo de la trinkaĵo-sektoro kondukis al gradaro-pligrandiĝo, kiel ĉe la juniperbrando-distilado. Ankaŭ la alkresko de la bruĝa metalindustrio estis videbla ekde 1850. La plej notinda evoluo originis de la ferofandejo de Jozef De Jaegher (1818-'88) en la Raamstraat. Jam en 1900 ĝi laborigis 750 da laboristoj. Je la fino de la 19-a jarcento Sint-Andries estiĝis grava centro de la brosoindustrio. En la familio-entrepreno Delhaize, kiu estis establata en 1884, laboris centoj da personoj. Koncerne la sektoro de la presado, Bruĝo estis pionira. Kaŭze de la malĉeesto de grandaj entreprenoj ene de la unua remparo, la mezepoka stratoŝablono restis preskaŭ senŝanĝa.

Post la belga sendependeco la patrujismo estis diversmaniere stimulata. Monumentoj estis establataj kiel simboloj de la glora pasinteco kaj tiele protektataj kaj renovigataj [9]. La 7-an de januaro 1835 la Reĝa Komisiono pri Monumentoj estis fondata. Tiu ĉi komisiono konsilis la ministron de la enlandaj aferoj, laŭ lia peto, pri la konstruo kaj/aŭ alikonstruado de konstruaĵoj destinataj por la kulto kaj aliaj publikaj funkcioj. La praktikata "nacia" politiko manifestiĝis en la urba pejzaĝo.

Pri gravaj historiaj personoj oni establis statuon en iu placo nomita laŭ ili, kiel pri Simon Stevin en 1846. Okaze de festecoj dum la solena enoficigo, en la Granda Vendejoplaco multaj bildoj, bustoj kaj medalionoj de matematikistoj kaj humanistoj estis montrataj, konceptitaj de la urba arĥitekto J.B. Rudd. En la Placo Jan van Eyck oni establis en 1856 la statuon de Jan van Eyck kaj en 1871 tiun de Hans Memling en la nuna Woensdagmarkt. La statuo de Jan Breydel kaj Pieter de Coninck en la Granda Vendoplaco estis solene enoficigata en 1887. La reestablo de la urbdomaj statuoj estis konforma al tiu politiko. La fondiĝo de historiaj societoj, kiaj la Société d'Emulation pour l'histoire et les antiquités de la Flandre Occidentale, aliĝis al tiu renovigita intereso por la nacia kaj precipe regiona historio. La loka Société Archéologique deziris pligrandigi kolekton de objektoj rilataj al la pasinteco de Flandrujo kaj speciale de Bruĝo.

La kreskantaj kontrastoj inter katolikoj kaj liberaloj precipe montriĝis en la edukado. En 1834, la jaro en kiu Bruĝo denove obtenis episkopsidejon, la Kolegio Sankto Ludoviko estis fondata kaj post kelkaj jaroj loĝigata en la rifuĝejo de la Monaĵejo Sankta Petro en la Noordzandstraat. La Instituto Sankta Francisko-Ksavero ĉe la Mariastraat, la Liceo Hemelsdaele en la Wapenmakersstraat, la Instituto Sankta Andreo en la Garenmarkt kaj la Jozefinoj en la Zilverstraat estis pli malfruaj ekzemploj de katolikaj lernejoj kiuj enloĝiĝis en tiamaj burĝodomoj. Post kelka tempo tiuj lernejoj elkreskis al kompleksoj kiuj okupis kompletan konstrublokon.

Ekde 1832 la alo de la tiama Jezuitoj-monaĥejo en la Boomgaardstraat estis riparata kaj alikonstruata por loĝigi tie la Reĝan Ateneon. Tiu ĉi transloĝiĝis en 1851 al la Verversdijk. Ekde 1852 la Ŝtata Mezlernejo estis establata en la Boomgaardstraat. En 1886 la komunuma muzikokonservatorio estis loĝigata en burĝodomo en la Sint-Jakobsstraat. En 1884 la urba biblioteko estis gastigata en la tiama Vojimposto-Domo en la Placo Jan van Eyck.

Religiuloj de diversaj ordenoj denove ekloĝis en siaj propraj aŭ aliaj jes aŭ ne nove konstruitaj domoj en la urba centro. En 1807 la Nigraj Ordenulinoj establis sin ĉe la Woensdagmarkt por sin dediĉi al la hejmzorgo kaj -flegado. Ili konstruigis malsanulejon kiu okupis la konstruaĵ-blokon inter la Woensdagmarkt, la Spanjaardstraat kaj la Spaanse Loskaai. La monaĥejo de la Kartuzianinoj, en la samnoma strato, en 1824 estis aranĝata fare de la Ordenulinoj de la Karitato kiel instituton por nekuraceblaj virinoj. La Jezuitoj revenis en 1810; komence ili establis sin ĉe la Verversdijk kaj ekde 1869 en novaj konstruaĵoj ĉe la Kortewinkel kun akcesora preĝejo en la Strato de la Flandroj. La Klaraninaj monaĥinoj aŭ Koletinoj konstruigis novan monaĥejon en la loko de la antaŭa, apud la Katelijnepoort.

Urba pejzaĝo redakti

 
La dua stacidomo en la 't Zand.

Dum la liberala estrado de urbestro Boyaval (1850-1875) la urba arĥitekto J.B. Rudd klopodis renovigi kaj modernigi la stratoŝablonon konforme al la modelo de Georges Eugène Haussmann, kiu ĝisfunde ŝanĝis la Parizan urban pejzaĝon. Plilarĝigoj de la stratoj jam okazis antaŭ la enviciĝo de Boyaval. En 1848 la domfrontlinio de la Strato de la Flandroj estis alilokigata kaj en 1859 tiu de la Geldmuntstraat. Tie ĉi la novklasikisma unueca konstruado estis enkondukata, interalie projektita de la urba arĥitekto J.B. Rudd. En 1864 la Teatrokvartalo estis sanigata. Kompleta dombloko inter la Kuipers- kaj Vlamingstraat estis malkonstruata. Pro tio la antaŭa fermita aspekto de la Beursplein estiĝis perdata kaj la Oude Komedie perdiĝis, teatro de 1756, situinta je la angulo de la nuntempa Adriaan Willaertstraat. Centre en la projekto estis la konstruado de la Urba Teatro ĉirkaŭata de stratoj tipigitaj de moderna eklektika arkitekturo. Projektoj estis prezentataj kaj pri loĝej- kaj pri butikdomoj. Ekzemplo estas la fasadolinio de la Kuipersstraat.

Kadre de la pligrandigo de la belga trajnvojo-retejo Bruĝo estis proponita kiel haltejon de la linio Bruselo-Ostendo, kiu trairis la centran urbon sudokcidente kaj apartigis la kvartalon de la Forĝistoj-Preĝejeto kaj de la Forĝistoj-Pordego. En 1838 oni ekuzis la liniojn Ganto-Bruĝo kaj Bruĝo-Ostendo. La stacidomo troviĝis en la 't Zand, sed plenvalora konstruaĵo estiĝis nur en 1844. Por ebligi la konstruadon de tiu trajnvojo la Smedenrei estis supervolbigata kaj la pontoj kaj parto de la kapucenoj-monaĵejo estis malkonstruataj. Je la norda flanko de la placo la malkonstruo de la domoj estis neevitebla. Je la orienta flanko oni establis novklasikisman fasado-parieton kun funkcio precipe de konsumejaj entreprenoj. La Steen- kaj Zuidzandstraat senpere ligis la stacidomon kun la centro kaj per tio obtenis kreskantan komercan destinon
Kaŭze de la konstruo de la trajnvoj-linioj al Kortrejko, Eeklo kaj Blankenberge, la stacidomokonstruaĵo rapide estis tro malgranda. Proksimume je 1886 tie estis do nova, pli granda konstruaĵo.

Referencoj redakti

  1. nederlande Luc Vanbrabant, "De ontdekking van het Nederlands in Normandië", Boekscout.nl, 2013
  2. Oni banale prenu la priskribo de Belgica kiel ĝi estis farita de Julio Cezaro: la lingvolimo troviĝis apud Sejno. Cezaro ankaŭ skribis ke "la maĵorio de la Belgoj estis parolanta ĝermane"
  3. Vidu etimologio de Rejno
  4. nederlande Ne publikigita opinio
  5. 5,0 5,1 nederlande Etymologisch Woordenboek v/h Nederlands, Philippa, Debrabandere, et al, Amsterdam University Press,2003
  6. angle "Greenwich and the early emporia of Kent", Durham & Goormachtigh, Archaeologia Cantiana, 2014
  7. angle "The meaning of the name Dover", Durham & Goormachtigh, Archaeologia Cantiana, ĈXIII, 2013
  8. nederlande "Nederlandse Plaatsnamen", H.J.Moerman, Standaard Boekhandel, 1956
  9. nederlande De Maeyer Jan (red.) 1999 : Negentiende-eeuwse Restauratiepraktijk en Actuele Monumentenzorg, Handelingen van het Nederlands-Vlaams symposium , Leuven, september 1996.

Bibliografio redakti

  • france Adolphe DUCLOS 1910 : Bruges, histoire et souvenirs, Brugge
  • nederlande Luc DEVLIEGHER 1968 : De huizen te Brugge, Tielt
  • nederlande Jan A. VAN HOUTTE 1982 : De geschiedenis van Brugge, Tielt
  • nederlande Marc RYCKAERT 1991 : Historische stedenatlas van België, Brussel
  • nederlande Marc RYCKAERT, Hubert DE WITTE e. a. 1993 : Dieper inzicht in de Brugse ondergrond
  • nederlande Andries VAN DEN ABEELE i.s.m. Hugo MAERTENS en Frans VERLEYEN 1994 : Brugge, stad met vele gezichten, Luik, Editions du Perron
  • nederlande S. GILTE & A. VANWALLEGHEM 1999 : Bouwen door de eeuwen heen in Vlaanderen (18NA), Ministerie van de Vlaamse Gemeenschap. Afdeling Monumenten en Landschappen
  • nederlande Marc RYCKAERT, André VANDEWALLE, Jan DHONDT, Noël GEIRNAERT & Ludo VANDAMME 1999 : Brugge - De geschiedenis van een Europese stad, Uitgeverij Lannoo
  • nederlande Valentin VERMEERSCH 2002 : Steden in Europa - Brugge, Mercatorfonds
  • nederlande Mia LINGIER, Marc RYCKAERT & Brigitte BEERNAERT 2005 : De Brugse Reien - Aders van de stad, Uitgeverij Lannoo
  • nederlande Dries VANYSACKER 2010 : Van FC Brugeois tot Club Brugge KV - De maatschappelijke inbedding van een Brugse, Vlaamse en Europese voetbalploeg, Genootschap voor Geschiedenis te Brugge