Historio de Ekvatora Gvineo

Antaŭ la alveno de eŭropanoj redakti

La nuna teritorio de Ekvatora Gvineo kuŝas sur mezepokaj tribaj regnoj malmulte strukturitaj, sendube aperanta de la influo de pra-ŝtataj strukturoj pli evoluintaj kiuj disvolviĝis.

Kolonia Epoko redakti

Portugalaj navigantoj esploris la golfon de Gvineo en 1471. La portugalo Fernão do Pó situigis la insulon Bioko en la portugalaj mapoj tiujare, serĉante vojon al Hindio, kiun li nomis Formosa (tamen, ĝi baldaŭ estis konata laŭ la nomo de sia eltrovanto).

En 1493, Johano II de Portugalio proklamis sin kiel Senjoro de Gvineo kaj la unua Senjoro de Corisco. La portugaloj koloniigis la insulojn Bioko, Annobón kaj Corisco en 1494, kaj transformiĝis ilin en bazon por sklav-komercado. Ankaŭ nederlandanoj kaj belgoj multe rolis.

Post la traktato de Sankta Ildefonso (1777) kaj traktato de El Pardo (1778), la insuloj estis ceditaj al Hispanio.

La britoj okupis Biokon inter 1827 kaj 1832.

En 1900, per la Traktato de Parizo, la aliaj eŭopaj ŝtatoj rajtigis Hispanion aneksi la kontinentan teritorion konatan kiel Rio Muni. Ambaŭ teritorioj unuiĝis en la kolonio de Hispana Gvineo. La ĉefa ekonomia aktivaĵo estis kulturado de kakao.

En 1959, la teritorioj atingis rangon de hispanaj provincoj transmaraj. En 1963 la hispana registaro organizis referendumon por aŭtonomeco de la provincoj, kio estis pozitive balotita. Tiel, la lando estis nomita oficiale Ekvatora Gvineo.

En marto de 1968, pro la postuloj de la lokaj naciistoj kaj de Unuiĝintaj Nacioj, Hispanio anoncis ke ĝi retiriĝos. Konstitucio estis aprobita per referendumo.

Diktaturo de Francisco Macías redakti

 
Subskribo de la sendependeco de Ekvatora Gvineo, inter la tiama hispana ministro Manuel Fraga kaj la nova prezidanto Macías Nguema la 12an de oktobro de 1968.

En septembro de 1968, Francisco Macías Nguema estis elektita kiel prezidento. La 12an de oktobro la lando oficiale sendependiĝis. Macías baldaŭ akiris ĉiujn povojn kaj kreis reĝimon bazitan sur ununura partio 'PUNT' (Partido Único Nacional de los Trabajadores). Li estis proklamita dumviva reganto kaj forte persekutis opoziciantojn. Okazis grava krizo: Oni kalkulas, ke pli ol 100.000 homoj eskapis de la diktaturo, ĉirkaŭ 50.000 mortis kaj 40.000 estis kondamnitaj je deviga laboro. La eduka sistemo estis fermita kaj aliaj publikaj servoj ruinigitaj. Katolikismo ankaŭ estis malpermesata.

Diktaturo de Teodoro Obiang redakti

En 1979 Macías estis venkita de puĉo gvidata de lia nevo Teodoro Teodoro Obiang Nguema Macías estis juĝita kaj ekzekutita. Oni kreis provizoran konsilion prezidita de Obiang mem, kiu nomunis lin prezidanto por sep jaroj. Tria konstitucio estis aprobita. En 1983 kaj 1988 okazis parlamentaj balotadoj, temen unupartiaj.

 
La prezidanto Teodoro Obiang en 2008.

En 1991 ŝajne komenciĝis ioma demokratiiĝo kaj en novembro oni referendumis por alia konstitucio. Kelkaj opoziantoj revenis, sed estis tuj malliberigitaj. Dek el dek kvar partioj estis malpermesitaj en la balotado de 1993 kaj sekve Obiang daŭrigis sian povon. En 1995, la opozianta gvidanto Severo Moto Nsá estis enkarcerigita sub akuzoj pri koruptado kaj kalumnio. En 1996, 1999 kaj 2002 novaj balotadoj revalidigis la reĝimon en simila situacio. En 1996 la usona entrepreno Mobil komencis ekspluati petrolon, kio generis tre abundan profiton, tamen disdonitan nur en la reganta klaso.

En 1998 skandala juĝo sen garantioj kondamnis 18 homojn je morto.

En 2003 estis malsukcesa provo de puĉo. Ĝis 1991 la ŝtatpartio estis la unika politika partio de la lando. Intertempe ekzistas ĉirkaŭ 20 opoziciaj partioj.

En la leĝdonaj balotoj de 2017 la venko de la PDGE denove estis kompleta, kun ĉiuj senatanoj kaj 99 el 100 deputitoj. La alia apartenis al la partio Ciudadanos por la Innovación (CI), sed mallonge poste la partion oni akuzis organizi puĉon, kaj 146 el la partianoj estis malliberigitaj en 2018.

Nuntempe la plej granda parto de la gvineanoj vivas en mizeraj kondiĉoj, tamen pro la ekspluatado de nafto, la averaĝa porkapa enspezo estas kiel tiu de evoluinta lando.

Eksteraj ligiloj redakti