Historio de Israelo

Ĉi tiu artikolo pritraktas la modernan historion de Israelo de ties proklamo de la sendependeco en 1948 ĝis la nuntempo. Ĉi tiu historia limo enhavas pli da sesdek penaj jaroj dum kiuj politikistoj kaj diplomatoj dividas pro la cionismo la teritorion por establi suverenan nacion, kiun judoj konsideris, ke ĝi estas ilia patrujo, la malnova Tero de Israelo, ankaŭ konita kiel Palestino de la tempoj de la romianoj.

Ĉefaj etapoj redakti

Historiaj precedencoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Antikva Israelo.

La unuaj montroj en la historio de la deziro reveni al ilia naskiĝpatrujo esprimiĝis dum la ekzilo de la juda popolo en Babilono en la jaro 597 a.K. kaj poste en la jaro 70 p.K. post la detruo de Jerusalemo fare de la romianoj kaj la ekzilo de la judoj al diferencaj lokoj de la mondo, kio estas konata kiel la diasporo. La reveno al la Promesita Tero prenis karakterojn religiajn, kiam la judoj konsideris, ke koncerna reveno koincidus kun la alveno de la Mesio. La ortodoksaj judoj de la 19-a jarcento kaj komencoj de la 20-a jarcento, konsideris la ekpenson de la reveno al Israelo antaŭ la alveno de la Mesio kiel ion sakrilegian. Aliaj inkluzive konsideris, ke la judismo estis religia koncepto, ne etna aŭ laika. Meze de la 19-a jarcento, Palestino aŭ Israelo formis parton de la Otomana Imperio kaj estis loĝata ĉefe de arabaj islamanoj (iuj de ili, beduenoj), arabaj kristanoj, kaj de judoj kaj aliaj minoritataj grupoj.

Kiam nuntempe oni klopodas pravigi la judan konsistigon de la Israela ŝtato oni diras, ke jam en 1844, la judoj konsistigis la majoritatan grupon en kelkaj urboj, Jeruzalemo la plej konsiderinda. Aldone al la tradiciaj religiaj judaj komunumoj, en la dua duono de la 19-a jarcento ekis nova juda enmigrado, kiu estis laika kaj socialisteca kaj kiu klopodis postuli la teron laborante ĝin. Tiele naskiĝis komunumoj kiel Mikveh Israelo en 1870, Petaj Tikva en 1878, Rishon LeZion en 1882 kaj aliaj agrikulturaj komunumoj. Fine de la jarcento, Leono Pinsker kaj Theodor Herzl prenis la iniciaton serĉi internacian apogon por fondo de juda patrujo en Palestino, kvankam neniu el ambaŭ konsideris Palestinon kiel la ununuran regionon por la juda ŝtato. En 1897 okazis la Unua Cionisma Kongreso, kie oni proklamis la decidon establi patrujon por la juda popolo en Israelo.

La deklaro de Balfour de 1917 asertis, ke la brita registaro vidis favore la starigon de la juda patrujo en Palestino, en la supozo, ke tio ne damaĝus la civilajn kaj religiajn rajtojn de la nejudaj komunumoj en Palestino. Ĉi tiu deklaro ĝuis la apogon de kelkaj landoj, inkludante Usonon, kaj ĝi iĝis grava dokumento poste de la Unua Mondmilito kiam la Ligo de la Nacioj atribuis al Britio la mandaton pri Palestino. La juda enmigrado kreskiĝis iomete dum la 1920-aj jaroj, pliiĝante en la 1930-aj jaroj, pro malfacilaĵoj en Eŭropo kaj la persekutado de la nazioj. Tio daŭris ĝis 1939 kiam Britio bremsis la enmigradon. Poste de la Dua Mondmilito, la britoj anoncis sian intencon retiriĝi el Palestino. La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj proponis la 29-an de novembro de 1947 la disdividon de Palestino en du ŝtatoj, unu araba kaj la alia juda, restante Jerusalemo sub la administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. La plimulto de la judoj en Palestino akceptis ĉi tiun decidon, sed ne tiel la araboj kiuj ĝin malakceptis (fakte ne estis deviga tiu akcepto ĉar la decidoj de Ĝenerala Asembleo ne havas devigan karakteron). La perforto inter la judaj kaj arabaj komunumoj tuj eksplodis. Je la anonco de la fino de la brita regado en Palestino, la judoj planis deklari sendependan ŝtaton, kion la araboj estis deciditaj malebligi. La 14-an de majo de 1948, la lastaj britaj soldatoj forlasis Palestinon kaj la judoj, estritaj de David Ben-Gurion, deklaris en Tel-Avivo la kreon de la ŝtato Israelo, konsentite al la antaŭvidita plano por la Unuiĝintaj Nacioj.

La Sendependiga Milito de 1948 redakti

Tuj post la deklaro de la ŝtato Israelo. Egiptio, Sirio, Jordanio, Irako kaj Libano invadis la novan ŝtaton. En la sangoversa kaj malespera milito karakterigita de la uzado de improvizita armilaro kaj lertaj taktikoj, la judoj povis eventuale forpuŝi la araban atakon kaj ili inkluzive antaŭenigis okupante novajn teritoriojn. La militpaŭzo estis subskribita por ambaŭ partoj, decidante kiujn el la okupitaj teritorioj restus en povo de Israelo. Kiel rezulto de ĉi tiu milito, Israelo okupis la teritorion, kiun atribuis al ĝi la Unuiĝintaj Nacioj, plus kelkaj okupitaj teritorioj (Israelo pliigis ĝian teritorion en 50%). Restis en manoj de la araboj la okcidenta zono de la Jordano (konita kiel Cisjordanio, poste de la aneksado Jordania), kaj la sektoro de Gaza, okupita de Egiptio. En 1949 sub la aŭspicioj de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis kvar pactraktatojn en Rodiso, Grekio, Israelo, Egiptio, Jordanio, Sirio kaj Libano, sed tiuj en la praktiko neniam alvenis al solvo de la problemo de Palestino kaj la perforto en ĉi tiu regiono daŭris ĝis niaj tagoj.

La milito kaŭzis tuj amason de 710.000 rifuĝintaj araboj el Palestino kaj postaj 800.000 rifuĝintaj judoj, kiuj estis pli-malpli perforte devigitaj forlasi la arabajn landojn kie loĝis. La 5-an de julio de 1950, Israelo aprobis leĝon kiu koncedis al la judoj loĝantaj ie ajn en la mondo la rajton elmigri al Israelo, kvankam amasa enmigrado jam estis komencita antaŭe. Fakte pli da 250.000 judoj travivantaj al la Holokaŭsto elmigris al Israelo. La operacio "Magia Tapiŝo" produktis milojn da jemenaj elmigrantoj al Israelo.

Sestaga milito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sestaga milito.

En junio de 1967 Nasser petis la izolitecon de la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj dum ili amasigis trupojn en la limoj. La 5-an de junio de tiu jaro, la aera forto israela lanĉis aeratakon kontraŭ la aerforto de Egiptio, kiu estis preskaŭ neniigita. En tiu sama tago ankaŭ estis nuligitaj la aerfortoj de Sirio kaj Jordanio. En intensaj atakoj, la israela armeo disvenkis Egiption, Jordanion kaj Sirion en milito kiu daŭris nur ses tagojn. La 11-an de junio oni akordigis la militpaŭzon sub la aŭspicioj de la Unuiĝintaj Nacioj. Post ĉi tiu milito, Israelo gajnis la kontrolon de la duoninsulo de Sinajo, la sektoro de Gaza kaj la Altaĵoj de Golano, tiel kiel la okcidenta regiono de la rivero Jordano, inkludante la orienton de Jerusalemo. La 22-an de novembro de 1967, la Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion nome formulo de "teritorio kontraŭ paco" kiu promociis la starigon de stabila paco inter la nacioj en konflikto. Sub ĉi tiu plano Israelo retiriĝus de la okupitaj zonoj en 1967 kontraŭ la devontigo por la arabaj landoj finigi la militostaton kontraŭ Israelo. La propono ne estis akceptita de partianoj en la konflikto. Dum 1969 kaj 1970 efektivigis eluziĝomiliton (t.n. la Konsuma milito) per kiu la israela aerforto atakis la egiptan teritorion kiel respondo al la konstanta bombardado de la israelaj pozicioj proksimaj al la kanalo de Suez. En 1970, Usono klopodis negoci interkonsenton por la malfermo de la kanalo de Suez, kiu ne sukcesis.

La Milito de Yom Kipur redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de Jom Kippur.

Ĉi tiu milito ekis en la 6-a de oktobro 1973 (la tago de plendema festo de judoj) kiam la armeoj de Sirio kaj Egiptio lanĉis atakon kontraŭ Israelo, disvenkante ties armeon per surprizo. Post tri semajnoj de bataloj la israelaj fortoj sukcesis rekuperi la perditan terenon kaj pacoforto de la Unuiĝintaj Nacioj komisiis substeni la pacon. Kiel rezulto de ĉi tiu surpriza atako, la israela registaro iniciatis negociadon por sekurigi ties limojn. La 18-a de januaro 1974, ĝi subskribis interkonsenton kun Egiptio kaj la 31-a de majo de la sama jaro kun la Siria registaro. Tamen la premo sur Israelo ne malkreskis pro tio ke la arabaj landoj produktantoj de petrolo malhelpis komercadon kun lando kiu havas komercajn interrilatojn kun Israelo. La registaro de Japanio, inter aliaj, ŝanĝis siajn interrilatojn kun Israelo, krom se ĉi tiu lando ne retiriĝos de la okupitaj teritorioj en la Sestaga Milito.

La pacoproceso kun Egiptio redakti

En novembro de 1977, la egiptia prezidento, Anwar al-Sadat post 30 jaroj de malamikecoj vizitis Jerusalemon post la invito kiun al li faris la israela unua ministro Menachem Begin. Dum la vizito de du tagoj, kiu inkludis paroladon antaŭ la Israela kongreso, la Knesset, la egipta estro kreis la novan klimaton psikologian en Mezoriento, kiam la paco inter Egiptio kaj Israelo duonvidiĝis kiel reala ebleco. Sadat agnoskis la rajton ekzisti de la Israela ŝtato, kreante bazon por rekta negocado inter ambaŭ landoj. En septembro de 1978, la Usona prezidento, Jimmy Carter kunvenis kun la israela unua ministro, Begin, kaj ili akordigis pacoplanon inter Egiptio kaj Israelo, kiu ampleksiĝus al aliaj landoj en Mezoriento, establante komencon de negocado inter Israelo kaj ĉi tiuj landoj. Ankaŭ oni skizis planon de provizora reĝimo de memregado por la strio de Gaza kaj Cisjordanio cele koncedi plenan aŭtonomecon por la palestinoj loĝantaj en ĉi tiuj teritorioj. La interkonsento subskribiĝis la 26-an de marto de 1979, partoprenante Sadat, Begin kaj Carter. Laŭ ĉi tiu interkonsento, Israelo redonis Sinajon al Egiptio en aprilo de 1982, same kiel la okupitan zonon en la Golfo de Akabo. La Araba Ligo reagis negative al ĉi tiu interkonsento, forpelante Egiption de ties organizo kaj ŝanĝis la sidejon de la Ligo el Kajro al Tunizio. Sadat poste estos murdita de membroj de la egipta armeo kontraŭaj al la paco kun Israelo.

Libano redakti

En la jaroj kiuj sekvis al la sendependecomilito de Israelo en 1948, la limo kun la Libano estis relative trankvila zono komparita kun la limoj de la resto de la najbaraj landoj de Israelo. Post la elpelo de la palestinaj aktivuloj de Jordanio en 1970 (dum la nomita Nigra Septembro), ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis radikale. Ĉi tiuj grupoj kiuj lokis en la Sudo de la Libano iniciatis sian lukton kontraŭ Israelo. En marto de 1978, post diversaj bataloj inter israelaj trupoj kaj la palestinaj geriloj en Libano, la israelaj fortoj invadis la sudon de tiu lando per kio oni nomis Operacio Litani. La Unuiĝintaj Nacioj pasis rezolucion per kiu postulis la retiron de la Israelaj trupoj kaj la kreon de provizora fortokorpo de la Unuiĝintaj Nacioj. Israelo obeis koncernan rezolucion kaj ĝi retirigis siajn trupojn. Tamen, la malamikecoj inter la palestinoj de Libano kaj Israelo ne ĉesis. La Liberiga Palestina Fronto (FLP) lanĉis atakojn kontraŭ Israelonordo, kaj samtempe alfrontis la libanajn kristanajn trupojn en koncerna lando. En junio de 1982, Israelo revenis invadi la sudon de Libano cele neniigi la fortojn de la FLP. Se komence iuj libananoj vidis favore la eniron de la israelaj trupoj, post malmultaj monatoj ili malakceptis la okupon. Israelo suferis fidokrizon en la Israela popolo. En aŭgusto de 1982, la FLP retirigis siajn trupojn de Libano. Per perado de Usono, Israelo kaj Libano alvenis al interkonsento en majo de 1983 per kiu ankaŭ Israelo retirigus siajn trupojn. Tamen, la interkonsento neniam estis subskribita kaj pro la Siriopremo, Libano rezignis koncernan interkonsenton. Pro tio Israelo retiris la plimulton de sia armeo de Libano, lasante al Unuiĝintaj Nacioj la intermetiĝon de malgranda roto antaŭ la israela kaj la kristana libana milicarmeo, kiun apogis Israelo. En la 2000, Israelo fine retiris sian tutan armeon de Libano, estante unua ministro Ehud Barak kaj sekvante la ordonojn de la Unuiĝintaj Nacioj.

Militoj de Gaza redakti

2008-2009 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009).

La 27an de decembro 2008, israelaj aviadiloj bombardas la infrastrukturon de Hamas en la Gaza Sektoro: ĉi tio estas la komenco de la Operaco Gisplumbo. La 3an de januaro 2009, israelanoj sendas trupojn al la Gaza Sektoro. Laŭ israelaj fontoj, la operaco faris pli ol 1 300 mortojn en la Gaza flanko kaj 13 sur la israela flanko.

La 18an de januaro 2009, Israelo proklamas batalhalton. En la sama tago, Hamas anoncas paŭzon kaj donas 7 tagojn al la israela armeo forlasi la Gazan Sektoron, kio estas farita la 21an de januaro. Tamen, dum la sekvaj semajnoj, palestinanoj de Gaza daŭre sendas kelkajn raketojn plurfoje ĉiun semajnon kontraŭ Israelo, kies aviadiloj respondas bombardante palestinajn kontrabandotunelojn ligitaj al Egiptio.

2014 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operaco Ŝirma Marĝeno.

La 8an de julio 2014 kaj la 9an, raketpafoj el Gaza Sektoro celas Tel-Avivon kaj Jerusalemon, sed estas interkaptitaj fare de misila protektado nomita Ferkupolo, dum Israelo lanĉas la operacon Operaco Solida Krutaĵo por ŝirmi siajn landlimojn: israelaj defendiloj kondukis 160 atakojn al sur la Gaza Sektoro[1]. La 18an de julio, israelaj soldatoj eniras la Gazan Sektoron, precipe por detrui la tunelojn, kiuj pasas sub la israela-Gaza limo. La 26an de aŭgusto, Egiptio, la Palestina Aŭtoritato kaj Israelo konsentis batalhalton, kiu estis sekvata, fine de septembro 2014, de pli profundaj interdiskutoj. La Operaco Ŝirma Marĝeno kaŭzis pli ol 2.100 mortintoj sur la palestina flanko[2],[3] kaj 72 sur la israela flanko, inkluzive de 6 civiluloj[4].

Israelo, la Nacio-ŝtato de la juda popolo redakti

La 19-an de julio 2018, la Kneset (per 62 voĉdonoj kontraŭ 55, kun subteno de la ĉefministro Benjamin Netanjahu[5]) pasis novan Fundamentan Leĝon de la Ŝtato de Israelo}}[6]. Ĝi asertas, ke la ĉefurbo estas la granda unuigita Jerusalemo, ke la ŝtato estas malfermata al juda enmigrado kaj kuraĝigos judan koloniigon. Ĝi faras Israelon la "nacia hejmo de la juda popolo" kun nur la hebrea lingvo kiel oficiala lingvo kaj donis specialan statuson (kaj ne plu oficialan) al la araba lingvo. Ĉi tiu leĝo deklaras, ke "la ŝtato konsideras, ke la disvolviĝo de judaj kolonioj estas en la nacia intereso"[7].

Ĉi tiu leĝo, nomita "Israelo, nacio de la juda popolo" vekis multajn kritikojn kaj en Israelo - kie Cipi Livni riproĉas ĝin pro ne mencii la egalecon inter ĉiuj civitanoj[8] - kaj eksterlande - precipe en Francio[9] . Ĉi tiu leĝo ankaŭ prezentiĝas kontraŭ la opozicio de israelaj arabojdruzoj[10],[11]. La ŝtata prezidanto Reuven Rivlin, en kunveno kun druzoj-gvidantoj, diris: "Mi ne dubas, ke laŭleĝe vi estas niaj samuloj, kaj ni devas certigi, ke vi sentas, ke vi estas niaj egaluloj"[12]. La 4-an de aŭgusto, pli ol 50 000 homoj partoprenis al manifestacio organizita de gvidantoj de la druza komunumo, kiuj asertas, ke la leĝo "reduktas ilin al duarangaj civitanoj"[13]. La Asembleo de Katolikaj Ordinarioj de la Sankta Lando petis la registaron nuligi la leĝon asertante, ke "Jerusalemo kaj la tuta Sankta Lando estas komuna heredaĵo kunuzata de palestinaj araboj, aliaj religiaj komunumoj, kristanoj, judoj, islamanoj, druzoj kaj bahaanoj devante esti protektata kontraŭ diseco kaj internecaj konfliktoj"[14].

Dum la 1948-datita Deklaro de sendependeco asertis, ke la ŝtato provizus "kompletan egalecon de sociaj kaj politikaj rajtoj al ĉiuj siaj civitanoj, sendepende de kredo, raso aŭ sekso" kaj "plenan liberecon de konscienco, kulto, edukado kaj kulturo ", la nova Fundamenta Leĝo reafirmante la judan karakteron de la ŝtato sen rememorado de ĝia demokrata karaktero maltrankviligas tiujn, kiuj ĝin vidas kiel la estontan legitimigon de neegaleco inter judaj kaj ne-judaj civitanoj[5]. Por Samy Cohen, la Nacio-ŝtata leĝo de la juda popolo tiel kontraŭdiras la 1948-datitan Deklaron de sendependeco kaj rompos la "delikatan ekvilibron, kiu estis establita ĉirkaŭ la difino de la juda kaj demokrata ŝtato"[15].

Referencoj redakti

  1. Des roquettes tirées depuis Gaza après la frappe d'Israël (Raketoj pafitaj de Gaza bendo post pafo de Israelo) (france). Le Figaro (9a de julio 2014).
  2. William Booth (3a septembro 2014). Here's what really happened in the Gaza war according to the Israelis (Kio vere okazis dum la Gaza milito laŭ isralelanoj) (angle). Alirita 24a de oktobro 2014.
  3. Humanitarian Bulletin Monthly Report (Homhelpa monata raporto de junio-aŭgusto 2014 (angle) (30a de septembro 2014). Arkivita el la originalo je 2014-10-21. Alirita 24a de oktobro 2014.
  4. Operaco Ŝirma Marĝeno, viktimoj (hebree). Alirita 24a de oktobro 2014.
  5. 5,0 5,1 {{Citaĵo el la reto|lingvo=france|aŭtoro=Soline Schweisguth|url= https://www.herodote.net/La_fin_de_l_etat_juif_et_democratique_-article-1738.php La fin de l'« État juif et démocratique ? (Ĉu estas la fino de ŝtato juda kaj demokrata?)|eldonejo=herodote.net|dato=24a de julio 2018|alirdato=31a de julio 2018
  6. Raoul Wootliff. "Final text of Jewish nation-state law (Fina teksto pri juda nacio-ŝtata leĝo aprobita de la Kneset la 19-an de julio 2018", 19a de julio 2018. (angle)
  7. "Réactions après l’adoption de la loi sur l’État-nation juif (Reagoj post la adopton de la leĝo pri la juda naci-ŝtato)", 19a de julio 2018. (france)
  8. David Horovitz (30a de julio 2018). Le malaise avec la loi de l’État-nation juif d’Israël (Ĝeneco pri la leĝo de la juda naci-ŝtato de Israelo) (france). The Times of Israel.
  9. Loi sur l'Etat-nation: une nouvelle occasion pour diffuser la haine d'Israël (Aliza Bin Noun) (Leĝo pri Nacio-ŝtato: nova okazo por disigi malamo de Israelo) (france). i24News (27a de julio 2018).
  10. Des élus saluent Bahloul, démissionnaire après la loi sur l’Etat-nation (Elektitoj salutas Bahloul, kiu demisiis post la leĝo pri la Nacio-ŝtato (france). The Times of Israel (29a de julio 2018).
  11. État-nation : des vétérans de l’armée soutiennent leurs «frères Druzes» (Nacio-ŝtato: veteranoj de l'armeo subtenas siajn «druzajn fratojn» (france). The Times of Israel (29a de julio 2018).
  12. Rivlin aux Druzes : « vous êtes nos égaux » (Cipi Rivlin al druzoj: « vi estas niaj egaluloj») (france). The Times of Israel (30a de julio 2018).
  13. Des dizaines de milliers de druzes à Tel Aviv contre la loi sur l’Etat-nation (Dekoj da milioj de druzoj al Tel-Avivo kontraŭ la leĝo pri la Nacio-ŝtato) (france). The Times of Israel (5a de aŭgusto 2018).
  14. https://www.lpj.org/assembly-of-catholic-ordinaries-calls-on-israel-to-rescind-its-nation-state-law/ Arkivigite je 2019-12-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  15. Samy Cohen (25a de julio 2018). Samy Cohen : «La loi de l’Etat-nation permet aux élites nationalistes et religieuses de prendre leur revanche» (La Nacio-ŝtata leĝo permesas naciismajn kaj religiajn elitojn preni sian revenĝon) (france). lemonde.fr. Alirita 5a de aŭgusto 2018.