Historio de industrio en Argentino

La komenco de la historio de la industrio en Argentino datiĝas el la ekonomia etendo de la generacio de 1880, kvankam tiuepoke la modelo eksportanta de sgrikulturaj produktoj markis la vendadon de greno kaj la importadon de produktoj, kio supozis ke malmultaj industrioj setlis aŭ kreskiĝis. Tamen ekkreiĝis kelkajn fabrikojn, ĉefe tiujn por la produktado de produktoj por la interna merkato, ĝenerale de nutraĵoj (nutrindustrio). Sed neniu produkto de industria fabrikado estis eksportita, oni ne faris kompleksajn manufakturojn. Tio pluis ĝis la alveno de Hipólito Yrigoyen, kiam oni starigis kvanton de industriaj ejoj. Kiam Yrigoyen revenis al povo, li estis tuj elpostenigita, dum jardeko konata kiel la fifama jardeko, la lando rekuperiĝas ekonomie, instaliĝas kelkaj industriaj setlejoj ĉirkaŭ la federala ĉefurbo bonaera, okazis ankaŭ elmigrado el interno al aktuala areo de la Granda Bonaero.

Dum la prezidenteco de Hipólito Yrigoyen oni kreis YPF, aperis la unuaj sindikatoj, kaj enradikiĝis la unuaj grandaj industrioj.
Motorciklo Siambretta modelo 1948.

La venonta grava periodo por industrio estis la regado de Juan Domingo Perón, kiam oni kreis kelkajn fabrikojn de militistaj ekipaĵoj, kaj ankaŭ enradikiĝis kelkaj pezindustrioj (kiaj tiuj pri aŭtoj). Sed tiuj industrioj aperis tra subvencioj de la ŝtato cele produkti produktojn eksportotajn, oni kreis argentinajn industriojn fortajn en la sektoroj de la pezindustrio, sed ili estis malfortaj se temas pri konkurenco kun eksterlandaj. Dum la regado de Arturo Frondizi oni enradikigis pli grandan kvanton de industrioj, tra la politiko de la eksterlandaj kapitaloj, kaj krome oni kreis la liveradon de krudaj materialoj kiaj petrolo (petrokemio kaj brulaĵoj), ŝtalo (pezindustrioj). Kaj ĉefe oni kovris la demandon de aŭtoj kiu ekzistis en Argentino, deziro el la epoko de Perón.

Post la reveno de Perón en 1973, oni realigis novajn verkojn por la industrio, kaj inter 1973 kaj 1974 oni registris plejan historian produktadon en la industria sektoro, sed tiu falis konsekvence de la naftokrizo de 1973. La sinsekvaj konfliktoj ligitaj al la insurekciaj movadoj kaj de studentoj kaj de laboristoj, sume al la ŝtata terorismo, fare de la Alianza Anticomunista Argentina finis la malfortigon de la ekonomio de Argentino; tiuj faktoj estis ekskuzo por nova puĉo en 1976 kaj sekva diktaturo. Tiu registaro de facto ne pluis la antaŭajn industriajn projektojn kaj krome eklimigis aŭ nuligis la helpon al la industrio kaj la subvencioj, kaj malfermis la eksteran merkaton senlimige, detruante la argentinan industrion.

Pro tiu detruo de granda parto de la produkta sektoro, okazis kresko de 600 % de la ekstera ŝuldo, kaj en 1981 devis komenci longa periodo de limigo, pluigo de la ŝuldo kaj kreska inflacio. En tiu jardeko la industria agado vidiĝis ene de alternaj cikloj de produktado. La venonta demokratia registaro de Raúl Alfonsín devis fronti la ekonomian malforton de la lando; kion faris pere de la Plano Aŭstralo, kiu funkciis dum mallonge kaj la inflacio eksplodiĝis al la inflaciego. La registaro de Carlos Menem, pro la politiko de konverteblo kaj ekonomia malfermo, malpliigis draste la entreprenan enspezeblon, okazigante fortan falon de la argentina industrio, oni fermis aŭ privatigis la malmultajn industriojn kaj entreprenojn kiuj restis sub povo de la ŝtato, kiaj la privatigo de Aerolíneas Argentinas en 1990 aŭ de YPF en 1992. La modelo novliberala finiĝis per la krizo de 2001, unu el plej grandaj de la historio argentina.

Nuntempe la industria strukturo argentina kreskiĝas kun iaj osciloj kiel konsekvenco de internaciaj krizoj. Estas unu el ĉefaj industriaj ekonomioj de Sudameriko. Tamen ĝi estas malproksime de la industria strukturo de la 1960-aj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Kosacoff. (1993) La Industria Argentina "Proceso de Reestructuración Desarticulada". CEPAL/Alianza Bs. As. ISBN 950-23-1136-1.
  • Ferrer, Aldo. (1989) La Industria Argentina, "El Devenir de una Ilusión, desde 1930 hasta nuestros días". Ides Bs. As.
  • Kasacoff. (1989) Industria Argentina, "Desarrollo y Cambios Estructurales". CEPAL/Alianza Bs. As.
  • Dorfman. (1970) Historia de la Industria Argentina. Solar-Hachette.
  • Kasacoff. (1994) La Industria Argentina en Transformación. CEPAL/Alianza Bs. As.
  • Schvarzer, Jorge. (1996) La industria que supimos conseguir. Editorial Planeta.
  • Testa. (1986) La Evolución de la Industria Argentina. Peña.

Eksteraj ligiloj redakti