Historio de judoj en Nederlando

Plej el la historio de judoj en Nederlando okazis inter la fino de la 16-a jarcento kaj la Dua Mondmilito.

Interieur van de Portugese synagoge te Amsterdam, 1680, Emanuel de Witte, kolekto de Rijksmuseum, Amsterdamo.

La areo nune konata kiel Nederlando estis iam parto de la Hispana Imperio sed en 1581, la nordaj nederlandaj provincoj deklaris sendependecon. Ĉefa tialo estis deziro praktiki la Protestantan Kristanismon, tiam malpermestia laŭ la hispana regado, kaj tiele religia toleremo estis efektive grava konstitucia elemento de la ĵus sendependa ŝtato. Tio neeviteble altiris la atenton de judoj kiuj estis kulture kaj religie subpremitaj en multaj partoj de la mondo.

Komenca historio redakti

 
Ludoviko la 4-a eble estis la unua ŝtatestro kiu permesis setladon de judoj en tiu mondoregiono.

Judoj ŝajne ne loĝis en la provinco Holando antaŭ 1593; estas malmultaj referencoj al ili kiuj klare mencias ilin kiel ĉeestaj en la aliaj provincoj en pli frua dato, ĉefe post ties forpelo el Francio en 1321 kaj la persekutoj en Henegovio kaj la provincoj de Rejno. La unuaj judoj en la provinco Gelderland estis menciitaj en 1325. Judoj estis setlintaj en Nijmegen, nome la plej malnova setlejo, en Doesburg, Zutphen, kaj en Arnhem ekde 1404. En 1349 la Duko de Geldern estis rajtigita de la imperiestro Ludoviko la 4-a de la Sankta Romia Imperio de Germanio por akcepti judojn en sia duklando, kie ili servis, pagis impostadon, kaj estis protektitaj jure. En Arnhem, kie oni mencias judan kuraciston, la urbestraro simile defendis lin kontraŭ la malamikeco de la popolaĉo. Oni ne konas kiam judoj setlis en la teritorio de Utreĥto, sed rabenaj informoj pri la juda manĝoregularo spekulis ke juda komunumo datis el la epoko de la Romia Imperio. En 1444 judoj estis elpelitaj el la urbo Utreĥto, kaj ĝis 1789 neniu judo rajtis tranokti tie. Ili estis tamen tolerataj en la vilaĝo Maarssen, je du veturhoroj, kvankam ties vivkondiĉo ne estis feliĉa. Tamen, la komunumo de Maarssen estis unu el la plej gravaj en Nederlando. Judoj estis akceptitaj en Zelando fare de Alberto, Duko de Bavario.

En 1477, pro la geedziĝo de Maria de Burgonjo al la Arkiduko Maksimiliano, filo de la imperiestro Frederiko la 3-a, Nederlando estis unuigita al Aŭstrio kaj ties posedaĵoj pasis al la krono de Hispanio. En la 16a jarcento, pro la persekutoj fare de Karlo la 5-a kaj de Filipo la 2-a, Nederlando interplektiĝis en serio de malesperaj kaj heroaj luktoj kontraŭ tiu kreskinta politika kaj religia hegemonioj. En 1522, Karlo la 5-a faris proklamon en Gelderland kaj Utreĥto kontraŭ la kristanoj kiuj suspekte ne obeas la dogmon de la Romkatolika Eklezio, same kiel kontraŭ la judoj kiuj ne iĝu baptitaj; li ripetis tiajn ediktojn en 1545 kaj en 1549, laŭ la Reformacio kreskiĝis. En 1571 la Duko de Alba ordonis al la aŭtoritatoj de Arnhem ke ĉiuj judoj kiuj loĝas tie estu kaptitaj kaj tenitaj ĝis oni determinu pri ili. Je nederlanda peto, la Arkiduko Matiaso establis religian pacon en plej el la provincoj, kio estis poste garantiita pere de la artikolo 13a de la Unie van Utrecht de 1579.[1] Krome, en 1581, la deputitoj de la Unuiĝintaj Provincoj deklaris sendependecon pere de la Plakkaat van Verlatinghe, kiu elpostenigis Filipon kiel monarko. Kiel sekvo de tiuj du okazaĵoj la judoj persekutitaj en Hispanio kaj Portugalio turniĝis al la Nederlanda Respubliko kiel nova loko de rifuĝo.

Sefardaj judoj redakti

 
Sefardaj judoj, 14-a jarcento, Hispanio.

La Sefardaj judoj, foje referencataj kiel Hispanaj judoj, originiĝis el Hispanio kaj Portugalio, sed ili estis elpelitaj antaŭ jaroj. Multaj ankoraŭ restis en la Iberia duoninsulo, praktikante ĉu sian novan religion publike aŭ Judismon sekrete aŭ ambaŭ. La ĵus sendependaj kaj toleremaj nederlandaj provincoj havigis pli favorajn kondiĉojn por ke praktikantoj de Judismo establu komunumon, kaj praktiku sian religion malferme. Ili enmigris ĉefe al Amsterdamo, kaj ĉar ili establis sin tie, kolektive alportis novajn komercajn espertojn kaj konektojn al la urbo. Plej grave, ili ankaŭ alportis konojn pri navigado el Portugalio kio permesis al nederlandanoj ekkonkurenci por la iberiaj transmaraj kolonioj.

Post ricevi malakcepton en Middelburg kaj Haarlem, tiuj anusim alvenis en Amsterdamon en 1593. Inter ili estis elstaraj komercistoj kaj personoj kun utilaj lertecoj. Ili ofte kunlaboris kun lokanoj kaj kontribuis materie al la prospero de la lando. Ili iĝis decidaj subtenantoj de la dinastio Oranje-Nassau kaj estis siavice protektitaj de tiu. Dum la Dekdujara Batalpaŭzo la komerco de la Nederlanda Respubliko ege pliiĝis kaj alvenis periodo de disvolvigo. Tio estis partikulare vera por Amsterdamo, kie la sefardoj estis translokigintaj siajn havaĵojn kaj bazon por funkciado por elteni siajn eksterlandajn komercajn rilatojn, same kiel antaŭaj rilatoj kun Levantenio kaj kun Maroko. La imperiestro de Maroko havis ambasadoron ĉe Hago nome Samuel Palaĉe, tra kies perado, en 1620, alvenis komerca interkompreno kun la Berberaj Ŝtatoj.

La komerco disvolvigita inter nederlandanoj kaj Hispanameriko estis establita ĉefe fare de tiuj hispanaj judoj. Ili kontribuis ankaŭ al la establado de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio en 1621, kaj kelkaj el ili stabanis en ties direktoraro. La ambiciaj planoj de nederlandanoj por la konkero de Brazilo estis realigitaj fare de Francisco Ribeiro, nome portugala kapitano, kiu ŝajne havis judajn rilatojn en Holando. Kelkajn jarojn poste, la nederlandanoj en Brazilo alvokis metiistojn ĉiatipajn kaj multaj judoj reagis al la alvoko. En 1642 ĉirkaŭ 600 judoj lasis Amsterdamon, akompanataj de du distingitaj fakuloj – nome Isaac Aboab da Fonseca kaj Moses Raphael de Aguilar. La judoj forte subtenis la Nederlandan Respublikon en sia lukto kontraŭ Portugalio por la posedo de Brazilo, sed post ties perdo ili devis serĉi rifuĝon en aliaj nederlandaj setlejoj kiaj en Karibio kaj Nov-Amsterdamo.

La sefardim de Amsterdamo establis komercon kaj komercajn rilatojn ankaŭ kun aliaj landoj de Eŭropo, kaj komence de la 1620-aj jaroj granda nombro el ili migris el Holando al la regiono de Malsupra Elbo.[2] En letero datita de 25a de Novembro 1622, la reĝo Kristiano la 4-a de Danio invitis judojn el Amsterdamo setliĝi en Glückstadt, kie, inter aliaj privilegioj, ili ricevis garantion por la libera praktikado de sia religio.

 
Interno de la Amsterdama Esnogo, nome la sinagogo de la Portugaj-Israela (Sefarda) komunumo kiu estis inaŭgurita la 2an de Aŭgusto 1675, kaj estas ankoraŭ uzata de la juda komunumo.

Krom komercistoj, multaj kuracistoj estis inter la hispanaj judoj en Amsterdamo, kiaj Samuel Abravanel, David Nieto, Elijah Montalto, kaj la familio Bueno, el kiuj Jozefo Bueno estis konsultita pri la malsano de la Princo Maŭrico en Aprilo, 1623. Judoj estis akceptitaj kiel studentoj en la universitato, kie ili studis medicinon kiel nura branĉo de sciencoj kiu estis praktika por ili, ĉar ili ne rajtis praktiki juron. La judoj ankaŭ ne estis akceptitaj en la komercaj gildoj: ekzemple rezolucio de Amsterdamo en 1632 (la urboj estis por tio aŭtonomaj) ekskludis ilin. Estis esceptoj, tamen, por la okazoj de komercoj kaj industrioj kiuj havas apartan rilaton al ties religio: presarto, librovendado, viandovendado, kortobirdoj, manĝaĵoj, kaj drogoj. En 1655 judo estis, escepte, rajtigita por establi suker-rafinejon. Kelkaj Sefardoj elstaris dum tiu tempo, kiaj Menasseh Ben Israel, kiu korespondis multe kun kristanaj estroj kaj helpis la resetladon de judoj en Anglio; alia estis Baruĥ Spinozo, kiu estis elkomunumigita el la juda komunumo en 1656 post la publikigo de siaj ideoj pri (la naturo de) Dio poste eldonitaj en sia fama verko Etiko.

Aŝkenazoj redakti

Ankaŭ multaj Germanaj judoj estis allogitaj poste al la toleremaj kaj sendependaj nederlandaj provincoj, ĝenerale post la mezo de la 17a jarcento. Malkiel ĉe la pli elkulturitaj sefardoj, plej el tiuj estis translokiĝintoj el la getoj fuĝintaj el persekutado, kaj de la aparta violento de la Tridekjara milito (1618–1648) en aliaj partoj de norda Eŭropo, kaj de la lokaj elpeloj kiuj sekvis, same kiel de la ribelo de 1648 de Bohdan Ĥmelnickij en Pollando. Ĉar plej el le enmigrintoj estis malriĉaj, Ili estis ne tiom bone akceptitaj. Ties alveno en konsiderinda nombro minacis la ekonomian statuson de Amsterdamo partikulare, kaj kun kelkaj esceptoj ili foriris. Tamen, ili ĝenerale setlis en ruraj areoj kie ili subtenis sin tipe kiel kolportistoj. Tio rezultis en la establado de multaj mediene, nome malgrandaj judaj komunumoj tra la nederlandaj provincoj.

 
Der Samstag (La sabato, Friedrich Campe, ĉ. 1800).

Laŭlonge de la tempo, multaj el tiuj germanaj judoj atingis prosperon pere de pomalgrnada komerco kaj pere de diamant-ĉizado, en kies posta industrio ili retenis la monopolon ĝis ĉirkaŭ 1870. Kiam Vilhelmo la 4-a, estis proklamita guberniestro (1747) la judoj trovis alian protektanton kiel Vilhelmo la 3-a. Li restis en tre proksimaj rilatoj kun la ĉefoj de la familio DePinto, kies vilaon, Tulpenburg, ĉe Ouderkerk, li kaj lia edzino ege vizitis. En 1748, kiam franca armeo estis ĉe la landlimo kaj la trezorejo estis malplena, De Pinto kolektis grandan sumon kaj prezentis ĝin al la ŝtato. Van Hogendorp, la sekretario de ŝtato, verkis al li: "Vi savis la ŝtaton." En 1750 De Pinto aranĝis la konverton de la nacia ŝuldo el bazo de 4 al 3%.

Dum la regado de Vilhelmo la 5-a la lando suferis internajn malkonsentojn; la judoj, tamen, restis fidedaj al li. Kiam li enposteniĝis la tagon de sia majoritato, nome la 8-an de marto 1766, ĉie en la sinagogoj oni celebris dankemajn servojn. Vilhelmo la 5-a ne forgesis siajn judajn rilatojn. La 3a de Junio 1768, li vizitis kaj la Germanan kaj la Portugalan sinagogojn; li ankaŭ ĉeestis la nuptojn de kelkaj elstaraj judaj familioj.

Holokaŭsto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Holokaŭsto.
 
Monumento ĉe Westerbork: ĉiu ŝtono reprezentas unu personon kiu estis ĉe Westerbork kaj mortis en Nazia koncentrejo.

En 1939, estis ĉirkaŭ 140,000 nederlandaj judoj loĝantaj en Nederlando, inter kiuj ĉirkaŭ 25,000 Germanaj judaj rifuĝintoj kiuj abandonis Germanion en la 1930-aj jaroj (aliaj fontoj postulas ke ĉirkaŭ 34 000 judaj rifuĝintoj eniris en Nederlando inter 1933 kaj 1940, ĉefe el Germanio kaj Aŭstrio).[3] La Nazia okupforto metis la nombron de (rase) nederlandaj judoj en 1941 en ĉirkaŭ 154,000. En la Nazia censo, ĉirkaŭ 121,000 personoj deklaris ke ili estas membroj de (Aŝkenaza) nederland-israela komunumo; 4 300 personoj deklaris ke ili estas membroj de (Sefarda) portugal-israela komunumo. Ĉirkaŭ 19,000 personoj informis ke ili havas du judajn geavojn (kvankam ĝenerale oni supozas ke proporcio de tiu nombro havas fakte tri judajn geavojn, sed malakceptis aserti tiun nombron pro timo ke ili estus viditaj kiel judoj anstataŭ kiel duonjudoj fare de la Naziaj aŭtoritatoj). Ĉirkaŭ 6,000 personoj informis havi unu judan avon. Ĉirkaŭ 2,500 personoj kiuj estis kalkulitaj en la censo kiel judoj estis fakte membroj de kristana eklezio, ĉefe Nederlanda Reformita, Kalvinisma Reformita aŭ Romkatolika.

En 1941, plej nederlandaj judoj loĝis en Amsterdamo. La censo en 1941 havigas indikon de la geografia etendo de nederlandaj judoj je la komenco de la Dua Mondmilito (provinco; nombro de judoj – tiu nombro ne estas bazita sur la rasaj standardoj de Nazia Germanio, sed sur tio kion la personoj deklaris sin en la loĝantara censo):

En 1945, nur ĉirkaŭ 35 000 el ili estis ankoraŭ vivantaj. La preciza nombro de "tute judoj" kiuj survivis al la Holokaŭsto estas ĉirkaŭkalkulita en 34 379 (el kiuj 8 500 estis parto de interrasa geedzeco kaj tiele evitis deportadon kaj eblan morton en la Naziaj koncentrejoj); la nombro de "duonjudoj" kiuj estis en Nederlando fine de la Dua Mondmilito en 1945 estis ĉirkaŭkalkulita en 14 545, la nombro de "kvaronjudoj" 5,990.[4] Ĉirkaŭ 75% el la judnederlanda loĝantaro mortiĝis, malkutima alta procento kompare al aliaj okupitaj landoj en okcidenta Eŭropo.[5]

Faktoroj kiuj influis sur la granda nombro de personoj kiuj mortiĝis estis la fakto ke Nederlandoj ne estis sub milita reĝimo, ĉar la reĝino kaj la registaro estis fuĝintaj al Anglio, lasante la tuta reg-aparaton sentuŝe. Grava faktoro estis ankaŭ ke Nederlando tiame estis jam la plej dense loĝata lando de Okcidenta Eŭropo, kio malfaciligis al la relative granda nombro de judoj kaŝiĝi. Plej judoj de Amsterdamo estis malriĉaj, kio limigis siajn eblojn fuĝi aŭ kaŝiĝi. Alia faktoro estas ke la lando ne havas multan malferman spacon aŭ arbarojn por kaŝiĝi. Ankaŭ, la civila administracio estis antaŭnigita kaj havigis al la Nazi-Germanoj kompletan rigardon ne nur al la nombroj de judoj, sed ankaŭ pri kie ili precize loĝas. Notendas ke la averaĝa civitano de Nederlando estis nekonscia de la funkciado de la "ekstermejoj" kiaj Mauthausen dum la plej granda parto de la okupado. Ĉiuj nederlandaj ŝtatanoj estis devigitaj "registriĝi" kaj fari laboron en Germanio.[6] Fakte afero pri la mistraktado de nederlandaj civitanoj de juda ascendo estis agnoskita kiel la unua ago de amasa civila malobeo en la okupita Eŭropo dum la 2aMM kaj ĝi okazis por subteni tiujn nederlandajn civitanojn de juda ascendo kio estis konata kiel Februaristaking (Februara striko).

Estas teorio ke la plej majoritato de la lando alĝustiĝis al la cirkonstancoj: "En siaj preparoj por la ekstermado de judoj loĝantaj en Nederlando, la Germanoj povis enkalkuli la helpon de la plej granda parto de la nederlanda administracia infrastrukturo. La okupantoj devis uzi nur relative malgrandan nombron de sia propra personaro; nederlandaj policanoj arestis la familiojn sendotajn al ties mortoj en Orienta Eŭropo. Trajnoj de la nederlanda fervojo funkciigitaj de nederlandaj laboristoj transportis la judojn al koncentrejoj en Nederlando kiuj estis transpasejoj al Auschwitz, Sobibor, kaj aliaj ekstermejoj." Rilate al la nederlanda kunlaborado, Adolf Eichmann estis citita dirante "La transportoj fluis tiom milde ke estas plezuro vidi ilin."[7]

 
Tiu statuo en Amsterdam memorigas pri Anne Frank, la juda taglibristino kiu kaŝiĝis kun sia familio dum la Dua Mondmilito (kaj kiu estas reprezentata de unu ŝtono en Westerbork).

Dum la unua jaro de la okupado de Nederlando, judoj, kiuj estis jam registrita sur la bazo de sia religio ĉe la aŭtoritatoj (same kiel Protestantoj, Katolikoj kaj aliaj), devis porti grandan "J" stampitan en siaj identigiloj dum la tuta loĝantaro devis deklari ĉu ili havas aŭ ne "judajn" radikojn. Judoj estis senrajtigitaj por kelkaj okupoj kaj poste izolitaj el la publika vivo. Starte en januaro 1942, kelkaj nederlandaj judoj estis devigitaj translokiĝi al Amsterdamo; aliaj estis rekte deportitaj al Westerbork, nome koncentrejo ĉe la malgranda vilaĝo Hooghalen. Westerbork estis fondita en 1939 fare de la nederlanda registaro kiel Centra Rifuĝejo por ŝirmi judojn kiuj estis fuĝintaj el la Nazia persekuado post la Kristala nokto. Post la germana okupado de Nederlando en 1940, ĝi iĝis transira kampadejo por judoj kiuj estis deportitaj al Naziaj koncentrejoj en Meza kaj Orienta Eŭropo. Preskaŭ ĉiuj prizonuloj kiuj lasis Westerbork orienten mortiĝis antaŭ la fino de la Dua Mondmilito.

Ankaŭ ne-nederlandaj judoj estis senditaj al Westerbork. Aldone, ĉirkaŭ 15,000 judoj estis senditaj al laborejoj. Deportadoj de judoj el Nederlando al Pollando kaj Germanio ekis la 15-an de junio 1942 kaj finis la 13an de Septembro 1944. Finfine ĉirkaŭ 101 000 judoj estis deportitaj en 98 transportoj el Westerbork al Auschwitz (57 800; 65 transportoj), Sobibor (34 313; 19 transportoj), Bergen-Belsen (3 724; 8 transportoj) kaj Theresienstadt (4 466; 6 transportoj), laŭ kio plej el ili estis murditaj. Aliaj 6 000 judoj estis deportitaj el aliaj lokoj (kiel Vught) en Nederlando al koncentrejoj en Germanio, Pollando kaj Aŭstrio (kiel Mauthausen). Nur 5 200 survivis. La nederlanda rezistado kaŝis ĉirkaŭ 25 000–30 000 judojn; finfine, ĉirkaŭkalkule 16 500 judoj sukcesis survivi la militon kaŝinte. Ĉirkaŭ 7 000 al 8 000 survivis fuĝinte al landoj kiaj Hispanio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Svisio, aŭ geedzinte al ne-judoj (kio savis ilin el la deportado kaj ebla morto). Samtempe, estis substanca kunlaborado kun la Nazioj fare de membroj de la nederlanda loĝantaro, kiel la Amsterdam-urba administracio, la nederlanda municipa polico, kaj la nederlandaj fervojistoj, kiuj helpis transporti kaj deporti judojn.

Unu el la plej bone konata viktimo de la Holokaŭsto en Nederlando estis Anne Frank. Kun sia fratino, Margot Frank, ŝi mortiĝis pro tifo en Marto 1945 en la koncentrejo Bergen-Belsen, pro sansistemaj vivkondiĉoj kaj enprizonigo fare de Nazioj. La patrino de Anne Frank, nome Edith Frank-Holländer, malsategis ĝismorte en Auschwitz. La patro de Anne Frank, nome Otto Frank, pretervivis la militon. Nederlandaj viktimoj de la Holokaŭsto estis Etty Hillesum,[8] Abraham Icek Tuschinski kaj Edith Stein kromnome Sankta Teresa Benedicta de la Kruco.

Kontraste al multaj aliaj landoj kie ĉiuj aspektoj de judaj komunumoj kaj kulturo estis elradikitaj dum la Ŝoah, rimarkinde granda proporcio de rabena registraro survivis en Amsterdamo, kio faras la historion de nederlanda judismo malkutime bone dokumentita.

Referencoj redakti

  1. Union of Utrecht 1579.
  2. Jonathan I. Israel, European Jewry in the Age of Mercantilism 1550–1750, p. 92
  3. Askhenazi Jews in Amsterdam. Edward van Voolen. Alirita la 21an de Julio 2007.
  4. DEMOS Marto 2001. Alirita la 18an de Julio 2007 (nederlande) Arkivita en la 10-a de junio 2007 ĉe Wayback Machine.
  5. JCH Blom (julio 1989). “The Persecution of the Jews in the Netherlands: A Comparative Western European Perspective”, European History Quarterly 19 (3), p. 333–351. doi:10.1177/026569148901900302. . Por pli ĵusaj publikaĵoj, vidu: Pim Griffioen kaj Ron Zeller, "Comparison of the Persecution of the Jews in the Netherlands, France and Belgium, 1940-1945: Similarities, Differences, Causes", en: Peter Romijn et al., The Persecution of the Jews in the Netherlands, 1940–1945. New Perspectives. Amsterdam: Amsterdam University Press/Vossius Pers/NIOD, 2012, 55–91. Pim Griffioen and Ron Zeller, "Anti-Jewish Policy and Organization of the Deportations in France and the Netherlands, 1940–1944: A Comparative Study", Holocaust and Genocide Studies 20 (3), vintro 2006, 437–473.
  6. Ettie Huizing, Wie het geweten heeft - het levensverhaal van Siep Adema, ("Kiu sciis - la vivrakonto de Siep Adema") SUN 1994, ISBN 90-6168-425-0
  7. Manfred Gerstenfeld (1999-08-15). Wartime and Postwar Dutch Attitudes Toward the Jews: Myth and Truth. Jcpa.org. Alirita 2012-05-01.
  8. Frank, Evelyne. Avec Etty Hillesum : Dans la quête du bonheur, un chemin inattendu. Une lecture d'une vie bouleversée et des lettres de Westerbork, Genève: Labor et Fides, 2002. (ISBN 978-2830910476)

Literaturo redakti

  • Geschiedenis van de Joden in Nederland, redaktita per Hans Blom, Rena Fuks-Mansfeld kaj Ivo Schöffer ("historio de la judoj en Nederlando"), 1995, 502 p., Balans - Amsterdamo, ISBN 90-5018-296-8
  • De kleine Sjoa: Joden in naoorlogs Nederland ("la malgranda Holokaŭsto: judoj en postmilita Nederlando"), Isaac Lipschits, 2001, 206 p., Mets & Schilt - Amsterdamo, ISBN 90-5330-310-3
  • De Joden in Europa, 1550-1750 (traduko de European Jewry in the age of mercantilism, 1550-1750), Jonathan Israel, 2003, 356 p., Van Wijnen - Franeker, ISBN 90-5194-222-2
  • Geschiedenis van de joden van de Lage Landen ("Historio de la judoj de la Malaltaj Landoj"), Ludo Abicht, 2006, 486 p., Manteau - Antverpeno, J.M. Meulenhoff - Amsterdamo, ISBN 90-8542-042-3

Eksteraj ligiloj redakti