Historio de la hungara fervojo

Politikaj cirkostancoj en la 19-a jarcento redakti

La Hungara reĝlando estis parto de la Habsburga Imperio kaj estis dispecigita al gubernio Transilvanio, Limgarda zono, Vojvodino kaj la restaĵoj, fine estis Kroatio, kies tronon havis la Habsburgoj. Tiuj teritorioj neglektiĝis, tamen en 1825 la hungara parlamento ekfunkciis, kie reformaj paŝoj decidiĝis. En 1849 la hungara revolucio fiaskis, sed en 1867 kompromiso okazis, sekve Hungara reĝlando sendependiĝis escepte kelkajn ministeriojn. La samo okazis inter Hungario kaj Kroatio en la sekva jaro. Baldaŭ unueco de Hungario restariĝis.

La unuaj reloj redakti

Ĉe minoj jam longe oni uzis lignajn relojn, kie homojĉevaloj tiris la ujojn. La unua ĉevaltira fervojo ekfunkciis inter Pozsony kaj Bazin en 1840, sed la evoluo montris al vaportira fervojo. Tiutempe fervojo de Habsburgoj ekfunkciis inter Trieste kaj nuntempa suda Pollando tra Vieno, tial la Habsburgoj planis elbranĉiĝojn el tiu linio al Pest laŭ dekstra bordo de Danubo. La hungara decido estis Pest-Pozsony-Vieno laŭ la maldekstra bordo. Tial en 1846 inter Pest kaj Vác fervojo ekfunkciis, kaj en la sama jaro en Banato inter Oravicabánya kaj Anina. Tiu lasta linio helpis la minadon, krome strategia linio de Habsburgoj estis Vieno-suda Banato ĝis la Danubo

Etendiĝo de la reloj redakti

 
Gábor Baross, fervora ministro pri trafiko

En 1867 evidentiĝis, ke centra parto de Hungario kaj Transdanubio havas fervojojn, sed preskaŭ mankas ili en Kroatio, Supra Hungarujo kaj Transilvanio. Tiam precipe privataj societoj konstruis liniojn. Se ili bankrotiĝis, la Hungara Ŝtatfervojo (MÁV) tuj plufunkciis ilin. En 1867 Pest-Salgótarján-ministaj urboj pretiĝis, post 1 jaro Pécs-Barcs, Arad-Marosvásárhely kaj Arad-Petrozsény. En 1871 norda Transilvanio ricevis kontakton laŭ Szolnok-Kolozsvár, sude en 1873 Brassó kaj Székelykocsárd havis fervojon.

20a jarcento redakti

Ĝis la 1-a mondmilito Hungara reĝlando havis imponan fervojan reton. Post Traktato de Trianon el 22000 km-oj restis 8000. En 1934 Budapeŝto-Hegyeshalom iĝis elektra fervojo. En 1940 Hungario rericevis nordan Transilvanion tiel, ke Kolozsvár-Marosvásárhely kontakto ĉesis. Tial oni konstruis novan linion inter Déda-Szeretfalva. Post la 2-a mondmilito la lasta linio konstruiĝis al Sztálinváros. Baldaŭ komenciĝis malkonstruo de flankaj linioj. Post sendependiĝo de Slovenio anstataŭ la iama linio pli nova konstruiĝis inter Hungario kaj Slovenio.

Vidu ankaŭ redakti