History Channel (origine The History Channel de 1995 ĝis 2008) estas usona televidreto posedata de A&E Networks, komuna entrepreno inter Hearst Communications kaj la Walt Disney Television, parto de Walt Disney Company. Aldone al ĝia mem-nomata ĉefa kanalo, History disponigas fratinajn kanalojn.

History Channel
bildo
faka televida kanalo • kablotelevida kanalo
Ĝeneralaj informoj
Landoj Usono
Komenciĝo de elsendoj 1995
Posedata de A&E Networks vd
Lingvo angla lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
22 692 199

(stato la 2-a de februaro 2023)

vdr

La kanalo origine dissendis dokumentajn programojn kaj seriojn pri historia fikcio. Dum la 1990-aj jaroj, History Channel estis menciita ŝerce kiel "La Hitlera Kanalo" [1] pro sia ampleksa priraportado pri Dua Mondmilito, ĉefe analizoj pri Nazia Germanio. Poste, ĝi havas emon por plejparte elsendi realecajn televidseriojn kiel Pawn Stars, X Men ktp. La reto estas kritikita pro elsendo de pseŭdodokumentarioj kaj de senpruvitaj kaj sensaciaj enketaj programoj, kiel ekzemple Ancient Aliens, UFO Hunters, Brad Meltzer's Decoded kaj Nostradamus Effect.

La programaro de History Channel estas resendita internacie de A&E Networks.

Notoj redakti

  1. Schone, Mark. "All Hitler, All the Time", Salon.com, 8a de majo, 1997).