Hiva Oa estas insulo en la Pacifiko kiu apartenas al la Markizinsuloj (Franca Polinezio). Hiva Oa estas la dua plej granda insulo de tiu arkipelago. La ĉefloko nomiĝas Atuono. Turismo estas grava fonto de enspezoj.

Hiva Oa
insulo
Akvejo Pacifiko
Insularo Markizinsuloj
Geografia situo 9° 46′ S, 139° 0′ U (mapo)-9.7666666666667-1391213Koordinatoj: 9° 46′ S, 139° 0′ U (mapo) f1
Situo de Hiva Oa
Situo de Hiva Oa

Map

Longo 35 kmf2
Larĝo 12 kmf3
Areo 320 km² f4
Plej alta loko Monto Temetiu
1 213 mf5
Loĝantaro 2 190 (2012)
6,8 loĝ./km²
Ĉefa loko Atuona
bildo de insulo
vdr

La franca pentristo Paul Gauguin kaj la belga kantisto Jacques Brel trapasis la lastan parton de sia vivo sur la insulo. Ambaŭ tie entombiĝis, kelkajn paŝojn unu de la alia. Sur la insulo troviĝas muzeo kiu parte temas pri Gauguin kaj parte pri Brel.

Ankaŭ la loka polinezia dialekto de Hiva Oa nomiĝas Hiva Oa.

Laŭ la loka kreado-rakonto la dioj kreis la insulojn kiel siaj domoj, tial ĉiuj insuloj en la arkipelago havas nomojn kiuj rilatas kun la konstruo de domo. La signifo de Hiva Oa estas "longa firstotrabo".[1]

Vegetaĵo ĉe la vojrando de Atuona al Puamau. Vidaĵo al la golfo "Baie des Traîtres" ("perfidula golfo") kaj la Hanakee-roko
La tombo de Jacques Brel
La tombo de Paul Gauguin

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-09. Alirita 2010-06-09.