Hliník (filma figuro)

filma figuro

Hliník (en esperanto Aluminio) estas fikcia rolulo menciata en komedio Marečku, podejte mi pero! de Zdeněk Svěrák kaj Ladislav Smoljak. En la filmo ne eblas ekvidi lin, ĉar en klasĉambro, kiun vizitadas laboristoj el fabriko por agrikulturaj maŝinoj en vespera studado, li estas senĉese neĉeestanta. Li nome forloĝiĝis ĝis Humpolec.

Hliník
filma rolulo • fikcia homo
Verko Marečku, podejte mi pero!
Informoj
Sekso vira
vdr

Frazo "Hliník se odstěhoval do Humpolce!" (Hliník forloĝiĝis ĝis Humpolec!) popoliĝis kaj en Humpolec estis senvualigita memortabulo kaj poste eĉ malfermita recesista muzeo omaĝe de li. Tiu frazo estis respondo al demando en lecionoj de kemio, kiam instruisto diris: Kaj nun ni konvinkiĝos, ĉu ĉeestas aluminio (hliník). Kaj la ĉiama respondo de studanto - Aluminio (Hliník) forloĝiĝis ĝis Humpolec!