Hofufo, Al-Hofuf (ankaŭ Hofuf , Hofof'Hufuf) (en araba الهفوف} {transkribe al-Hufūf} estas la ĉefa urba centro en la oaza regiono Al-Ahsa en la Orienta Provinco de Saŭdarabio.

Hofufo
urbeto
Administrado
Demografio
Loĝantaro 660 788  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 22′ N, 49° 36′ O (mapo)25.360849.5997Koordinatoj: 25° 22′ N, 49° 36′ O (mapo) [+]
Alto 155 m [+]
Hofufo (Sauda Arabio)
Hofufo (Sauda Arabio)
DEC
Hofufo
Hofufo
Situo de Hofufo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hofuf [+]
vdr

Priskribo redakti

La propra urbo havas populacion de 1,200,000 (censo de 2009} kaj estas parto de pli grandloĝata oazareo de urboj kaj vilaĝoj de ĉirkaŭ 600,000 loĝantoj. Ĝi situantas interne, sudokcidente de Abkaik kaj la metropolita areo de Dhahran-Dammam-Al-Ĥobar ĉe la ŝoseo alsuda al Haradh. Ĝi estas la urbo plej proksima al la fama naftejo Ghawar, unu el plej grandaj en la mondo konvenciaj (surteraj) naftejoj.

Hofuf estas unu el ĉefaj kulturaj centroj en Saŭdarabio. Multaj tre konataj familioj loĝas tie. Kaj tie estas altlernejoj de agrikulturo, veterinara medicino kaj animalaj rimedoj de la Universitato Reĝo Faisal dum aliaj estas en Dammam. La kampuso de Hofuf havas ankaŭ lokojn kie saŭdiaj virinoj povas studi medicinon, dentosciencon kaj ekonomikon.

Legendo lokas tie la enterigan lokon de Lejla kaj Maĝnun, la protagonista paro de la plej populara amhistorio en la araba kaj islama mondoj. Estas legendo ankaŭ ke la reĝino de Ŝeba vizitis tiun urbon el sia regno de Jemeno.

Klimato redakti

Hofufo havas sekan dezertan klimaton. En la jaro pluvas 83 mm, inter junio-oktobro ĝenerale ne pluvas, inter decembro-aprilo pluvas mezurebla pluvo. La jara averaĝa temperaturo estas 27 °C, inter majo-septembro tio estas pli ol 30 °C, decembro-februaro tio estas malpli ol 20 °C.

Transporto redakti

25° 23′ N 49° 35′ O / 25.383 °N, 49.583 °O / 25.383; 49.583 (mapo)