La Burgo Hoher Schwarm estas ruino en Saalfeld, Germanio. La nomo laŭlegende estas pro svarmo da abeloj esamenantaj el arbotrunko, kiam la slava soldatgvidanto Sámo serĉis lokon por burgokonstruo (7-a jarcento). Ĝi troviĝas ĉe la urbomuro de Saalfeld super la rivero Saale.

Hoher Schwarm

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 38′ 50″ N, 11° 21′ 59″ O (mapo)50.647311.3663Koordinatoj: 50° 38′ 50″ N, 11° 21′ 59″ O (mapo)
Hoher Schwarm (Turingio)
Hoher Schwarm (Turingio)
DEC
Hoher Schwarm
Hoher Schwarm
Situo de Hoher Schwarm
Hoher Schwarm (Germanio)
Hoher Schwarm (Germanio)
DEC
Hoher Schwarm
Hoher Schwarm
Situo de Hoher Schwarm
Map
vdr

Historio redakti

Ĉirkaŭ la jaro 1300 fariĝis la novkonstruo de tiu ĉi burgo. La unua mencio estis en 1346. Oficejo ĝi estis por la margrafoj de Meißen (postaj princoj-elektistoj) kaj la dukoj de Saksio portante la nomon Alte Vogtei. Je la komenco de la 15-a jarcento la remparoj ne plu bezonatis kaj la oficejoj translokitis pli en la urban centron.

En 1551 la urbo posedis ĝin por malmulta tempo. Pro konsilianara decido okazis forigo de la tegmento kaj de la neĉeŭrbomuraj partoj de la burgo: la brikoj servu al la reparo de la ponto trans la rivero Saale.

Restaŭradlaboroj okazis inter 1995 kaj 1997; tiam ankaŭ la ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝis en parkon kaj informtabuloj starigitis. Ĝis la 1990-aj jaroj la ruino estas emblemo sur produktoj de la Bierfarejo de Saalfeld.

Priskribo redakti

La burgo estas 17 m longa flanke, havas kvin etaĝojn kun sveltaj angulaj turoj ĉie. La murokrono ronda estis fortigitaj per kreneloj. La muroj estas 2 m dikaj; en la etaĝoj 2-a kaj 3-a troviĝas rektangulaj fenestrotruoj el sabloŝtono kun parte konserviĝintaj fenestraj krucoj. Ankaŭ kelkaj gotikaj ogivaj arkoj el la 14-a jarcento menciindas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti