Hoketo (supersigno)

supersigno

En tipografio hoketo estas supersigno (diakrita signo, kromsigno) metata super literon por distingi specialan formon de tiu litero. Ekzistas du formoj de hoketo:

Ronda
hoketo
Pinta
hoketo
˘ ̆ ˇ ̌
Ă ă Ě ě
Ğ ğ Š š
Ŭ ŭ Ž ž
  • ronda hoketou-hoketo (latine brachia) havas la formon de arko, kies malferma flanko estas supre (˘). Ĝenerale ĝi indikas mallongecon de vokaloj. En Esperanto ĝi estas uzata super u por formi literon ŭ. La nomo u-hoketo devenas de la formo kaj ne signifas, ke tiu kromsigno aperas nur super u: Ekzemple la rumana lingvo posedas literon ă, la turka literon ğ. La unikoda numero de la ronda hoketo estas 728; ekzistas ankaŭ kombiniĝa formo kun la numero 774.
  • pinta hoketo, v-hoketohaĉeko havas la formon de angulo, same kun la malferma flanko supre (ˇ). Ĝi estas uzata ekzemple en kelkaj slavaj lingvoj por la literoj Ċ, Ň, Š, Ť, Ž kaj aliaj. La unikoda numero de la pinta hoketo estas 711; ekzistas ankaŭ kombiniĝa formo kun la numero 780.
    En la minusklaj formoj de la ĉeĥaj literoj Ď kaj Ť, kie la hoketo signifas palataligon, ĝi kutime estas skribata kiel vertikala streketo (ď, ť).