Holčovice

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio

Holčovice (germane Hillersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta norde en distrikto Bruntál sur rivereto Zlatá Opavice. La vilaĝo situas en cismontaro de Nízký Jeseník. Vivas ĉi tie 714 loĝantoj (2023). La unua loĝigo datiĝas ĝis la 14-a jarcento.

Holčovice
germane Hillersdorf
municipo
Lernejo en Holčovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Holčovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník, Zlatohora montetaro
Rivero Opavice
Situo Holčovice
 - alteco 473 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 59″ N 17° 28′ 36″ O / 50.14972 °N, 17.47667 °O / 50.14972; 17.47667 (mapo)
Areo 40,62 km² (4 062 ha)
Loĝantaro 714 (2023)
Denseco 17,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 71
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597341
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Holčovice
Retpaĝo: www.sweb.cz/holcovice/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Město Albrechtice, Vrbno pod Pradědem, Heřmanovice, Hošťálkovy kaj Karlovice.

Historio redakti

Ne estas precize konate, kiam Holčovice estis fondita. La unua skribmencio pri la vilaĝo estas en dokumento el la 18-a de aprilo 1377 pri la unua divido de opava princlando post morto de Mikuláš la 2-a. Unu parto de la princlando portas nomon Luttendorff, pri kiu hodiaŭaj esploristoj konjektas, ke temas pri la nomo de tiama Holčovice.

Pluaj mencioj pri Holčovice estas el la jaroj 1478 kaj 1558, kie estas Holčovice nomata kiel malnova dezertiĝinta vilaĝo kaj ĝiaj loĝantoj petas Albrecht-on Sup-on el Fulštejn, por ke li helpu renovigi ilin la dezertiĝintan vilaĝon. Li faris tion kun vico da avantaĝoj, ekz. hereda rajto por vilaĝestro.

En pluaj jaroj okazas evoluo de Holčovice. La sinjoruo kelkfoje ŝanĝis la posedanton. En 1774 estis finkonstruita romkatolika preĝejo. En 1783 estis finita evangelia preĝejo, en 1784 estis konstruita evangelia lernejo kaj fine en 1786 estis konstruita evangelia paroĥo. Fine de la 19-a jarcento estis malfermita ĝendarmejo (1879) kaj kuracistejo. (1889). En 1892 eklaboris akvokuracista instituto de J. Stefanitsch. Ĉi tieajn kuracistajn procedurojn plu evoluigis kaj famigis banloka Ernst Hoffmann.

Post fermo de munkena interkonsento la 29-an de septembro 1938 Holčovice estis donita al Germanio. La vilaĝon liberigis matene la 5-an de majo 1945 senbatale antaŭeniranta Ruĝa Armeo.

Post forŝovo de germanoj Holčovice estis denove enloĝigita de ĉeĥa loĝantaro. Sed la nombro de loĝantoj neniam atingis nek trionon de loĝantoj antaŭ la milito. Multe da domoj restis do neenloĝitaj kaj atendis ilin detruo. Nur en la paso de la 50-aj jaroj estis detruita sume pli ol 330 domoj. Kelkaj domoj aĉetis precipe loĝantoj de Opava kaj Ostrava kaj ili komencis uzi ilin por refreŝigado.

Pro malkonstruo de la evangelia preĝejo en decembro de 1974 Holčovice perdis unu el siaj historiaj memorigaĵoj. El evangelia tombejo restis ŝtona ŝtuparejo kondukanta al pordego kaj kelke da tomŝtonoj. La saman sorton ankaŭ evangelian preĝejon en loka parto Spálené.

Nova konstruado ekkuris nur en la 70-aj jaroj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 751
18805 307
18904 941
19004 538
19104 199
19213 733
JaroLoĝantoj
19303 683
1950886
19611 130
1970978
1980856
1991678
JaroLoĝantoj
2001746
2014719
2016715
2017709
2018710
2019718
JaroLoĝantoj
2020718
2021652
2022704
2023714

Inundo en la 1997 redakti

Evento, kiu profunde venis en la vivon ne nur de la vilaĝo, sed de la tuta regiono, estis inundo en 1997 . Dimanĉe la 6-an de julio vespere post longdaŭraj pluvoj la rivero elbordiĝis. La akvo neniigis naŭ familiajn domojn, 15 ĝi difektigis kaj aliajn ĝi inundigis ĝis duono de la fenestroj. La elemento prenis tri pontojn, 11 pontetojn por piedirantoj kaj diversloke ĝi forbalais ŝtatan ŝoseon, per kio estis interrompita komuniko kun la ĉirkaŭaĵo, oni poste provizis la vilaĝon tra Česká Ves. La katastrofo de tiuj ĉi dimensioj ne trafis la vilaĝon unuanfojon, sed jam plurfoje en la pasinteco.

Partoj de municipo redakti

Signifaj naskiĝintoj redakti

Ernst Erich Metzner (*1938), germana verkisto