Provinco Holguín

(Alidirektita el Holguín (provinco))
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Holguín.

La Provinco Holguín estas unu el la 14 provincoj de Kubo post la lasta administra teritoria organizado en la jaro 1979. Ĝi troviĝas en la oriento de la insulo, kun pli ol miliono da loĝantoj. Holguín, estas la kvara plej granda provinco de la lando, kun areo de 9 300,6 km², je 774 kilometroj de Havano, ĉefurbo de la insulo. Ĝi havas limojn kun aliaj kvar provincoj sude kaj norde kun la Atlantiko, kie la Admiralo Kristoforo Kolumbo alvenis al Kubo (Bariay).

Provinco Holguín
Provinco
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Koordinatoj21° N, 75° U (mapo)20.64-74.9175Koordinatoj: 21° N, 75° U (mapo)
ĈefurboHolguín
- koordinatoj21° N, 75° U (mapo)20.64-74.9175Koordinatoj: 21° N, 75° U (mapo) [+]
Areo9 209,71 km² (920 971 ha) [+]

Loĝantaro1 037 161 [+] (2010)
Denseco112,62 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2CU-11

Provinco Holguín (Tero)
Provinco Holguín (Tero)

Provinco Holguín (Kubo)
Provinco Holguín (Kubo)
DEC
Provinco Holguín
Provinco Holguín

Map
Provinco Holguín

Vikimedia Komunejo:  Holguín Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ekonomio redakti

Ĝi estas unu el la plej industriigitaj provincoj de la lando kaj ĝi havas unu el la tri plej grandaj rezervejojn de nikelo en la tuta mondo. Kvankam Holguín tradicie estis agrikultura regiono, nuntempe en ĝi disvolviĝas tre vigle la industrio. Nomata la Tero de la Nikelo, ĝia ekspluatado kontribuas al la 20 % de la ekonomiaj ingresoj de la lando pro eksportaĵoj. Krom tio ankaŭ gravas la sukerindustrio, kun 10 sukerfabrikoj. Ĝi havas ampleksajn areojn por la kultivado de citrusarboj kaj tabako. Ankaŭ la fiŝindustrio elstaras inter la plej gravaj. Dum la lastaj jaroj, ankaŭ turismo tre rapide disvolviĝis kaj post kelkaj jaroj ĝi estos inter la plej gravaj, elstarante la turisma zono de Guardalavaca kiel unu el la plej gravaj de la lando. Ankaŭ la Parko Nacia Monumento Bariay estas tre vizitata.

Provinca ĉefurbo redakti

La provinca ĉefurbo, la urbo Holguín estis fondita de la hispana militisto García Holguín la 4-a de aprilo 1545 kune al lia edzino kaj grupo de 50 al 80 personoj sub la religia nomo de Sankta Isidro de Holguín.

Municipoj de Holguín redakti

La provinco Holguín havas 14 municipojn

Municipo Loĝantaro
(2007)
Areo
(km²)
Situo
Antilla 12.222 104 20° 50′ 28″ Nordo 75° 43′ 14″ Okcidento / 20.84111 °N, 75.72056 °U / 20.84111; -75.72056 (Antilla) (mapo)
Báguanos 52.854 806 20° 45′ 47″ Nordo 76° 01′ 47″ Okcidento / 20.76306 °N, 76.02972 °U / 20.76306; -76.02972 (Báguanos) (mapo)
Banes 81.274 781 20° 58′ 11″ Nordo 75° 42′ 42″ Okcidento / 20.96972 °N, 75.71167 °U / 20.96972; -75.71167 (Banes) (mapo)
Cacocum 42.623 661 20° 44′ 38″ Nordo 76° 19′ 27″ Okcidento / 20.74389 °N, 76.32417 °U / 20.74389; -76.32417 (Cacocum) (mapo)
Calixto García 57.867 617 20° 51′ 14″ Nordo 76° 36′ 7″ Okcidento / 20.85389 °N, 76.60194 °U / 20.85389; -76.60194 (Calixto García) (mapo)
Cueto 34.503 326 20° 38′ 53″ Nordo 75° 55′ 54″ Okcidento / 20.64806 °N, 75.93167 °U / 20.64806; -75.93167 (Cueto) (mapo)
Frank País 25.621 510 20° 39′ 53″ Nordo 75° 16′ 53″ Okcidento / 20.66472 °N, 75.28139 °U / 20.66472; -75.28139 (Frank País) (mapo)
Gibara 72.810 630 21° 06′ 26″ Nordo 76° 08′ 12″ Okcidento / 21.10722 °N, 76.13667 °U / 21.10722; -76.13667 (Gibara) (mapo)
Holguín 326.740 666 20° 53′ 19″ Nordo 76° 15′ 26″ Okcidento / 20.88861 °N, 76.25722 °U / 20.88861; -76.25722 (Holguín) (mapo)
Mayarí 108.534 1.307 20° 39′ 33″ Nordo 75° 40′ 41″ Okcidento / 20.65917 °N, 75.67806 °U / 20.65917; -75.67806 (Mayarí) (mapo)
Moa 71.079 730 20° 38′ 23″ Nordo 74° 55′ 3″ Okcidento / 20.63972 °N, 74.91750 °U / 20.63972; -74.91750 (Moa) (mapo)
Rafael Freyre 50.080 620 21° 01′ 41″ Nordo 75° 59′ 47″ Okcidento / 21.02806 °N, 75.99639 °U / 21.02806; -75.99639 (Rafael Freyre) (mapo)
Sagua de Tánamo 52.013 704 20° 35′ 9″ Nordo 75° 14′ 30″ Okcidento / 20.58583 °N, 75.24167 °U / 20.58583; -75.24167 (Sagua de Tánamo) (mapo)
Urbano Noris 43.892 846 20° 36′ 4″ Nordo 76° 07′ 57″ Okcidento / 20.60111 °N, 76.13250 °U / 20.60111; -76.13250 (Urbano Noris) (mapo)

Elstaraj holginanoj redakti