Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historia koncepto de la vorto "raso". Por aliaj signifoj vidu la artikolon Raso (apartigilo).

Tradicie oni dividas la homaron en diversajn homajn rasojn. Moderna scienco tamen montris, ke la ideoj pri homaj rasoj malhavas ĉian sciencan bazon[1].

Homaj rasoj redakti

La nombro de homaj rasoj tre varias en diversaj priskriboj. Unu ofta klasifiko parolas pri sep geografiaj rasoj:

Priskribo de sistemo kun kvar homaj rasoj troviĝas en la Vikipedia artikolo Klasifiko de etnoj.

Pli simpla kaj popoleca divido parolas pri blankuloj, nigruloj (negroj) kaj flavuloj.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Scienca rasismo.

La bazo por la ideoj de homaj rasoj estas la videblaj anatomiaj diferencoj inter diversaj homgrupoj, precipe haŭtokoloro, harkonsisto kaj vizaĝoformo. Sciencecan klasifikon de la homaj rasoj unuafoje provis fari Lineo, kiu en Systema Naturae priskribis kvar rasojn: eŭropanoj, azianoj, afrikanoj kaj indianoj. Lineo ankaŭ atribuis al tiuj rasoj mensajn karakterizojn surbaze de la Hipokrata humora medicino. Laŭ Lineo la eŭropanoj estas sangvinaj (riĉtemeperamentaj, gajhumoraj), la azianoj estas melankoliaj, la afrikanoj estas flegmaj (indiferentaj, neeksciteblaj), kaj la indianoj estas kolerikaj (jen melankoliaj, jen galhumoraj).

En 1791 J.F. Blumenbach aldonis la malajzian rason. Por sia klasifikado Blumenbach uzis mezuradon de la kranio. Blumenbach ankaŭ enkondukis la terminon kaŭkazia por la eŭropana raso (ĉar li admiris la belecon de la virinoj en Kaŭkazo). Li agnoskis kvin rasojn en la mondo: etopia (nigra), kaŭkazia (blanka), mongolia (flava), amerikana (ruĝa) kaj malajzia (bruna).

Dum la 19-a jarcento oni diversmaniere provis evoluigi kaj detaligi la rasteoriojn. Interalie la malkovro de la sangogrupoj vigligis la esploradon. Malgraŭ multa klopodado oni tamen ne sukcesis trovi interrilatojn inter la sangogrupoj kaj tiuj anatomiaj trajtoj, sur kiuj baziĝis la rasoklasifikoj. Oni ankaŭ ne trovis sciencan bazon por la imagitaj mensaj kaj moralaj karakterizoj de la diversaj rasoj.

La rasa pensado en Eŭropo ekhavis en la 20-a jarcento pli kaj pli da politikaj dimensioj, kaj evoluis al rasismo. Dume la seriozaj sciencaj esploroj gvidis al la konstato, ke rasa klasifikado de la homoj estas sensenca kaj neutila.

En 1937 Theodosius Dobzhansky komencis kombini la popolgenetikon kaj la darvinan teorion pri evoluo, kio donis bazon por la hodiaŭa studado de efektivaj popolgrupoj, anstataŭ de rastipoj. Oni komencis paroli pli konkrete pri unuopaj homaj trajtoj kiel adaptiĝoj al diversaj medioj pere de natura selektado.

En 1939 Carleton Stevens Coon publikigis sian rapporton The Races of Europe (La Raso de Eŭropo), en kiu li agnoskis sep eŭropajn rasojn[2].

En 1962, Coon ankaŭ publikigis The Origins of Races (La Originoj de Rasoj), en kiu li definitive klarigis la poligenisman vidon. Li ankaŭ argumentis, ke homaj fosilioj povus ricevi daton, rason kaj evoluan gradon. Coon dividis la homaron en kvin rasojn kaj kredis, ke ĉiu raso supreniris la ŝtupetaron de homa evoluo kun malsamaj rapidoj[3].

Moderna scienco redakti

Genetika esplorado montris, ke la tradiciaj sep rasoj respondas al nur 6,3% de la genetika variado en la homaro. Plia dividado de la rasoj en 170 "lokajn rasojn" altigas tiun procentaĵon ĝis nur 8,3%. Tio signifas, ke la plej granda parto, 85%, de la variado gena en la homaro, troviĝas interne de la diversaj rasoj (ne inter ili).

Tial moderna scienco forĵetis plene la ideon pri homaj rasoj, kaj kompreneble ankaŭ ĉiajn ideojn pri diversaj rase bazitaj mensaj kaj moralaj diferencoj inter la homoj.

Malgraŭ tio la ideoj pri homaj rasoj restas frape vivantaj inter nesciencistoj, kaj en multaj landoj oni eĉ oficiale registras la rason de la civitanoj laŭ diversaj neklaraj kaj tre variaj kriterioj. En tia rasdividado ofte enmiksiĝas kategorioj etne aŭ lingve bazitaj sen ĉia rilato al la tradiciaj rasoj.

Kritika ras-teorio (KRT) estas teoria kadro en la sociaj sciencoj, kiu koncentras sin al la aplikado de kritika teorio, t.e. kritika ekzamenado de la socio kaj kulturo, al la intersekciĝo de raso, juro, kaj potenco.

Sociologio redakti

En sociologio, rasigado aŭ etnigado estas la procezo atribui etnajn aŭ rasajn identecojn al rilatoj, sociaj praktikoj, aŭ grupoj, kiuj ne tiel identiĝis.[4]

La demando pri raso estas la unua de kvar komunikaĵoj de Unesko pri aferoj de raso. Ĝi eldoniĝis je la 18a de julio 1950 post la dua mondmilito kaj epoko de Nazia rasismo por klarigi tion, kion scienco scias pri raso, kaj kiel morala kondamno de rasismo. Ĝi kritikiĝis pro pluraj kialoj, kaj reviziitaj versioj eldoniĝis en 1951, 1967, kaj 1978.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. American Association of Physical Anthropologists (27a de marto 2019) AAPA Statement on Race and Racism. Alirita 19a de junio 2020.
  2. The Races of Europe by Carleton Coon 1939 webarchive|url=https://archive.is/20050225133107/http://www.snpa.nordish.net/racesofeurope.htm |dato=2005-02-25 (Hosted by the Society for Nordish Physical Anthropology)
  3. Sarich, Vincent, and Miele Frank. Race: the Reality of Human Differences (Raso: la Realo de Homaj diferencoj). Boulder: Westview Press, 2004.
  4. OMI, Michael; Howard Winant. Racial formation in the United States: from the 1960s to the 1980s. ISBN 0-7102-0970-3.