Homer Simpson

rolulo en televida serio

Homer Jay Simpson (19-a de aprilo 1955) estas fikcia ĉefrolulo de la televidserio The Simpsons. Li estas la patro de la samnoma familio. Kun lia edzino Marge, ili havas tri infanojn: Bart (10-jaraĝa), Lisa (8-jaraĝa) kaj Maggie (2-jaraĝa). Li laboras en la nuklea centralo de la fikcia urbo Springfield. Li enkorpigas kliŝojn pri usonana laborista klaso. Spite al sia rutina vivo ĉirkaŭurba, la tuta familio travivas multajn eksterordinarajn aventurojn.

Homer Simpson
fikcia homo • animated television character • animated film character
Kreita de Matt Groening
Verko The Simpsons
Rolita de Dan Castellaneta, Tonino Accolla, Massimo Lopez, Humberto Vélez, Philippe Peythieu, Norbert Gastell, Tōru Ōhira, Hubert Gagnon
Voĉigita de Dan Castelanetta
Informoj
Reala nomo Homer Jay Simpson
Eble sama kwyjibo
Sekso vira
Nacieco Usono
Sankondiĉo alopecio, korinfarkto, alkoholismo, krania traŭmato
Loĝloko Springfield
Okupo laboras en nuklea centralo
Titolo sekurec-kontrolanto
Patro Grampa Simpson
Patrino Mona Simpson
Gefratoj Herbert Powell • Abbie Simpson
Edzo/Edzino Marge Simpson
Infanoj Bart Simpson • Lisa Simpson • Maggie Simpson • Hugo Simpson
vdr

Li estis kreita de usonana desegnisto Matt Groening, kiu nomis lin laŭ sia propra patro Homer Groening. Li surekraniĝis unuafoje la 19-an de aprilo 1987 en mallonga filmo Good Night (Bonan Nokton), kaj ekde la 17-a de decembro 1989, la televidserio estis elsendita de televidkanalo Fox.

La originala voĉaktoro (en la angla) estas Dan Castelanetta, kiu dublas ankaŭ aliajn rolulojn en la serio.