Homforkaptokidnapo estas kontraŭvola kaj neleĝa forkapto de homo aŭ malliberigo de homoj kontraŭ ilia volo, sendepende por kiu celo. Eblaj celoj estas amora misuzo, elaĉeta monoĉantaĝo. En la plej multaj landoj la punoj por homforkaptintoj estas tre altaj, sed tamen kutime malpli altaj ol tiuj por murdintoj.

Parencaj krimoj estas:

Deportado
Deportado estas ŝtatorganizata deviga translokigo de homoj - ekzemple: de nigruloj kiel sklavoj, de judoj fare de Nazioj, de Krime-tataroj, de indianoj al rezervejoj fare de usona registaro (en:Trail of Tears), de kamboĝanoj al devolaboro, historie: militkaptitoj al la venkinta lando por tie devolabori, piramidoj ...
Vidu: deportado
Infandelokado
Infandelokado estas forkapto de ne-plenkreskulo: Post divorco unu el la gepatroj laŭjure rajtas prizorgi la infanon kaj la alia nur laŭokaze povas kontakti ĝin. La ne-prizorgorajta, do kutime la patro, foje "ne redonas" foje "ŝtelas" la infanon, foje eĉ transportas ĝin al eksterlando.
Vidu: Infandelokado

Spektaklaj kazoj de homforkapto redakti

Homforkapto estas krimo okazanta evidente en ĉiuj epokoj de la homa historio kaj en ĉiuj landoj kaj socioj de la mondo. Jen nur kelkaj kazoj, kiuj fariĝis vaste konataj.

Infanoj, junuloj en longa kaptiteco redakti

  • Mary Jemison, 1758, kaptita kiel 12-jarulino kaj vendita al Senekoj; ŝi plu vivis kiel indiana virino ĝis sia morto en 1833
  • Cynthia Ann Parker, forkaptita dufoje:
    • 1836, kiel 9-jarulino kaptita de Komanĉoj, kun kiuj ŝi vivis 24 jarojn
    • 1860, ŝi estis rekaptita kaj reportita de paramilitistaj Texas Rangers
  • Edgardo Mortara, 1858, Vatikano sub papo Pio la 9-a forportis la 6-jaraĝan judan knabon de liaj gepatroj (ĉar la civila leĝaro de la Papa ŝtato tiutempe ne permesis ne-kristanojn eduki baptitajn kristanojn, kaj kiam la knabo estis severe malsana, iu domservisto baptis lin) - Edgardo poste fariĝis aŭgustena monaĥo
  • Charles Augustus Lindbergh Jr., 1932, 2-jaraĝa filo de la fama piloto Charles Lindbergh, forkaptita, mortigita
  • Colleen Stan 1977—1984, kaptita de Cameron Hooker tenita dum 7 jaroj kiel seks-sklavo, memliberigis sin.
  • Sano Fusako, 1990—2000, 10-jaraĝa japana knabino, kaptita dum naŭ jaroj en Niigata
  • Sabine Dardenne kaj Laetitia Delhez, 1996, 12- kaj 14-jaraĝaj, forkaptitaj kaj perfortitaj de seria murdisto Marc Dutroux, liberigitaj la 15-an de aŭgusto 1996 en Bertrix, Belgio
  • Natascha Kampusch, 1998—2008, 10-jaraĝa aŭstra knabino, kaptita dum 8 jaroj ĝis sia fuĝo en 2006
  • Elisabeth F., Amstetten, 1984—2008 - patro arestis kaj sklavigis propran filinon dum 24 jaroj

Politika forkaptado redakti

Forkaptado ĉiam ankaŭ estis aplikata kiel politika "rimedo".

 
Ĉiang Kai-ŝek
 
Hanns Martin Schleyer
 
Íngrid Betancourt

Eksterlandaj ostaĝoj en Irako redakti

Depost aprilo 2004, ribelantoj en Irako komencis forkapti eksterlandajn civilistojn. De tiam pli ol 200 fremduloj kaj miloj da irakanoj estis forkaptitaj, 30 eksterlandaj ostaĝoj estis mortigitaj. La motivoj por ĉi tiuj forkaptoj estas influi la fremdajn registarojn kun trupoj en Irako aŭ entreprenojn kun laboristoj tie, ĉantaĝi monon aŭ fortimigi eksterlandanojn el la lando. En 2004 ekzekutoj de forkaptitoj ofte estis filmitaj (pluraj senkapigoj) kaj disvastigataj per televido kaj interreto. Intertempe la mortigo de ostaĝoj kutime nur estas anoncita per deklaro, sed por multaj ostaĝoj mankas ĉia informo pri ilia sorto.

En somero de 2004 la usona registaro starigis Hostage Working Group in Bagdad, kiu sekvu ajnajn spurojn pri ostaĝoj en Irako, tamen ĝis hodiaŭ mankas pluaj informoj pri 21 forkaptitoj. [noto 1]

Jen statistiko pri la viktimoj inter la eksterlandaj ostaĝoj en Irako.


Eksterlandaj ostaĝoj en Irako

(La ciferoj signifas: mortigitaj-liberigitaj-sorto nekonata)

Jena eksterlandaj virinoj estis forkaptitaj en Irako:

Kidnapo en fikcio redakti

Ĉielo kaj inferoSupre kaj malsupre (天国と地獄 Tengoku to Jigoku?, laŭvorte "Ĉielo kaj infero" kaj en angla High and Low) estas pripolica prikrima filmo de 1963 reĝisorita de Akira Kurosawa, en kiu stelulas Toshiro Mifune, Tatsuya Nakadai kaj Kyōko Kagawa. Tiu filmo estas iom bazita sur la romano de 1959 nome King's Ransom (Kidnapo de reĝo) de Ed McBain.

Notoj redakti

  1. Stato= 29-a januaro 2009: La forkaptitoj sen konata sorto estas: 4 britoj, 5 usonanoj, 1 kanadano, 1 egipto, 1 germano, 2 kenjanoj, 1 Libanano, 1 palestino, 1 pakistanano kaj 4 sudafrikanoj.