Homgenoma Projekto

usona biologia projekto

Homgenoma Projekto aŭ angle Human Genome Project (HGP) estis internacia projekto de scienca esplorado kun la celo determini la sekvencon de nukleotidaj bazparoj kiuj formas la homan DNA, kaj identigi kaj mapigi ĉiujn la genojn de la homa genomo kaj el fizika kaj el funkcia vidpunktoj.[1] Ĝi pluestas la plej granda kunlabora biologia projekto en la mondo.[2] Post la ideo estis akceptita en 1984 de la Usona registaro kiam ekis la planado, la projekto formale lanĉiĝis en 1990 kaj estis deklarita kompletigita en 2001.[3] La financo venis el la Usona registaro tra la National Institutes of Health (NIH) same kiel el nombraj aliaj grupoj el la tuta mondo. Oni enkondukis paralelan projekton ekster la registaro fare de Celera Corporation, aŭ Celera Genomics, kiu estis formale lanĉita en 1998. Plej el la registar-patronita sekvenco estis plenumita en dudek universitatoj kaj esploraj centroj en Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Japanio, Francio, Germanio, Hispanio kaj Ĉinio.[4]

Homgenoma Projekto
emblemo
esplorprogramo • Genome project
Komenco 1990 vd
Fino 14-a de aprilo 2003 vd
Lando(j) Usono vd
vdr
Logoo HGP; Vitruvia homo, Leonardo da Vinci.

La Homgenoma Projekto origine celis mapigi la nukleotidojn enhavatajn en homhaploida referenca genomo (pli ol tri mil milionoj). La "genomo" de ajna difinita individuo estas unika; mapigi la "homan genomon" inkludis sekvencigi malgrandan nombron de individuoj kaj poste arigi tiujn kune por havi kompletan sekvencon por ĉiu kromosomo. Tiele, la finigita homa genomo estas mozaiko, kiu ne reprezentas ajnan individuon.

Notoj redakti

  1. Robert Krulwich (2001-04-17). Cracking the Code of Life (Television Show). PBS. [1] Alirita la 2an de Majo 2018.
  2. "Economic Impact of the Human Genome Project – Battelle" (PDF). [2] Alirita la 2an de Majo 2018.
  3. [3] Alirita la 2an de Majo 2018.
  4. "Human Genome Project Completion: Frequently Asked Questions". genome.gov. [4] Alirita la 2an de Majo 2018.