Homo rudolfensis

specio

Homo rudolfensis estas specio de arkaika homo, nome membro el la genro Homo de frua Pleistoceno de Orienta Afriko de antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj. Ĉar H. rudolfensis kunekzistis kun kelkaj aliaj homedoj, oni debatis pri kiuj specimenoj povas esti fidinde atribuitaj al tiu specio pere de la lektotipa kranio KNM-ER 1470 kaj de aliaj partaj kraniaspektoj. Neniu restaĵo estas definitive atribuita al H. rudolfensis. Sekve kaj ties genra klasigo kaj ties valideco estas debatita sen ampleksa interkonsento, kaj kelkaj rekomendas, ke la specio fakte apartenu al la genro Australopithecus kiel A. rudolfensis aŭ al la genro Kenyanthropus kiel K. rudolfensis, aŭ ke ĝi estu sinonima kun la tiutempa kaj anatomie simila H. habilis.

Rekonstruaĵo de la kranio KNM-ER 1470.
Homo rudolfensis.jpg
Rekonstruita kranio de Homo rudolfensis

H. rudolfensis estas distingita el H. habilis pro sia pli granda grando, sed oni argumentis, ke tiu specio fakte konsistas el masklaj specimenoj de H. habilis, supozante, ke H. habilis estis sekse dimorfa kaj maskloj estis multe pli grandaj ol femaloj. Ĉar neniu korpa restaĵo estis definitive identigitaj, la korpograndaj ĉirkaŭkalkuloj estis tre bazitaj sur la korpoalto de H. habilis. Uzante tion, oni sugestis, ke maskloj de H. rudolfensis povis averaĝe estis ĉirkaŭ 160 cm altaj kaj 60 kg pezaj, kaj femaloj estus 150 cm altaj kaj 51 kg pezaj. KNM-ER 1470 havis cerbovolumon de ĉirkaŭ 750 cc. Kiel aliaj fruaj anoj de la genro Homo, H. rudolfensis havis grandajn vangodentojn kaj dikan emajlon.

Fruaj specioj de la genro Homo montras markitajn cerbokreskon kompare kun la prauloj de Australopithecus, kio estas tipe klarigita kiel ŝanĝo en dieto kun kalori-riĉa manĝofonto, nome viando. Kvankam ne asocia kun iloj, la denta anatomio sugestas iom da procezado de plantoj aŭ viando antaŭ konsumado, kvankam la buŝo povus ankaŭ efektive maĉadi, indikante ke la iloj povus ne grave tuŝi la dieton.