Homonimo

unu el opo de vortoj kun la sama formo kaj prononco, sed malsamaj signifoj; ekz. Esperante: grafo (nobelo) / grafo (matematikaĵo); vato (kotono) / vato (mezurunuo)

Homonimo (de greka homonymos "samnoma") estas vorto kiu havas la saman formon kiel alia, sed malsaman signifon. Homonimeco pli aŭ malpli ofte, sinonimeco tre ofte aperas kaj devas aperi en ĉiu lingvo. Al la bazaj faktoj de la lingvo apartenas la polisemio: ĝi estas unu el la esprimoj de la lingva ekonomio, konsiderata ankaŭ ĉe planlingvoj, ofte ankaŭ pro metaforiĝo surbaze de unuagradaj signifoj.

Esperantaj ekzemploj (Kelkaj vortoj nur homonimas en certaj formoj):

  • eno (tio kio estas ene de io) - eno (japana monunuo)
  • kubo (matematika figuro) - Kubo (lando)
  • persone (mem, kiel persono) - persone (pere de sono)
  • gama (rilate al gamo) - gama (greka litero)
  • ĉar' (= ĉaro) - ĉar (pro tio ke)
  • koro (organo) - koro (mezurunuo. En la tielnomata Londona Biblio maloftaj homonimoj estas markitaj per apostrofo (') inter la radiko kaj la finaĵo: kor'o)
  • golfo (akva areo) - golfo (sporto)
  • Karolo (nomo) - karolo (himno)
  • flustro (mallaŭta parolo) - flustro (insekto)
  • soleno (ceremonio) - soleno (konkulo)
  • radikala (atinganta la fundamenton) - radikala (rilate al radikalo)
  • vato (kotono) - vato (unuo)

En Esperanto longe regis tradicio eviti kaj kontraŭlabori homonimojn, pro la ideoj pri logika lingvo, neambigueco kaj simile. Tial la plejmulto de tiuj "artefaritecaj" vortoj kiuj plej iritas skeptikulojn pri Esperanto: planedo (por eviti homonimiĝon kun "plan-eto"), metroo (pro metro), Kanadaa (pro Kanada), flaŭro (pro floro). Tamen la ada kresko de la Esperanta vortprovizo neebligis forbari ĉiujn homonimojn, kaj hodiaŭ ili jam iom multas. Pozitivan aspekton ja ankaŭ havas la homonimaro: ĝi estigas bonan bazon por diversaj vortludoj, frapfrazoj, ŝercoj ktp.

En la lingvoj ĉina kaj japana abundas homonimoj. Ĉefe ĉi tial iliaj uzantoj konservis malfacilan ideograman skribsistemon - je fonetika skribado la miskomprenebloj estus troaj.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine