Honŝuaj alpaj koniferaroj

La honŝuaj alpaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Japanujo.

Honŝuaj alpaj koniferaroj
Arbaro en Okuĉiĉibuo
Arbaro en Okuĉiĉibuo
Mezvarmaj koniferarbaroj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoJapanio

Areo11 396 km² (1 139 600 ha)

Honŝuaj alpaj koniferaroj (Tero)
Honŝuaj alpaj koniferaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono okupas 11 396 da kvadrataj kilometroj en la altaj montaroj de centra Honŝuo kaj de Oŝima Duoninsulo de Hokajdo.

Flaŭro redakti

 
Maries-abio en Jacugtake-Montaro, Nagano

La diversfolia cugo vegetas kun specioj de rododendro kaj menziesio. La Maries-abio, Abies veitchii, kaj la Picea jezoensis vegetas en arbaroj kun abundeco de herboj kaj filikoj en ĝiaj subarbaraĵoj. Sasao-gresoj loke estas tre densaj [1][2][3]. La limoj de la ekoregiono kongruas kun tiuj de la arealo de la abiaroj-picearoj [4]. Tiuj ĉi, en siaj alt-montaraj altitudoj, limtuŝas la plantajn komunumojn de siberia nana pino kiuj montras similecojn kun kontinenta vegetaĵaro [5]. En ejoj kie troviĝas abunda akvo, deciduaj foliarboj kiel alno, frakseno kaj acero aliĝis al pinoj.

Faŭno redakti

La makula cervo kaj la azia nigra urso vivas en tiu ekoregiono. Rimarkindaj birdoj inkluzivas la montan lagopon, la nuksrompulon, la nordan filoskopon kaj la reĝan aglon[2].

Minacoj redakti

 
Kriplaj diversfoliaj cugoj (hele verde, antaŭe) en Jacugatake-Montaro.

La arboj en multaj arbaroj el la ekoregiono estis dehakataj por konstruoligno, kaj la terenoj estis rearbarigataj kun arboj kiaj la japana lariko. La plimulto de la alpa vegetaĵaro je pli altaj altitudoj estas ankoraŭ relative sendifekta, tamen, ĉar tiuj areoj estas malfacile atingeblaj. La montaraj pintoj kaj altebenaĵoj estas bone protektataj ene de la reto de Naciaj Parkoj, sed pligrandiĝantaj minacoj de turisma disvolviĝo kaj de vojokonstruado postulas zorgemajn mastrumadplanojn.

Referencoj redakti

  1. Jerry F. Franklin, T. Maeda, Y. Oshumi, M. Matsui, H. Yagi (1979). “Subalpine coniferous forests of central Honshū, Japan”, Ecological Monographs 49 (3), p. 311–334. 
  2. 2,0 2,1 angle WWF : Honshu alpine conifer forests
  3. angle Chichibu-Tama National Park.
  4. Miyawaki 1975
  5. Shimizu 1975

Bibliografio redakti

  • angle Miyawaki, A. 1975 : Outline of Japanese vegetation. Pages 19–27 in K.Numata, K.Yoshida, and M.Kato, editors. Studies in conservation of natural terrestrial ecosystems in Japan. JIBP Synthesis volume 8. University of Tokyo Press, Tokyo.
  • angle Shimizu, T. 1975 : Flora of Japan. Pages 16–18 in K.Numata, K.Yoshida, and M.Kato, editors, Studies in conservation of natural terrestrial ecosystems in Japan: Part I Vegetation and its Conservation. JIBP Synthesis volume 8. University of Tokyo Pres, Tokyo, Japan.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,    Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo   Ĉinio,   Kazaĥio,   Mongolio,   Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj   Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj   Ĉeĥio,   Pollando,   Rumanio,   Slovakio,   Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj   Afganio,   Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo   Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj   Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj   Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj   Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Alĝerio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Butano,   Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj   Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang   Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min   Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj   Norvegio,   Svedio,   Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio,   Taĝikio,   Uzbekio

Eksteraj ligiloj redakti