Honau LU

komunumo de Svislando
Honau
Blazono de Honau
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 8′ 0″ N 8° 24′ 22″ O / 47.13333 °N, 8.40611 °O / 47.13333; 8.40611 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 0″ N 8° 24′ 22″ O / 47.13333 °N, 8.40611 °O / 47.13333; 8.40611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 356
Areo 1,25 km²
Alteco 356 m super marnivelo
Poŝtkodo 6038
Komunumkodo 1057
Mapo de Honau
vdr

Pri la komunumo redakti

Honau estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 356 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Honau situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Reuss. Ĉe ĝia norda pinto troviĝas la trilima punkto inter la kantonoj Argovio, Lucerno kaj Zugo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,25 km², de kiuj 19,2% estas kovritaj de arbaro, 68,8% servas por agrikulturo kaj 9,8% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Honau limas en nordo al Dietwil (AG), en oriento al Risch (ZG), en sudo al Root, en sudokcidento al Gisikon, kaj en okcidento al Inwil.

Trafiko redakti

Honau mem ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto, sed la stacidomo de Gisikon situas en distanco de 1 km okcidente kaj tiu de Rotkreuz de 1,5 km oriente.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A14 situas 1 km okcidente en Gisikon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Honau datiĝas el la jaro 1344 kiel Honowa.[2]

Dum mezepoko Honau estis sub la regado de la Habsburgoj. En la jaro 1422 ĝi kune kun Gisikon per la vendo fare la tiama Senjoroj de Moos ĝi fariĝis posedaĵo de la urbo Lucerno.

Okaze de la Batalo de Gisikon la 23-an de novembro 1847 inter la svisaj trupoj de Generalo Dufour kaj la Apart-Federacio la komunumo suferis gravajn damaĝojn.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Honau

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti