Honesteco (el la latina honestas) indikas la homan kvaliton kapabligantan agadi kaj sincere kaj lojale kaj travideble komuniki surbaze de moralaj principoj universe konsideritaj validaj kaj proponendaj kaj devigaj. Tio kunportas “sin deteni el reproĉindaj agoj rilate la proksimularon, jen senekscepte jen rilate sian kondiĉon, pratikatan profesion kaj medion en kiu oni travivas”.
La honesteco sin kontraŭmetas al la plej komunaj negativaj valoroj en la homaj rilatoj kiel al hipokriteco, al menzogo kaj al sekreto.
En diversaj kazoj la malhonesteco konturiĝas kiel vera kaj propra krimo jure persekutebla: ekzemple, en la kazoj de korupto kaj malversacio de publika oficisto kaj falsa atesto. La honesteco havas gravegan centrecon en la sociaj rilatoj kaj konstituas la bazon de la fondantajn valorojn de la jurŝtato.

Diogenes Searching for an Honest Man, attributed to Johann Heinrich Wilhelm Tischbein (circa 1780)

La honesteco fondas ankaŭ la bazon de la religia moralo, se eblas fari tiun distingon: Fakte ne havas sencon serĉi aŭ rilati al Dio pere de malhonesta konscienco aŭ pere de malhonesta pensado. Oni vidu, ekzemple, la EvangeliojnKoranon. Laŭlonge de jarcentoj, pri tiu virto pritraktis filozofoj, teologoj, moralistoj kaj sociologoj…

Vidu ankaŭ redakti