Honi soit qui mal y pense

En la Unuiĝinta Reĝlando estas multekoste ellaborita ĝartero kun surskribo "Honi soit qui mal y pense" la distingilo de alta kavalira ordeno, la Ordeno de la Ĝartero. Tiu ordeno nuntempe ankoraŭ estas portata ĉar la sinjoroj de la brita kortego ankaŭ hodiaŭ portas malnovmodajn ĝisgenuajn pantalonojn kun ĝarteroj.

Ordeno de la Ĝartero.
Albert Chevallier Tayler Ceremonio de la Ĝartero.

La origino de la malnovfranca devizo, tradukita en Esperanto "Honton al tiu, kiu pensas malbonon", estus rekonduktebla al incidento dum balo en 1344. La ĝartero de Grafino de Salisbury (la bofilino de la reĝo, Joan de Kent) malsuprenglitis kaj reĝo Eduardo la 3-a estis tiel galanta por rebuki ĝin ĉirkaŭ ŝia kruro. (En alia versio Eduardo ĝentile metis la ĝarteron ĉirkaŭ sia propra kruro, dirante "Honi soit qui mal y pense")

Al la korteganoj li dirus ke li "de tiu ĝartero farus la plej respektatan simbolon en la kristaneco". Post tio li instalis turnirsocieton konsistante el dufoje dekdu kavaliroj.

Ĝusta malnovfranca ortografio estus "Honny soit qui mal y pense" sed la eraro neniam estis korektita dum la jarcentoj. La ĝusta nuntempa franca ortografio estus "Honni soit qui mal y pense".