La hopioj estas la plej okcidenta grupo de la Pueblo-indianoj. Ili nuntempe vivas en la nordokcidento de la ŝtato Arizono en Usono, meze de la indiana rezervejo de la popolo navahoj rande de la "Pentrita Dezerto" (Painted Desert) en indiana rezervejo de 12.635 kvadrataj kilometroj. Historie ili ankaŭ nomatis "moki-oj".

Hopioj
etno
Pueblo-indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
קולאז' של דמויות משבט ההופי
Fota kunmetaĵo de hopioj
nuntempa indiana rezervejo (supre) kaj tradicia vivoregiono (sube) en la areo de la Granda Kanjono

Lingvo redakti

La hopioj parolas la hopian lingvon, variaĵon de la ŝoŝona lingvo el la jut-azteka lingvaro. La germana etnolingvisto Helmut Gipper esploris la terminojn pri tempo en la lingvo de la hopioj kaj eltrovis, ke ili uzas spacajn terminojn por esprimi tempajn konceptojn – la hopia lingvo do, malgraŭ antaŭaj misjuĝoj, tute posedas tempajn terminojn por la konceptoj "hieraŭ", "hodiaŭ", "morgaŭ" aŭ la diversajn partojn de diurno.

Vivoregiono redakti

Nuntempe ankoraŭ ekzistas inter 8.000 kaj 12.000 hopioj, el kiuj proksimume 7.000 vivas en la indiana rezervejo. Tie ili loĝas en siaj tipaj terasoformaj puebloj el ŝtonoj kaj argilaj brikoj, nuntempe foje ankaŭ el industrie fabrikitaj brikoj, en pluraj sendependaj etaj loĝlokoj. La plej multaj setlejoj troviĝas sur la altaj tablomontoj (hispane mesas), kiuj elstaras el la Kolorado-altebenaĵo. Ekde la jaro 2000 la loĝlokoj iom post iom ricevas konekton al la akvotuba kaj elektra sistemoj.

La lando de la hopioj estas seka alta ebenaĵo. Ili sukcesas sur la malfekunda grundo kultivi multajn agrikulturajn produktojn, aparte diversajn specojn de maizo. La popolanoj disdividiĝas en dekunu aŭtonomaj vilaĝoj, kiuj situas en areo de 28-kilometra radiuso. Iuj el la vilaĝoj jam ekzistas ekde jarcentoj, aliaj nur ekestis dum la jaro 1910 kaj kreas la hejmon de homoj, kiuj tra tradicioj kaj etnaj ligoj estas proksime interligitaj, sed dividiĝas lingve kaj politike.

Historio redakti

Mitologio redakti

 
hopia virino dum plektado de korbo (ĉirkaŭ 1900)
 
hopia pueblo en Arizono
 
tri hopiaj virinoj dum prenado de akvo (foto de 1922)
 
du hopiaj knabinoj (foto same de 1922)

Laŭ la buŝe transdonita mitologio de la hopioj antaŭ la kreo de la tero la spiritoj vivis en senlima spaco kun la nomo Tokpela. Kiam la tero kreiĝis, la spiritoj alprenu homajn korpojn kaj la kreinto decidis tiujn, kiuj komencu la teran vivon. Sed jam baldaŭ ekestis multaj malbonaj homoj, kiuj malatentis la regulojn de la kreinto. Tial la "unua mondo" estis detruita pere de fajro kaj pretervivis nur la bonuloj, kiuj atentis la regulojn.

Ekestis la "dua mondo", sed ree la homoj iĝis malbonaj. Ree la kreinto detruis la mondon, sed ĉi-foje per glacio kaj neĝo. Ekestis nova, "tria mondo". Ĝi ne tiom belis kiom la du antaŭaj, sed en ĝi vivis kontentaj homoj. Iam tamen ankaŭ tiuj homoj iĝis malbonaj, komencis intermiliti kaj ne plu atentis la regulojn kaj rekomendojn de la kreinto. Iuj bonaj homoj volis serĉi rifuĝon en alia mondo.

Ili fine trovis la "kvaran mondon", nian nuntempan mondon, en kiuj vivis gardinto de la mondo kun nomo Masaŭ. Masaŭ permesis al la homoj resti, sed avertis pri la problemoj venantaj. La homoj loĝis en multaj lokoj antaŭ ol atingi la nunan vivoregionon. La nova vivoregiono tiom malfekundis, ke nur preĝoj povis alporti pluvon kaj sekve nutraĵojn.

La tempo de la hispanoj redakti

Kiam dum la jaro 1540 la hispana konkeristo Francisco de Coronado kun akompanaj soldatoj de sudo marŝis en la regionon, la hopioj jam de jarcentoj vivis en puebloj sur la tablomontoj (tiutempe ekzistis 9 vilaĝoj). De la malfekunda grundo ili sukcese rikoltis maizon, fabojn kaj kukurbojn. Serĉe de oro kaj kristanigeblaj paganaj animoj, la hispanoj slavigis la indianojn kaj malpermesis cixujn nekristanajn tradiciojn kaj kutimojn. La subpremo de la hopioj kaj de la aliaj pueblo-indianoj sekve gvidis al la pueblo-ribelo de 1680. Ankaŭ la ĝenerale pacemaj hopioj partoprenis en la ribelo. Ili mortigis ĉiujn kristanajn monaĥojn en la vilaĝoj kaj detruis la hispanajn misiejojn. Dum la sekvaj jartoj ili reagis malamike al ĉiuj provoj de la hispanoj restarigi misiejojn. Nur la vilaĝo Aŭatobi bonvenigis la hispanojn kaj dum la sekvaj jaroj atakiĝis kaj detruiĝis pere de la anoj de aliaj hopiaj vilaĝoj. La postvivintoj de tiu detruo trovis rifuĝon en aliaj hopiaj vilaĝoj.

La hopioj havis bonajn rilatojn al la plejmulto de aliaj indianaj triboj kaj vojaĝis longajn distancojn por komerci kun ili. La hopiaj teksaĵoj estis tre aprezataj en la puebloj de la rivero Rio Grande. En tempoj de ekstrema sekeco ili foje forlasis siajn tablomontojn kaj tiam vivis ĉe najbaraj indianaj popoloj. La popolon navahoj, de kiuj ili fojfoje estis atakataj, la hopioj konsideris siajn tradiciajn malamikojn.

Alveno de la usonanoj redakti

La influo de la hispana kaj poste meksika registaro post la pueblo-ribelo ne plu atingis la hopiajn vilaĝojn. Sekve la hopioj vivis relative pace, ĝis kiam la usonanoj en sia setla vojaĝo venis de la oriento. Meze de la usona ekspansio anoj de la popolo Diné estis pelitaj sur la teritorion de la hopioj. Tio iniciatis kverelon inter la du popoloj, kies tensio ankoraŭ nuntempe senteblas en juĝejaj procesoj.

Origine la unuopaj hopiaj vilaĝoj estis politike aŭtonomaj. Dum la 20-a jarcento tamen la hopioj plejparte organiziĝis en oficiala tribo, kiu donis al si konstitucion kaj demokratiajn politikajn strukturojn.

Religio redakti

La hopioj konsideratas profunde religia popolo. La religio tiom nedisigeble ligatas al la ĉiutaga vivo, ke ne eblas izolite rigardi unu aspekton disde la alia. La plej aĝaj tribanoj opinias, ke ili kiel heredantoj transprenis la respondecon pri la protekto de "patrino tero". Tiun taskon flegas sekretaj ligoj, kies ago interalie estas gvidi religiajn ceremoniojn, kiuj sekurigu la materian kaj spiritan bonfarton de ĉiuj homoj kaj tenu bonajn rilatojn al la medio kaj la spiritoj.

La plej konata el ĉiuj hopiaj ritoj estas la "serpenta danco" festata ĉiun duan jaron fine de aŭgusto, en kiu la agantoj, la plej spertaj hopioj, dancas kun vivaj serpentoj en siaj buŝoj. Fakte la rigardantoj nur vidas mallongan, kvankam spektaklan, parton de pli longa ceremonio, kies plejparto celebriĝas sekrete, sen spektantoj.

Arto redakti

Iuj el la plej belaj metiaĵoj el la tradicia kulturo de la indianoj de sudokcidenta Uono en la areoj de ceramikaĵoj, teksado, juveloj kaj korboplektado venas de la hopioj. Por la kolorigo de la argilaĵoj uziĝas naturaj farboj kaj penikoj. Sur ĉiuj hopiaj tablomontoj la loĝantoj ĉizas artajn lignajn figurojn. La juvelistoj produktas artaĵojn aparte el arĝento, parte dekoritaj per valoraj ŝtonoj.

Eksteraj ligiloj redakti