Hopkinson SMITH (naskiĝis la 7-an de decembro 1946 en New York) estas fama muzikludisto je renesancaj kaj barokaj kordmuzikiloj - inter aliaj vihuelao kaj liuto - kaj estis inter la fondintoj de fama muzikgrupo Hesperion XX kune kun Jordi Savall [1] unu el la plej elstaraj membroj de la tiel nomata Historiema koncertado.

Hopkinson Smith
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1946 (1946-12-07) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo The Lute Player series • gitaristo • muzikinstruisto
TTT
Retejo https://www.hopkinsonsmith.com
vdr

Li naskiĝis en 1946 kaj studis muzikosciencon en Universitato Harvard akirante diplomon per la plej altaj notoj en 1972. Poste li translokiĝis al Europo kie li daŭrigis sian lernadon kun Eugene Dombois en Svisujo kaj Emilio Pujol en Katalunio.

Inter liaj plej famaj interpretaĵoj estas tiuj je la muziko de renesancaj hispanaj vihuelakomponistoj Mudarra, Narváez kaj Milán, kaj barokaj muzikpecoj de Bach kaj Kapsberger. Laŭ la altrekonita muzikrevuo Gramophone lia versio pri la violonsonatoj de Bach estas "la plej bona surdiskado por tiuj transkriboj iam faritaj por iu ajn muzikilo".

Li estas nuntempe unu el la plej laŭditaj reprezentantoj en la interpreto je antikva muziko kaj instruas en la fama muziklernejo Schola Cantorum Basiliensis.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti