Eble vi serĉas: Hory Matky Boží, vilaĝon en distrikto Klatovy.

Hora Matky Boží (germane MarienbergMuttergottesberg, devena nomo estis Lysá hora) estas monto en Hanušovická vrchovina proksimume 1,5 km oriente de urbo Králíky en katastro de municipo Dolní Hedeč. Troviĝas ĉi tie monaĥejo kaj ĉefa pilgrima loko de Diocezo Hradec Králové. Kun sia alteco 760 m s. m. la monto kreas naturan dominaĵon de la pejzaĝo. En la jaro 2018 la tuta areo estis proklamita kiel nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Hora Matky Boží
(Lysá hora)
germane: Marienberg, esperante: Monto de Dipatrino
monto
Hora Matky Boží de sudoriento
Oficiala nomo: Hora Matky Boží
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Historia regiono Bohemio
Parto de Hanuŝovica montetaro
Situo Hora Matky Boží
 - alteco 760 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 30″ N 16° 46′ 55″ O / 50.07500 °N, 16.78194 °O / 50.07500; 16.78194 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hora Matky Boží
Portalo pri Geografio
Aviadila vido al la monaĥejo
Enireja ŝtuparejo en la areon de monaĥejo
La monaĥejo kaj pilgrima loko Hora Matky Boží ĉe Králíky
Pilgrima domo
Hora Matky Boží
esperante: Monto de Dipatrino
monaĥejo
Oficiala nomo: Hora Matky Boží
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Dolní Hedeč
Historia regiono Bohemio
Plej facila aliro el Králíky
Vikimedia Komunejo: Hora Matky Boží
Portalo pri Ĉeĥio
La monaĥeja ŝtuparejo kaj Via crucis

Monaĥejo redakti

Konsisto de la pilgrima areo estas ankaŭ monaĥejo, kie vivis redemptoristoj, kiuj ĉi tie alternigis servitojn, nun administras la monaĥejon episkopujo en Hradec Králové. En la monaĥejo en la tempo de komunisma reĝimo ĉi tie funkciis internigejo por monaĥoj. Al la integro servis ankaŭ konstruaĵo de hodiaŭa pilgrima domo. Religiuloj ĉi tie laboris en agrikulturo. Ian tempon post likvido de la internejo ĉi tie vivis monaĥinoj. Post la jaro 1989 la areo estis redonita al kongregacio de redemptoristoj kaj estis komencita ĉefa riparo de la objekto.

En la jaroj 2002 ĝis 2006 funkciis ĉe la monaĥejo misia grupo, kiu okazigis popolajn misiojn en paroĥoj, en kiujn invitis ĝin religiulaj administrantoj. En la jaro 2006 tiu ĉi grupo estis gtransŝovita en monaĥejon en municipo Tasovice ĉe Znojmo, kie ĝi havas sian novan rifuĝejon kaj ĝi povas daŭrigi en la misia agado. Poste ĉi tie funkciis "presa misio" eldonanta literaturon kunigita kun redemptoristoj.

Ekde duono de la jaro 2009 la monaĥejo estis sen religiula komunumo, ĝis la 15-an de aprilo 2012 tie vivis unu dioceza monaĥo faranta religiulan administradon kaj dum dimanĉoj alveturis helpi lin monaĥoj redemptoristoj el Svatá Hora ĉe Příbram. Ekde la jaro 2013 ĉi tie vivas unu dioceza monaĥo kaj samgtempe li sekurigas religiulan adminstradon.

En la monaĥejo ankaŭ troviĝas Monumento al viktimoj de internejo.

Aliraj kaj alveturigaj vojoj redakti

  • ŝosea (ambaŭ vojoj estas tre mallarĝaj kaj troviĝas sur ili vico da abruptaj serpentinoj)

Ligiloj redakti

Literaturo redakti

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti