Émile Jean-Horace VERNET (30a de Junio 1789 – 17a de Januaro 1863) estis franca pentristo de bataloj, portretoj, kaj orientismaj temoj.

Horace Vernet
Persona informo
Horace Vernet
Naskiĝo 30-an de junio 1789 (1789-06-30)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Morto 17-an de januaro 1863 (1863-01-17) (73-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Familio
Patro Carle Vernet vd
Gefratoj Camille Françoise Joséphine Vernet vd
Amkunulo Olympe Pélissier vd
Infanoj Louise Vernet vd
Profesio
Okupo pentristo • fotistomilitisto • grafikartisto vd
Aktiva dum 1810–1863 vd
Verkado
Verkoj The battle of Jena, October 14, 1806 ❦
Boudines ❦
Battle of Fontenoy, 11th of May 1745 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj verko redakti

Li naskiĝis en la Pariza Luvro, kiam liaj gepatroj estis tie dum la Franca Revolucio. Vernet tuj disvolvigis disdegnon por la troa seriozeco de akademia franca arto influita de klasikismo, kaj decidis pentri temojn prenitajn ĉefe el la tiutempa vivo. Dum sia ekkariero, kiam Napoleono Bonaparte estis en povo, li ekpentris la francajn soldatojn laŭ pli familiara, populara maniero pli ol laŭ idealigita, Davideca modo. Kelkaj el liaj pentraĵoj kiuj reprezentas francajn soldatoj laŭ pli rekta, malpli idealigita stilo, estas Hundo de la Regimento, La ĉevalo de la trumpetisto, kaj Morto de Poniatowski.

Li akiris rekonon dum la Burbona Restaŭrado pro serio de batalpentraĵoj komisiitaj de la duko de Orleano, nome estonta reĝo, Louis-Philippe. Kritikistoj gapis pro la nekredebla rapido laŭ kiu li pentris.[1] Multaj el liaj pentraĵoj faritaj dum tiu frua fazo de lia kariero estis "notitaj pro ties historia akurateco same kiel pro ties ŝarĝitaj pejzaĝoj."[2] Ekzemploj de pentraĵoj en tiu stilo estas lia serio de Kvar Bataloj: nome La Batalo de Jemappes (1821), La Batalo de Montmirail (1822), La Batalo de Hanau (1824), kaj La Batalo de Valmy (1826).

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Ruutz-Rees, Janet E. (Janet Emily) (1880). Horace Vernet. New York: Scribner and Welford.
  2. The Art of War[s]: Paintings of Heroes, Horrors and History - Chase Maenius

Literaturo redakti

  • Dayot, Armand (1898). Les Vernet : Joseph--Carle--Horace. Paris: A. Magnier.
  • Harkett, Daniel and Katie Hornstein, eld, (2017). Horace Vernet and the Thresholds of Nineteenth-Century Visual Culture. Dartmouth College Press/University Press of New England
  • Ruutz-Rees, Janet E. (Janet Emily) (1880). Horace Vernet. New York: Scribner and Welford.

Eksteraj ligiloj redakti