Horea (ribelestro)

HoreaVasile Ursu Nicola estis rumana ribelisto en Habsburga Imperio en gubernio Transilvanio.

Vasile Ursu Nicola, konata Horea

La postturka politiko redakti

Komence de la 18-a jarcento ĉesis la turka potenco en Hungara reĝlando, iom poste Francisko Rákóczi la 2-a ne povis restarigi sendependecon de Hungara reĝlando, okazis subpremado de Habsburgoj, eĉ Transilvanio perdis la sendependecon. Supozeble reatako de turkoj estis atendata, tial la Habsburgoj aranĝis Limgardan zonon laŭ la suda limo de Hungario. Tiu lastfoje pleniĝis ĉe Transilvanio, kie oni aranĝis rumanan regimenton.

Vivo de Horea redakti

Horea naskiĝis en 1731 en Arada, kiel kamparano. Li iĝis soldato de la Habsburgoj, kie li devis paroli germane. Tiutempe rumanaj servutuloj vivis ankaŭ en la okcidenta Transilvanio. Ili volis esti limgardistoj en rumana regimento de Limgarda Zono, ĉar tio promesis pli facilan vivadon. Ili ariĝis en 1784 kaj komenciĝis ribelo en Curechiu. Komence la Habsburgoj hezitis, fine ili faris finon de la ribelo. Horea, kiel ribelestro, estis radumita en Alba Iulia en 1785.

Vidu ankaŭ redakti