Horní Lipová (germane Oberlindewiese, Ober-Lindewiese, Ober Lindewiese) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Jeseník kaj ĝi estas parto de muunicipo Lipová-lázně, kun kiu ĝi oriente senpere najbaras. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 294 loĝantoj.

Horní Lipová
germane Oberlindewiese
vilaĝo
Stacidomo Horní Lipová
Oficiala nomo: Horní Lipová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Lipová-lázně
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 217 2010
Situo Horní Lipová
 - alteco 637 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 26″ N 17° 05′ 47″ O / 50.22389 °N, 17.09639 °O / 50.22389; 17.09639 (mapo)
Katastro 28,79 km² (2 879 ha) Horní Lipová
Loĝantaro 294 (2021)
Denseco 10,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1689
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Lipová
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Horní Lipová estas en skribfontoj unuafoje menciata en la jaro 1689 sub nomo Oberlindenwiesse kaj je dek jaroj pli poste kiel Ober Lindenwiess. Ĝi estiĝis verŝajne post la tridekjara milito pro la disvatigado de Dolní Lipová laŭlonge laŭ vojo al Ramzová. El la jaro 1696 devenas interesa ŝtonemblemo Scholtisey 1696, kiu estas hodiaŭ lokigita sur fronta muro de hodiaŭa Penziono Slatina. Plua informo pri Horní Lipová devenas el 1699, kiam ĉi tie estis donita permeso por konstruado de muelejo. Post la jaro 1775 okazis eksterordinara kresko de ĉi tieaj loĝantoj. Plua plinombriĝo de la loĝantoj okazis je interŝanĝo de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. Konstruado de lerneja konstruaĵo estis finita en 1874. Ekde la jaro 1888 tra la vilaĝo kondukas fervojlinio Hanušovice - Jeseník, kiu estas pro sia multnombraj vojkruciĝoj kaj granda superiĝo nomata kiel Silezia semeringa fervojo. Horní Lipová estis liberigita de Ruĝa Armeo nokte el la 8-a je la 9-a de majo 1945. En la tempo de kunigo kun Dolní Lipová ĝi havis sole 600 loĝantojn. Nuntempe Horní Lipová servas kiel centro de turismo.

La kuniĝo de ambaŭ vilaĝoj okazis nur en la jaro 1960.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 283
18801 360
18901 421
19001 374
19101 339
19211 201
JaroLoĝantoj
19301 374
1950582
1961591
1970404
1980348
1991334
JaroLoĝantoj
2001346
2011304
2021294
Panoramo de Horní Lipová.