Hornachos

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Hornachos [ornAĉos] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Hornachos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06228
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 418  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 33′ N, 6° 4′ U (mapo)38.555555555556-6.0697222222222Koordinatoj: 38° 33′ N, 6° 4′ U (mapo) [+]
Alto 538 m [+]
Areo 296 km² (29 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hornachos (Hispanio)
Hornachos (Hispanio)
DEC
Hornachos
Hornachos
Situo de Hornachos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hornachos [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo
Pejzaĝo de la vilaĝo

La loĝantoj nomiĝas Hornachegos. La censita populacio en 2007 estis de 3.829 loĝantoj.

Situo redakti

Hornachos estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 538 m; je 99 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 295,9 km².

Hornachos pli precize situaa en la sudorienta parto de Ekstremaduro. La vilaĝo troviĝas ĉe la sudo de la Sierra Grande (Granda montetoĉeno), inter du valoj, tiu de Los Moros (La Maŭroj) kaj tiu de Los Cristianos (La Kristanoj), kio rememorigas pri la kunvivado de ambaŭ etnoj ĉefe post la Rekonkero. Ĝi estas proksime de Villafranca de los Barros do ene de la distrikto Tierra de Barros.

Historio redakti

Estis iam romia setlejo trapasa al Augusta Emerita (Mérida) kaj Alange, kie troviĝis distraj romiaj balokoj. En tiu epoko, ĝi ricevis la nomon de Fornacis.

Majoritata parto de la populacio de tiu vilaĝo ekziliiĝis en la 17a jarcento pro la dekreto de Forpelo de la moriskoj fare de Filipo la 3-a. Tiu ĉi estis ĝis tiam socio klare islama kiel la cetero de la lokoj de la provinco partenantaj al la Ordeno de Santiago ĉar ĝis la 16a jarcento estis encomienda (lokanoj devis labori por la senjoro, sed povis vivi laŭ sia kutimaro). Post la forpelo la vilaĝo ruiniĝis, estis postlasitaj moriskoj kiuj nur teorie kristaniĝis kaj la vilaĝo kaj la apuda montetaro iĝis rifuĝejo de ŝtelistoj kaj deliktuloj.

La forpelitaj moriskoj fondis piratan respublikon kiu ĉikanis kaj la hispanian kaj la francan flotojn en la Mediteraneo, tiom ke la moriskoj eĉ ĉantaĝis al la hispanaj monarkoj por revenoi al Hornachos, sed sensukcese. Kelkaj fondis lakvartalon de Salé, kiu estis kerno de la aktuala ĉefurbo de Maroko nome Rabato. Multaj el tiuj familioj konservis en Maroko kutimojn aŭ eĉ nomojn kaj tiel oni povas konstati, ke la hispanaj familioj Carrion kaj Vargas en Maroko alinomiĝis kiel Karioun kaj Bargach respektive. Lastatempe oni organizas aktivadon de rekunigo de tiuj eksvilaĝanoj kaj kongresoj pro tiu historiero.

Ekonomio redakti

Sektoro de servoj, ĉefe, kun ekpliiĝanta industrio de kampa turismo pro la natura medio. Aktivaĵo kaj agrikultura kaj bredista, ĉefe de iberia porko.

Vidindaĵoj redakti

  • La turo de la preĝejo estas de bela stilo mudeĥara, konstruita orname el briko, kiel tiuj de aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.
  • ESta interesa loko la Sierra Grande de Hornachos ekde 1998 deklarita kiel Zona de especial protección para las aves (ZEPA) (Birdoprotektejo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti