Horymír estas historia figuro en slava mitologio.

Horymír
mita persono
Informoj
Sekso vira
Sidejo Neumětely
vdr

Antaŭ longe, kiam regis princo Křesomysl, pranepo de la kar-memora Přemysl, la minejoj por raraj metaloj en "Březové Hory" kaj aliaj erctrovejoj forlogadis multajn kamparanojn for de la terkultura laboro. Minacis malprospero kaj malsato.

Horymír sur ĉevalo Šemík estas saltanta el roko sur Vyšehrad

Horymír, juna landsinjoro en Neumětely, senefike avertadis la princon antaŭ la minacaj postsekvoj, kiujn la troa subten-ado de la minejoj lasos sur la vivteno de la tuta lando. La ministoj, kiuj eksciis pri la aver-toj de Horymír, plenaj de kolero surprize atakis dum nokto liajn fortikaĵon kaj bienon kaj ekbruligis kaj ruinigis ilin. La landsinjoro mem en lasta momento sukcesis fuĝi sur sia ĉe-valo Šemík.

Kaj li venĝis sin terure. La venontan nokton li kunvenigis siajn regatojn kaj ekmarŝis kontraŭ "Březové Hory". Li ordo-nis forbruligi iliajn kabanojn kaj ŝutplenigi ĉiujn minejojn. Tuj post la atako alvenis al Vyšehrad kurieroj de la ministoj kun plendo kontraŭ Horymír, postulante, ke li estu senhonore ekzekutita. Křesomysl ordonis aresti la landsinjoron kaj kontraŭ konsiloj de la leĥoj (tribestro) eldiris mortverdikton. Nur unu afablaĵon li ankoraŭ permesis al sia iama fidelulo, plenuminte lian lastan deziron, ankoraŭ unu fofe ekrajdi sur sia ĉevalo. Dufoje ĉirkaŭgalopis Horymír la korton, la trian fojon li subite ion flustris en la orelojn de la ĉevalo, spronante ĝin samtempe. En alta arko transsaltis Šemík la baron kaj la argilan remparon, la rajdanto flugis super la kapoj de la ĉeestantoj kaj malaperis en la profundaĵo. La Vyŝehradanoj ekmiregis pro tia kuraĝo kaj supozis, ke lia bravaĵo nepre devas finiĝi per morto. Sed kia estis ilia surprizo, kiam ili ekvidis malsupre la ĉevalon portanta sian sinjoron tra la riverfluo, poste supreniranta kaj galopeganta al la fortikaĵo de Horymír. Princo Křesomysl, emociita per tiom granda kuraĝo de la nobelo, pardonis lin kaj akceptis lin denove en sian sekvantaron.

Rilataj artikoloj redakti