Hoso (de la angla hose) estas fleksebla tubo por transporti rigidaĵojn, likvaĵojn aŭ gasojn.

Aro de ĝardenaj hosoj
Fajrobrigada hoso ligita al portebla motora pumpilo

Hosoj en multaj variaĵoj estas uzataj preskaŭ ĉie en la ĉiutaga vivo kaj tekniko, kie neflekseblaj tuboj pro fizikaj aŭ ekonomiaj kialoj ne povas esti uzataj ekzemple ĉe moveblaj deir- aŭ cel-objektoj, malfacile alireblaj punktoj, aŭ se tuboj estus tro pezaj aŭ tro multekostaj. Hosoj povas esti ligitaj unu al la aliaj per kupliloj, tiel plilongigante la tutaĵon.

Hosoj estas faritaj el natura aŭ artefarita kaŭĉuko, plasto, vitrofibroj kaj aliaj elastaj materialoj. Ekzemploj de hosoj estas

  • ĝardena hoso (por akvumi razenon kaj plantojn)
  • fajrobrigada hoso (por konduki akvon al fajro)
  • beton-konduka hoso (por konduki betonon de pumpilo al konstruejo)
  • brems-hoso (por konduki oleon ekzemple en aŭto)

Vidu ankaŭ redakti