Hospitala preĝejo Sankta Spirito (Innsbruck)

La romkatolika Hospitala preĝejo Sankta Spirito (germane: Spitalskirche zum Heiligen Geist) troviĝas en Innsbruck, en la urbocentra Maria-Theresien-strato nr 2.

Hospitala kirpreĝejo insbruka
Interno baroka

Priskribo redakti

La preĝejo konstruitis ekde 1700 laŭ planoj de Johann Martin Gumpp la Maljuna anstataŭanta gotikan antaŭulan konstruaĵon. Ambaŭ portaloj havas imponajn lignoskulptaĵojn, la internon dominas riĉegaj stukaĵoj.

Post la Dua mondmilito necesis nove pentri la freskojn: tion faris en 1962 Hans Andre. Integritis en la ĉefaltaron de 1705 krucifikso farita ĉ. en 1500.

Historio hospitala redakti

Unuafoje menciitis en 1307 en dokumento urba Hospitalo Sankta Spirito troviĝante ankoraŭ en la urba periferio. Ĝi pli estis maljunulejo ol hospitalo. Admonis la suvereno la civitanojn malvare donaci monon por ĝi. Preĝejo hospitala unuafoje menciitis en 1320 kies aspekto - krom gotika turo - hodiaŭ ne plu konatas. En 1700/01 la tuto novkonstruitis sub la estrado de ĉefarkitekto Gumpp.

Malantaŭ la hospitalo estis ekde 1328 tombejo sur kiu entombigitis unue nur la forpasintaj pacientoj, poste ĉiuj. En la kuro de la novaranĝo de la urbodomo en la 2000-aj jaroj elfositis tomboj sur la Adolf-Pichler-placo kies konservo tamen ne eblis pro konstruo de subterenaj garaĝoj.

En 1817 ŝanĝitis la oldulflegejo en veran hospitalon sub la gvidado de la universitata medicinfakultato. Flegantoj iĝis aninoj de la ordeno Karitataj filinoj de Sankta Vincento de Paul kiuj pro tio fondis ĉefdomon en Insbruko. En 1869-70 la konstruo pligrandiĝis sed pro spaca malabundo tamen ne plu kapablis pretigi ĉiujn servojn. Tial akiritis en 1879 la nuna klinikaj grundoj sur kiuj konstruitis pavilone la klinikerjoj: en 1914 ekzistis jam ses. Ĝis la jaro 1922-a la urbo estis devigita pagi ĉiujn kostojn, nur poste ekposedantis la Lando Tirolo la klinikojn.

Simila institucio en senpera ĉirkaŭaĵo de la urba hospitalo konstruitis en 1350 fare de certa fratio: ĝi funkciis ĝis 1895. Samtempe iĝis en la urbokvartalo St. Nikolaŭs malsanulejo. Ĝi malkonstruitis en 1789.

Eksteraj ligiloj redakti