Hotelo Luks (ruse Гостиница Люкс, Gostinica Ljuks) estis hotelo en Moskvo (Rusio) en la Tverskaja-strato nr 10, en kiu en fruaj jaroj de Sovetunio multaj komunistoj elmigrintaj loĝadis.

Hotelo Luks
arkitektura strukturo • hotelo [+]
Koordinatoj55° 45′ 47″ N, 37° 36′ 31″ O (mapo)55.76316337.608732Koordinatoj: 55° 45′ 47″ N, 37° 36′ 31″ O (mapo)

Hotelo Luks (Moskvo)
Hotelo Luks (Moskvo)
DEC
Hotelo Luks
Hotelo Luks
Map
Hotelo Luks
Vikimedia Komunejo:  Hotel Lux (Moscow) [+]
vdr
La iama Hotelo Luks en Moskvo, dum rekonstruo en 2013

Historio redakti

Konstruitis tiu ĉi hotelo kvaretaĝa en la jaro 1911 sub la nomo Hotel Francujo fare de la filo de la bakisto Ivan Filippov. Estis ene ankaŭ kafejo.

Post la venko de la oktobraj revoluciuloj ĝi alinomitis por simili al la franca vorto por lukso. Ekde 1921 ĝi servis kiel oficiala gastodomo de la Tria Internacio. En 1933 alkonstruitis ankoraŭ du kromaj etaĝoj. Tiam la hotelo havis 300 ĉambrojn kaj povis gastigi ĉ. 600 ulojn. La adreso tiama estis Gorki-strato nr 10.

La en la 1930-aj jaroj tie vivantaj komunistoj ĉefe el Germanlingvio bonege vivis komparite al la aliaj moskvanoj malgraŭ plurfoja apero de plagaj ratoj. Multaj loĝantoj tamen arestitis, pridemanditis kaj torturitis inter 1936 kaj 1938 dum la t.n. Granda purigo. La akuzoj estis ĝenerale arbitraj kaj la sorto estis aŭ ekzekuto aŭ sendiĝo al gulago. En oktobro 1941, kiam Wehrmacht staris antaŭ la pordegoj de Moskvo, la hotelanoj evakuitis al Ufa. Reveno ilia okazis jam en februaro 1942.

Je la lastaj monatoj de la Dua mondmilito loĝis tie ĉi la agitada grupo ĉirkaŭ la germana komunisto Walter Ulbricht, kies anoj flugmaŝine transportitis en Germanujon en la 30.4.1945 por startigi progagandon kaj politikumon en la patrujo. La lastaj politike malkonfidindaj personoj forlasis la hotelon en 1954, kiu reiĝis normala hotelo sub la nomo Hotelo Centra.

Elstaraj gastoj (elekto) redakti

Jen aliaj hotelanoj: Johannes R. Becher, Bolesław Bierut, Willi Bredel, Georgij Dimitrov, Fritz Erpenbeck, Ernst Fischer, Klement Gottwald, Antonio Gramsci, Aino Kuusinen und Otto Ville Kuusinen, Elisabeth Markstein, Imre Nagy, Wilhelm Pieck, Theodor Plivier, Ernst Reuter, Rudolf Slánský, Richard Sorge, Josip Broz Tito, Palmiro Togliatti, Erich Weinert, Markus Wolf, Clara Zetkin

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hotel Lux en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Doris Danzer (2012): Zwischen Vertrauen und Verrat: Deutschsprachige kommunistische Intellektuelle und ihre sozialen Beziehungen (1918-1960). V&R Unipress, ISBN 978-3899719390.
  • Bert Hoppe: Zimmerservice für die Revolution. Ein Besuch im Moskauer Hotel Lux, das bald zugrunde saniert wird. In: Süddeutsche Zeitung. 26. Oktober 2007.
  • Ruth von Mayenburg: Hotel Lux - die Menschenfalle. Elisabeth Sandmann Verlag, 2011, ISBN 978-3-938045-60-2.
  • Waltraut Schälike: Ich wollte keine Deutsche sein. Berlin-Wedding - Hotel Lux. Dietz Verlag, 2006.
  • Reinhard Müller: Herbert Wehner - Moskau 1937. Hamburger Edition, 2004, ISBN 3-930908-82-4.
  • Reinhard Müller: Menschenfalle Moskau. Exil und stalinistische Verfolgung. Hamburger Edition, Hamburg 2001, ISBN 3-930908-71-9. (recenzo surreta)
  • Arkadi Vaksberg: Hôtel Lux. Les Partis frères au service de l'Internationale communiste., Fayard, 1993, ISBN 2-213-03151-7.
  • Herbert Wehner: Zeugnis - Persönliche Notizen 1929-1942. Bastei-Lübbe, 1982, ISBN 3-404-65064-6.
  • Ruth von Mayenburg: Hotel Lux. Mit Dimitroff, Ernst Fischer, Ho Tschi Minh, Pieck, Rakosi, Slansky, Dr. Sorge, Tito, Togliatti, Tschou En-lai, Ulbricht und Wehner im Moskauer Quartier der Kommunistischen Internationale. Bertelsmann Verlag, München, 1978.
  • Ruth von Mayenburg: Hotel Lux. Das Absteigequartier der Weltrevolution. 1979, ISBN 3-492-11355-9.

Filmoj redakti

  • Heinrich Breloer: Wehner - Die unerzählte Geschichte (2) Hotel Lux. Dokumentado. Germanujo 1993.
  • Leander Haußmann: Hotel Lux. Kun Michael Herbig. Germanujo 2011.

Eksteraj ligiloj redakti