Hotelo Ritz (Parizo)

hotelo en Parizo

La hotelo Ritz Paris estas luksa hotelo de Parizo. Ĝi troviĝas sur la placo Vendôme, kaj estis inaŭgurita je la 1-a de junio 1898 far César Ritz. La konstruaĵo datiĝas de la eko de la 18-a jarcento, kaj estis origine privata hotelo.

Hotelo Ritz
hotelego [+]
Koordinatoj48° 52′ 5″ N, 2° 19′ 44″ O (mapo)48.867972.32889Koordinatoj: 48° 52′ 5″ N, 2° 19′ 44″ O (mapo)

ArkitektoJules Hardouin-Mansart

Estiĝo1898
Konsekro1-a de junio 1898

Hotelo Ritz (Parizo)
Hotelo Ritz (Parizo)
DEC
Hotelo Ritz
Hotelo Ritz
Map
Hotelo Ritz

Vikimedia Komunejo:  Hôtel Ritz Paris [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Hotelo Ritz sur Placo Vendôme
La hotelo je la ĝardena flanko, far Pierre-Georges Jeanniot (1848-1934).

La fasadon oni ŝuldas al Jules Hardouin-Mansart. Danke al César Ritz kaj al la ĉefkuiristo Auguste Escoffier, la hotelo rapide fariĝis simbolo de lukso, diligentita servico kaj prestiĝa kuirarto. Ĝi estas famkonita de la gravuloj el la tuta mondo, kaj kelkaj el la plej luksaj ĉambroj estis nomitaj laŭ famaj loĝintoj : inter tiuj ĉi, oni povas mencii Ernest Hemingway, Francis Scott Fitzgerald, Marcel Proust, Eduardo la 7-a de Britio, Rudolph Valentino, Charlie Chaplin, Greta Garbo kaj kompreneble la modistino Coco Chanel, kiu loĝis en la hotelo dum pli ol tridek jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti