Hovhannes Imastaser

Hovhannes Imastaser (armene: Յովհաննէս Իմաստասէր , ĉ. 1047-1129), ankaŭ konata kiel Hovhannes Sarkavag (armene : Յովհաննէս Սարկաւագ), estis mezepoka armena plurfaka erudiciulo konata pro siaj verkoj pri filozofio, teologio, matematiko, kosmologio kaj literaturo. Imastaser ankaŭ estis talenta himnologo kaj pedagogo[1].

Hovhannes Imastaser
Persona informo
Հովհաննես Իմաստասեր
Naskiĝo ĉ. 1047
en Zəylik, Loria reĝlando
Morto 1129
en Haghpat,  Kartvela reĝlando
Etno armenoj vd
Profesio
Okupo matenagir • filozofosciencistoinstruisto vd
vdr

Filo de pastro, Hovhannes naskiĝis ĉirkaŭ 1047 en Pip, Arcaĥo. Li studis en la lernejoj de la monaĥejoj Sanahin kaj Haghpat, kaj pasigis grandan parton de sia vivo en ĉi-lasta monaĥejo, kie li fariĝis diakono kaj probable vardapet. Li unue interesiĝis pri la studo de muziko, antaŭ ol etendi siajn sciojn al teologio, filozofio, gramatiko, matematiko, kosmografio kaj historio. Krome, laŭ la armena versio de la Kartvelaj Kronikoj, li estis la konfesanto de la reĝo Davido la 4-a de Kartvelio.

Li tiam ekloĝis en Anio, la Bagratida ĉefurbo, kie li fondis bazlernejon kaj kie li enkondukis la quadrivium. Li mortis en 1129.

Referencoj redakti

  1. Henri Gabrielian. Historio de Armena Filozofio (armenlingve). Vol 1, Erevano, 1976, p. 155