How My Heart Sings!

albumo de Bill Evans Trio

How My Heart Sings! estas ĵazkanto de Anne kaj Earl Zindars[1], kiu samtempe estas la titolpeco de la samnoma ĵaza muzikalbumo de Bill Evans, sonregistrita la 17-an de majo, la 29-an de majo kaj la 5-an de junio 1962 en Novjorko kaj en 1964 publikigita fare de Riverside Records.

How My Heart Sings!
Artisto Bill Evans
Kune Bill Evans (piano), Chuck Israels (kontrabaso), Paul Motian(Frapinstrumentaro)
Publikigo Muzikalbumoj aperintaj en 1964
Daŭro 42:56 (vinildisko)/48:46 (lumdisko)
Ĝenro
Firmao Riverside Records/Fantasy, OJC
Produktanto Orrin Keepnews
vdr

La albumo redakti

Pro la akcidenta morto de kontrabasisto Scott LaFaro la 6-an de julio 1961 la triopo de Bill Evans de la malfruaj 1950-aj jaroj travivis rapidan finon. Mallonge antaŭe ankoraŭ estis ekestintaj la koncertregistraĵoj en la novjorka Village Vanguard, publikigitaj kiel Waltz for Debby kaj Sunday at the Village Vanguard. Chuck Israels finfine anstataŭis mortintan LaFaro, post kiam la pianisto – ŝokite pro la perdo de la basisto kaj amiko – pretertempe ne plu verkis. Post kelkaj monatoj kun provludoj Bill Evans denove sentis sin preta por sonregistradoj ĉe Riverside.[2]

Orrin Keepnews, kiu ĉi-foje volis surbendigi kun Evans nuran balado-albumon, igis lin surbendigi kun sia triopo dum la registradoj okazantaj en majo kaj junio de 1962 varian materialon. Al tio apartenis la komponaĵoj „Very Early“ kaj „Re: Person I Knew“ de Evans, kiuj tiam aperis en 1963 per la balado-albumo Moon Beams (RLP 428), same kiel pluaj aliaj pecoj de Evans kiel „Walking Up“, „Show-Type Tune“ kaj „34 Skidoo“, kiujn la pianisto ludis precipe en meza kaj rapida tempoj, pli malfrue tamen nur malofte havis en sia programo. La pli malfrua albumo komencas per lirika valso, la titolpeco de la albumo el la plumo de komponisto Earl Zindars, kiu estis amiko de Evans. Jam en ĉi tiu peco montriĝis la intenco de Evans, produkti je ĉi tiuj kunsidoj svingan sonon, kiel li mem diris en la akompanteksto por ĉi tiu albumo. „Ĝi enhavas ĉarman 4/4[-taktan] interludon, enkadrigita per rava, lirika linio en 3/4-takto, “ jen Bill Evans.

Aldoniĝis interpretaĵo de la Gershwin-klasikaĵo „Summertime“, kiu laŭ Cook/Morton apartenas al la pli dramecaj versioj de la normkanto[3] same kiel la komponaĵo „In Your Own Sweet Way“ de Brubecks (de kiu la lumdiska eldono ankaŭ enhavas alternativan registraĵon).

Je la normkanto "Summertime", kiun Evans ludis en mezrapida tempo, li sekvis je la melodio la la svingan temon de la frapinstrumentara ludo de Motian, ŝanĝas finfine la linion de la melodio per aro de arpeĝoj kaj mallongaj hakitaj frazoj. En la titolpeco li ondece movas sian soloon el la meza registro, kaj la maniero de Paul Motian uzi la bastonetojn aperigis la ritmon de la peco kaj akcentis per tio la dancecan kaj kanteblan karakteron de la peco. En "Everything I Love" de Cole Porter Evans kaptas motivon de la peco, rompas ĝin kaj enordigas ĝin en la pelantan svingon de la peco. [4]

La titolo redakti

Bill Evans Trio – "How My Heart Sings!" (Riverside RM 473, OJC 369-2)

  1. How My Heart Sings (Zindars) 4:55
  2. I Should Care (Cahn – Stordahl – Weston) 4:53
  3. In Your Own Sweet Way (Dave Brubeck) (1-a registraĵo) 6:56
  4. In Your Own Sweet Way (2-a registraĵo) 5:50
  5. Walking Up (Bill Evans) 4:54
  6. Summertime (Gershwin – Heyward – Gershwin) 5:57
  7. 34 Skidoo (Bill Evans) 6:18
  8. Ev'rything I Love (Cole Porter) 4:11
  9. Show-Type Tune (Bill Evans) 4:21

Notoj pri la eldono redakti

Riverside-produktisto Orrin Keepnews unue retenis la sonregistraĵojn por la triopo-albumo post la finiĝo de la kontrakto de Riverside kaj publikigis ilin nur en 1964, kiam la pianisto jam estis en kontrakto kun la diskeldonejo Verve.

En 1977 finfine Orrin Keepnews publikigis la sonregistraĵojn de la du albumoj de Riverside kune en duobla albumo ĉe Milestone Records sub la titolo The Second Trio (Milestone M-47046). La novpublikigo de la albumo en la jaro 1989 fare de eldonejo Original Jazz Classics enhavas kroman sonregistraĵon de „In Your Own Sweet Way“.

Literaturo redakti

Rimarkoj redakti

  1. komp. Wikifonia Arkivigite je 2010-12-25 per la retarkivo Wayback Machine. Bill Evans purfoje surdiskigis la komponaĵon, kaj ankaŭ aliaj muzikistoj interpretis ĝin.
  2. Mallonge antaŭe, ankoraŭ en aprilo, la pianisto estis kunverkinta sonregistraĵon direktatan de Benny Golson (Just Jazz!) kaj verkinta por United Artists Records duopo-albumon kun gitaristo Jim Hall, nome Undercurrent).
  3. Komp. Cook kaj Morton.
  4. cit. laŭ Tom Jurek, All Music Guide