Hoya-Gonzalo [Oĝa] estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 114,57 km² kaj la loĝantaro de 647 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 5,61 loĝ./km².

Hoya-Gonzalo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02696
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 614  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 1° 33′ U (mapo)38.9577865-1.5561143Koordinatoj: 38° 57′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 114,57 km² (11 457 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoya-Gonzalo (Hispanio)
Hoya-Gonzalo (Hispanio)
DEC
Hoya-Gonzalo
Hoya-Gonzalo
Situo de Hoya-Gonzalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoya-Gonzalo [+]
vdr
Hoya-Gonzalo en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Ĝi inkludas submunicipojn Ventalhama, Casa del Francés, Ontanar de Arriba, Ontanar de Abajo kaj Oncebreros (tiu lasta kunhavite kun Higueruela).

Geografio redakti

Hoya-Gonzalo estas en la okcidento de la provinco Albacete je 32 km de la provinca ĉefurbo. La suda duono de la teritorio estas ebeneca, sed la norda parto estas montara kun montetoj kiuj superas la mil metrojn, kiel Morrablancar kun 1032 msm, Los Castillejos, El Reventón, ktp. Estas kverkoj, pinaroj kaj kampoj de kultivo de tipo mediteranea. Parto de la municipa teritorio kun aliaj municipoj (Almansa, Chinchilla, Montealegre del Castillo, Higueruela, Pétrola, Alpera kaj Corral Rubio) kunhavas areon de zono de protektado de birdoj ZEPA. En faŭno menciindas leporoj, kunikloj, perdrikoj ktp.

Historio redakti

 
Ventomuelilo antaŭ de la restaŭrado.

Jam estis homa okupo en prahistorio, kion pruvas restaĵoj de Neolitiko, Bronzepoko, de iberoj, romianoj kaj eĉ de araboj. La plej gravaj kuŝejoj estas de iberoj, nome Nekropolo de Los Villares, kie oni trovis skulptaĵon de ĉevalo kun io el la rajdanto.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.

Hoya Gonzalo estis domaro de Chinchilla en tempo de la markizlando de Villena, komence de la 14a jarcento, kies posedanto estis don Gonzalo de Blazuela, feŭda senjoro de la "villa" de Chinchilla, de tie venis la nomo de "Villa de Don Gonzalo", nune "Hoya-Gonzalo" ĉar la municipo estas en depresio nomita nomita hoya (Oĝa).

Ekonomio redakti

La ekonomio de Hoya-Gonzalo estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj kaj brutobredado de ŝafoj kaj kaproj. Estas ankaŭ produktado de vino.

En la municipa teritorio estas diversaj ventoturbinoj, por la akiro de elventa energio.

Vidindaĵoj redakti

  • Nekropolo de iberoj de Los Villares.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de los Remedios.
  • Etnologia Muzeo Camino de la Cruz (Krucvojo).
  • Ventomuelilo.
  • Tipaj konstruaĵoj de sencementaj ŝtonoj nome "cucos".
  • Nekropolo de iberoj Camino de la Cruz (Krucvojo).

Vidu ankaŭ redakti